Ejnar Hertzsprung

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ejnar Hertzsprung
Persona informo
Naskiĝo 8-an de oktobro 1873 (1873-10-08)
en Frederiksberg
Morto 21-an de oktobro 1967 (1967-10-21) (94-jaraĝa)
en Roskilde
Ŝtataneco Reĝlando de NederlandoDanioReĝlando Danio
Okupo
Okupo astronomokemiisto • universitata instruisto
Verkoj malkovrinto de asteroidoj
diagramo de Hertzsprung-Russell
vdr
malkovritaj asteroidoj : 2
1627 Ivar 25-a de septembro 1929
1702 Kalahari 7-a de julio 1924

Ejnar Hertzsprung (naskita la 8-an de oktobro 1873 en Kopenhago; mortinta la 21-an de oktobro 1967 en Roskilde) estis dana astronomo kaj kemiisto. Liaj laboroj estis la bazo por la starigo de la diagramo de Hertzsprung-Russell fare de Henry Norris Russell.

Hertzsprung studis kemion, diplomiĝis en 1898 kaj laboris dum pluraj jaroj en Sankt-Peterburgo. En 1902 li en Lepsiko studis lumokemion ĉe Wilhelm Ostwald. Poste li komencis astronomiajn laborojn ĉe la universitato kaj la observejo Urania en Kopenhago.

En 1909 li konatiĝis kun Karl Schwarzschild, kiu havigis al li profesorecon en Göttingen; poste li sekvis Schwarzschild-on al Potsdam. En 1919 li eklaboris ĉe la universitata stel-observejo en Leiden (Nederlando), kiun li estris de 1935 al 1944. Tie li kunklaboris interalie kun Jan Hendrik Oort. Post sia pensiiĝo li reiris al Danio.

luna kratero kaj la asteroido 1693 Hertzsprung estas nomitaj je lia honoro.