Ekolingvistiko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search

Ekolingvistiko aperis en la 1990aj jaroj kiel fako de lingvoscienco kaj nova paradigmo de lingva esploro kiu prikonsideris ne nur la socian kuntekston de lingvo, sed ankaŭ la ekologian kuntekston en kiu socioj troviĝas. Ofte la artikolo "Novaj rimedoj de signifo: la defio por aplikata lingvistiko" de Mikael Halliday estas konsiderata frua teksto, kiu instigis lingvistojn konsideri la ekologian kuntekston kaj ĝian influon sur lingvon. La defio por Halliday estis inter alie adapti la lingvistikon al la problemoj de la 21-a jarcento, specife al la amasa detruo de ekosistemoj. La ĉefa ekzemplo donita de Halliday estis "ekonomia kresko". Li priskribas kiel la konotacioj kiujn havas la vortoj "forta", "granda", "bona" kaj "kresko" en la angla donas pozitivan aspekton al kresko, malgraŭ ĝiaj ekologie detruaj konsekvencoj.   La ĉefa enreta esplorforumo por ekolingvistiko, la Ecolinguistics Association, karakterizas ekolingvistikon en tiu ĉi maniero.

Post la rimarkoj de Halliday, la kampo de ekolingvistiko kreskis konsiderinde, precipe la analizo de la influo de specifaj paroladoj pri la medio, anstataŭ tiu de la influo kiun la lingvoj havas ĝenerale. Kiel 'patro' de la ekolingvistiko estas konsiderata Einar Haugen, kvankam li ne uzis tiun terminon. Li uzis - en la angla - la esprimojn "ecology of language" (ekologio de la lingvo) kaj "language ecology" (lingva ekologio), sen deferencigi inter ili, kaj li difinis la lingvan ekologion kiel "studoj pri la interagoj inter iu lingvo kaj ĝia medio" (1972).

Ekde la 1980-aj jaroj, pluraj aŭtoroj dediĉis sin al tiaj studoj. Estas Alwin Fill, ĉe la Universitato de Graz, Aŭtrio, kiu elstaras en tiu kampo. Li donis la jenan difinon: "Ekolingvistiko estas la branĉo de la lingvosciencoj kiu pritraktas la interragojn, ĉu inter du unuopaj lingvoj aŭ inter parolantoj kaj grupoj de parolantoj, ĉu inter la lingvo kaj la mondo, kaj ĝi intervenas favore al la diverseco de manifestiĝoj kaj rilatoj por la konservado de la magrandaj." Rilate la "malgrandaj", Couto[1] asertas : "La ekolingvistiko defendas la malgrandan, la pli malfortan, la malestimatan, la diskriminaciatan.

Ekolingvistiko ankaŭ esploras la rolon de lingvo en la disvolviĝo kaj ebla solvo de ekologiaj kaj mediaj problemoj (Fill,1993 in Al-Gayoni 2012: 28). Alidirite ekolingvistiko estas fako por konservado de lingva diverseco, samcele al la Esperanto-movado[2].

Nuntempe oni ankaŭ ĉiam pli kaj pli enkondukas en la ekolingvistiko ekonomiajn konsiderojn. Demandoj kiuj estas starigataj estas i.a.: kiom kostas lingva diverseco - kaj kion ĝi alportas por ŝtato? Kiom da laborpostenoj ĝi kreas? Kiel konscia uzo de lingvo povas kontribui al solvado de konfliktoj? Kiel la lingva diverseco de la mondo konserveblas kaj ĉu estas rilato inter lingva diverseco kaj paco?

Ekolingvistiko kaj Esperanto[redakti | redakti fonton]

La organiza komisiono de la premio Delfí Dalmau financis librokolekton pri ekolingvistiko omaĝe al la elstara pioniro de sociolingvistiko kaj kataluna esperantisto kiu estis Delfi Dalmau. Ekolingvistiko estis temo dum seminario de la interlingvistika esperantologia asocio GIL 23.-25a novembro 2012 en Berlino. Universala Esperanto-Asocio mencias en la Manifesto de Prago (1966) ke : "Ĉiu lingvo, kiel ĉiu vivaĵospecio, estas valora jam pro si mem kaj tial inda je protektado kaj subtenado."

