Ejido (Venezuelo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ejido
urbo • loĝloko

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 5111
Demografio
Loĝantaro 107 056  (2005) [+]
Geografio
Geografia situo 8° 33′ N, 71° 14′ U (mapo)8.54665-71.24087Koordinatoj: 8° 33′ N, 71° 14′ U (mapo) [+]
Alto 1 200 m [+]
Ejido (Venezuelo)
Ejido (Venezuelo)
DEC
Ejido
Ejido
Situo de Ejido

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Ejido, Mérida [+]
vdr

Ejido [eĤIdo] (ĝi signifis komunejo, komuna tereno, oficiale San Buenaventura de Ejido) estas urbego en nordokcidenta Venezuelo en subŝtato Mérida. Ĝi apartenas al urbaro de Merido (Venezuelo), eĉ Ejido estas dormourbo de Merido.

Panoramo de Ejido

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Geografio[redakti | redakti fonton]

Placo en Ejido

Ejido situas en centra parto de la montoĉeno sur altebenaĵo en du valoj de riveroj. Barinas (Barinas) troviĝas 114, San Cristóbal (Venezuelo) 139, Cabimas 207, Marakajbo 236, Barquisimeto 270, Coro (Venezuelo) 361, Valencio (Venezuelo) 398, Marakajo 442, Karakaso 521, Cúa 510, Barcelono (Venezuelo) 739, Cumaná 804, Bolívar (urbo) 847, Maturín 895, Guayana (urbo) 945 km.

Historio[redakti | redakti fonton]

Alia placo en Ejido
Vojo en Ejido

Ejido estis fondita en 1650 en areo de indiĝenoj kaj iĝis centro por sukerkano. En 1705 paroĥo estis kreita. En 1830 la urbeto iĝis distrikta (kantona) ĉefurbo.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

En Ejido ankaŭ nun gravas kultivado de sukerkanoj en la ĉirkaŭaĵo, krome oni kultivas terpomojn kaj bredadas bovojn, porkojn, ŝafojn. Menciindas la komerco kaj hoteloservoj.

Klimato[redakti | redakti fonton]

En Ejido la averaĝa temperaturo varias inter 18-23 °C. Jare pluvas ĉ. 1700 mm, en ĉiuj monatoj pluvas, tamen la kulmino estas en oktobro.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Ejido estas konektita al Merido por publika transporto, inkludante la trolebusan sistemon.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]