Ekliziburuno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ekliziburuno
La rokaj randoj de la pinto Ekliziburuno.
La rokaj randoj de la pinto Ekliziburuno.
monto
Alteco 1 527 m
Situo Krimeo (Ukrainio)
Montaro Krimea montaro
Geografia situo 44° 44′ N, 34° 17′ O (mapo)44.7434.288611111111Koordinatoj: 44° 44′ N, 34° 17′ O (mapo) f4
Ekliziburuno (Krimeo)
Ekliziburuno (Krimeo)
DEC
Ekliziburuno
Ekliziburuno
Situo de Ekliziburuno
Map
Ekliziburuno
vdr

Ekliziburuno (ruse Эклизи-Бурун, ukraine Еклізі-Бурун, krime-tatare Eklizi Burun, Эклизи Бурун) estas la plej alta pinto de la Ĉatirdaga masivo kaj unu el la plej altaj punktoj de la Krimea duoninsulo (1527 m.). La montopinto havas miksitan helen-tjurkan nomon (εκκλησıα el la helena signifas "preĝejo", burun el la krime-tatara lingvo signifas "nazo", "kabo", "elstaraĵo").

Sur la pinto troviĝas preskaŭ plene detruitaj restaĵoj de la helena preĝejeto, nomata Παναγıα — "Plejsankta", al kiu la kredantoj unufoje jare supreniris por preĝado. La preĝejo estis detruita post la transloĝigo de la kristana loĝantaro en la jaro 1778. Nuntempe sur la pinto troviĝas memorsigno, kiu markas la lokon de la iama preĝejo.

Sub la pinto sur la deklivoj de Ĉatirdago konserviĝis restaĵoj de mezepoka fortikaĵo, supozeble konstruita en la 6-a jarcento sub regado de Justiniano la 1-a.

La montopinto havas relative abruptajn rokajn deklivojn kaj estas formita de kalkoŝtonoj. Tre proksime al la pinto inter la rokaj elstaraĵoj troviĝas la plej alta kaverno de Krimeo - Eklezi-Koba (sur la alto de ĉ. 1500 m.).

La montopinto estas opiniata kiel unu el la plej bonaj observ-punktoj de la Krimea montaro. Ĝiaj deklivoj estas ankaŭ la plej laveng-danĝera loko de Krimeo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]