Ekofeminismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ekofeminismo (skribita foje Eko-feminismo) estas doktrino filozofia, socia, ekonomia, spirita, feminisma kaj media kiu indikas ligon inter feminismo kaj media justeco. La termino estis kreita en 1974 de la franca pensulo Françoise Dubois.

Ekofeminismo ligas malsamajn studkampojn, kaj transpontas malsamajn doktrinojn. Ĝia ĉefa hipotezo kaj instruo estas la ekzisto de ligo inter la subpremo de virinoj kaj damaĝo al naturo, aŭ inter daŭripovo kaj la ekzisto de egalaj rilatoj, kaj sociaj kaj leĝaj, inter virinoj kaj viroj. Ĉi tiu tuta argumento de ne-egalecaj rilatoj kiel seksismo, rasismo kaj specismo devenas de la koncipa konstruo, kiu estas konsiderata vireca kaj esprimiĝas per la ekspluatado de la medio kaj nerespondeca regado sur ĝi.

Ekofeminismo montras la ligon inter la kapitalisma kaj la patriarkeca sistemoj per la maniero kiel ili ekspluatas virinajn populaciojn, triamondajn loĝantojn, bestojn kaj naturresursojn.

Ekofeministoj[redakti | redakti fonton]

  • Françoise Dubois - franca feministo, elpensis la esprimon ekofeminismo.
  • Helen Ajalon - eko-feminisma kaj plurmedia artisto, kiu ankaŭ traktis vaste kun temoj rilataj al la statuso de virinoj laŭ religioj kaj feminismo en religiaj socioj.
  • Marty Kill veganisto kaj aktivulo pri bestaj rajtoj, ekofeminisma esploristo.
  • Carol Adams - vegana usona verkisto, ekofeminisma teoriulo kaj bestaj-rajtoj-aktivulo.
  • Mary Sharon - artisto israela/franca, en la kampo de plurmedia, eko-feminisma, multaj ankaŭ traktis temojn rilatantaj al la Statuso de Virinoj
  • Annette Kolodny - usona feminisma esploristo kiu esploris kaj skribis en ŝiaj du libroj pri la feminigo de la lando kaj ĝia okupo en Usono.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

  • Ekocentrismo
  • Scienco kaj sekso

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]