Ekofaŝismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ekofaŝismo aŭ pli ĝuste ekologia faŝismo estas teoria politika modelo en kiu totalisma registaro postulas al individuoj oferdoni siajn proprajn interesojn favore al la "organika tutaĵo de naturo" kaj kiu fidus "militarismon, ekspansiismon kaj eble rasismon cele al defendo de la lando".[1]

La termino estas ankaŭ uzata kiel retorika malestima vorto cele al kritiko de troigoj ene de la ekologiisma movado,[2] kaj specife en Britio, ĝi estis uzita por priskribi klopodojn el la ekstrema dekstro akiri influon ene de la Verda Partio.[3] Kelkaj verkistoj uzis ĝin koncerne al la hipoteza danĝero de estontaj malutopiaj registaroj, kiuj povus apelacii al ekstremaj aŭ "faŝismaj" politikaĵoj pritraktante ekologiajn aferojn.[1] Aliaj verkistoj uzis ĝin koncerne al segmentoj de historiaj kaj modernaj vere faŝismaj movadoj kiuj emfazis ekologiajn aferojn, kiel ekzemple dum la Tria Regno.[4][5][6]

Difino[redakti | redakti fonton]

La ekologia historiisto Mikaelo E. Zimmerman difinas "ekofaŝismon" kiel "totalisma registaro kiu postulas de individuoj oferdoni siajn proprajn interesojn al la bonstato kaj gloro de la 'lando', komprenita kiel la grandioza tuto de la vivo aŭ la organika tutaĵo de naturo, inkluzivanta loĝantarojn kaj ties statojn".[1] Zimmerman argumentas ke malgraŭ ekofaŝisma registaro ankoraŭ ne estas ekzistinta, gravaj trajtoj el ĝi troviĝas en la germana Nacia Socialismo, unu el kies centraj frapfrazoj estis "Sango kaj Grundo".[1]

Aliaj aŭtoritatoj pri la afero, kiel la ekologiisto David Orton, asertas ke la termino estas deradike malestima vorto kiu celas kalumnii kontraŭ la profunda ekologia movado kaj ĝiaj apogantoj, krom pli ĝenerale la mediprotektisma movado. Tiel, 'ecofascist' kaj 'ecofascism', estas uzitaj ne cele al klerigo aŭ klarigo, sed kiel 'ŝmiraj, kalumniaj vortoj'.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 {{{Titolo}}}. ISBN 9781441122780.
  2. Ŝablona eraro: la argumento titolo estas bezonata.
  3. Ŝablona eraro: la argumento titolo estas bezonata.
  4. "...La fenomeno unu povus voki "efektive ekzistanta ecofascism," kiu estas, la absorbiĝo de autentaj faŝismaj movadoj kun ekologiistaj koncernoj". Peter Staudenmeier, "Faŝisma Ekologio: La 'Verda Flugilo' de la Nazia Partio kaj ties Historiaj Precedencoj en Germanio". En "Ekofaŝismo: Lecionoj de la germana sperto," de Janet Biehl kaj Peter Staudenmaier, 1995.
  5. Olsen, Jonathan. Nature and Nationalism: Right-Wing Ecology and the Politics of Identity. New York: St. Martin’s Press.
  6. Ŝablona eraro: la argumento titolo estas bezonata.