Ejlato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Hotelegoj abundas ĉe la plaĝa zono de la Ruĝa Maro

Ejlato (hebree אילת, do Eilat, araba lingvo إيلا, ankaŭ Elat, EilotElath) estas grava turisma, ferieja urbo en suda Israelo kun ĉ. 55.000 loĝantoj, fondita en la jaro 1952[1]. Ĝi estas same havenurbo, nur 3 kilometroj de la Jordania haveno de Akaba, ĉe la suda pinto de la dezerto Negevo kaj la norda fino de la Golfo de Akabo, elfluo de la Ruĝa Maro. La Egipta loko Taba kiu estas ĉirkaŭita de montoj, ankaŭ situas proksime al Ejlato. 

Historio[redakti | redakti fonton]

La urbon plurfoje mencias la Biblio kun nomo Ecjon-Geber. En la 7-a jarcento tien rifuĝis la judoj pro la muzulmana konkero sur la araba duoninsulo. En 1116, la urbon okupis la krucmilitistoj, en 1167 sultano Saladin, pli poste la urbo malfloris.

En la Romiaj kaj Bizancaj tempoj, ĝi estis grava loko por la defendo de la suda parto de la imperio. Dum la mezepoko la urbo estis grava por islamanoj , kiuj estas sur ilia vojo al Mekko, dum la hajj.

Ĉe ĉeso de la palestina brita mandato (15-an de majo 1948) sur la loko de Ejlato staris nur limstacio Omm Rasrás. La israela armeo militiris 240 km en 1949 tra al Negev-dezerto ĝis ili atingis la 10-an de marto 1949 la Ruĝan Maron ĉe Ejlato. Tiu estis la lasta milita manovro de la araba–israela milito.

La moderna urbo de Eilat fondita en 1949, kaj estas por turistoj tre populara. 

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Ejlato estas la sola elirejo de Israelo al la Rŭga Maro. Ejlato estas unu el la tri havenoj de Israelo (kun Haifa kaj Aŝdod) kaj estas uzata por importi varojn el la malproksima oriento. Eilat fariĝis zono de libera komerco en 1985, permesante al taksioj, hoteloj, ktp. esti multe pli malmultekosta ol aliloke en Israelo.

La loĝantaro de Eilat konsistas el granda nombro de eksterlandaj laboristoj, taksita je pli ol 10.000, el kiuj multaj laboras en metioj de la konstruado.

Klerigo[redakti | redakti fonton]

En 2002 la Universitato Ben-Gurion de Negevo malfermis (Birŝeba) en Ejlato universitatan kampuson. En 2005, la Universitatobranĉo havis 300 studentojn.

Turismo[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas tre populara banurbo kaj populara por ĝia subakviĝa turismo. Enestas multaj hoteloj kaj internacia flughaveno. Tre riĉa korala rifo (la plej norda en la mondo) kaj submara fiŝobservejo troviĝas apud ĝi kaj allogas la vizitantojn. Multaj turistoj preferas la varmetan veteron de Ejlato dum la vintro, "forfuĝante" tien el la malvarma Eŭropo. La urbo ankaŭ funkcias kiel bazo por esplori aliajn partojn de Israelo kaj Egiptio kaj Jordanio. Oni ĉi tien venas ankaŭ por birdomigrado, videbla ambaŭ en printempo kaj en aŭtuno. Ejlato estas ankaŭ la oficiala komenca aŭ fina punkto de la israela nacia migrovojo "Shvil Israelo", seninterrompa longdistanca promenvojo ĝis Kibbutz Dan[2].

Inter la allogaĵoj en kaj ĉirkaŭ Ejlato troviĝas :

Observatorio Mara Parko Eilat

Ekskursoj al la duoninsulo Sinajo en Egiptio

La historia urbo de Petra kaj aliaj lokoj en Jordanio

La Negevo-dezerto

Timna valo, nacia parko

La botana ĝardeno

Koralstrando (Coral Beach)[3], naturrezervejo

Delfenejo Dolphin Reef [4]

Endoma amuzejo King City

IMAX 3D kinejo

Butikumaleo

Transporto[redakti | redakti fonton]

Pro la granda distanco al Ejlato (la urbo situas 243 km sude de Birŝeba, la ĉefurbo de la suda) multaj vojaĝantoj preferas flugi al la urbo je la Ruĝa Maro. Pluraj flugoj po tago konektas a la flughaveno Sde Dov (urba flubhaveno), Internacia Flughaveno Ben-Gurion kaj flughaveno Haifa kun la malgranda flughaveno en la urbo (Eilat Airport). Internaciaj flugoj alteriĝas foje sur flughaveno Ovda, 60 km norde de la urbo, kiu kundividas la alteriĝa vojo kun aerarmea bazo.

La intenco konstrui fervojon ekzistas ekde kiam Ben-Gurion decidis pri ĝi en la 1950-aj jaroj. Ekde tiam, pliaj ok fojoj planoj estis adoptitaj fare de la registaro, sed la (industria) fervojo ankoraŭ ne estas pli suda ol Oron kaj pasaĝera trafiko atingas ekde 2006 denove la urbon Dimona (206 km de Ejlato).

Klimato[redakti | redakti fonton]

Dum granda parto de la jaro sunplenas kaj la maksimuma temperaturo ne falas sub 20 gradoj Celsius (en januaro la maksimuma temperaturo mezumas 21 gradoj kaj 41 gradoj en julio). Temperaturoj en la someraj monatoj junio-julio-aŭgusto povas varii inter 24°C ĝis 41°C.

Partneraj urboj[redakti | redakti fonton]

Flag of France.svg Antibes (Francio)

Flag of Chile.svg Arica (Ĉilio)

Flag of South Africa.svg Durban (Sud-Afriko)

Flag of the United States.svg Los Angeles (Usono)

Flag of Germany.svg Kamen (Germanio)

Flag of the Netherlands.svg Kampen (Nederlando)

Flag of Bulgaria.svg Smoljan (Bulgario)

Flag of Hungary.svg Sopron (Hungario)

Piešťany (Slovakio)

Flag of Canada.svg Toronto (Canada)

 Ushuaia (Argentinië)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

(angla) Israela Meteorologia Servo - observado de pluvofalo

(4-lingva : fr, en, iv, ru) Oficiala retejo de la Turisma Agentejo de Ejlato

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (franca) Michel MalherbeQuand l'histoire change le nom des lieux, L'Harmattan, 2008, p.139.
  2. Shvil Israelo
  3. (angla) Koralstranda naturrezervejo. Israel Nature & National Parks Protection Authority. Alirita 23-an decembro 2010.
  4. (angla) Delfenejo. Dolphin Reef. Alirita 23-a decembro 2012.