Ĉi tiu artikolo baziĝas grandparte sur la artikolo "Ekolingvistiko", de la 26-a de decembro de 2016, en la Esperanta Retradio (www.esperantaretradio.blogspot.com),

Rimedoj[redakti | redakti fonton]

Sur la retejo de Ecolinguistics Association troviĝas larĝa oferto de rimedoj inkluzive la retan revuon Language & Ecology (Lingvo & Ekologio) kaj internacian reton de ekolingvistoj.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Al-Gayoni, Yusradi Usman (2012), Ekolinguistik, Jakarta : Pang Linge, eld. Rina Wahyun, ISBN 978-602-18086-3-4
  • Bastardas-Boada, Albert (1996) Ecologia de les llengües. Medi, contactes i dinàmica sociolingüística [Ekologio de lingvoj. Kunteksto, kontaktoj kaj sociolingvistika dinamiko]. Barcelono: Proa.
  • Bastardas-Boada, Albert (2002) "Biologia kaj lingva diverseco: Transdisciplinaj esploradoj por socioekologio de lingvoj" Diversité langues, vol. VII.
  • Bastardas-Boada, Albert (2002) "La ekologia perspektivo: Utiloj kaj riskoj por socilingvistiko kaj lingva politiko kaj planado", en: Fill, Alwin, Hermine Penz, & W. Trampe (eds.), Colourful Green Ideas. Bern: Peter Lang, pp. 77–88.
  • Bastardas-Boada, Albert (2007) "Lingva daŭreblo por plurlingva homaro" Glossa. Interdisciplina Revuo vol. 2, num. 2.
  • Calvet, Jean-Louis (1999) Pour une écologie des langues du monde. Plon
  • COUTO, Hildo Honório do. Ecolingüística: estudo das relações entre língua e meio ambiente. Brasília: Thesaurus editora, 2007.
  • Döring, Martin;Nerlich, Brigitte (2005): Taksanta la Topologion de Semantika Ŝanĝo: De lingvaj kampoj al ekolingvistiko, je: Lingvo kaj Emblemoj 6 (1), 55-68.
  • Döring, Martin; Penz, Hermine; Trampe, Vilhelmo (eds.) (2008):Lingvo, Signoj kaj Naturo: Ekolingvistaj dimensioj de ekologia diskurso. Eseoj en honoro de Alwin Fill (Stauffenburg Festschriften). Tübingen: Stauffenburg Verlag.
  • Döring Martin & Francesca Zunino (2011) NatureCultures in Old and New Worlds. Steps towards an Ecolinguistic Perspective on Framing a 'New' Continent. En S. V. Steffensen & A. Fill (eds) "Ecolinguistics: the Ecology of Language and Science". Lingvaj Sciencoj, Speciala numero.
  • Fill, Alwin (1996): "Ökologie der Linguistik - Linguistik der Ökologie." En: Alwin Fill (ed.): Sprachökologie und Ökolinguistik. Tübingen: Stauffenburg Linguistik. Pp. 3–16.
  • Fill, Alwin kaj Peter Mühlhäusler (2001) The ecolinguistics reader. Londono: Continuum.
  • Goatly, Andrew (2000) Critical reading and writing: an introductory coursebook. Londono: Routledge
  • Halliday, Mikael (1990) Novaj rimedoj de signifo: la defio al aplikata lingvistiko. Represita en Fill kaj Mühlhäusler (2001) pp175–202
  • Harré, Rom kaj Jens Brockmeier kaj Peter Mühlhäusler (1999) Greenspeak: Studo de Ekologia Diskurso. Londono: Sage.
  • Jordi Solé i CamardonsPoliglotisme i raó. El discurs ecoidiomàtic de Delfí Dalmau. Pagès Editors, Lleida, 1998.
  • Mühlhäusler, Peter (1995) Lingva Ekologio; Lingva ŝanĝo kaj lingva imperiismo en la pacifika rando. Londono: Routledge.
  • Sánchez Carrión, @José María (1985): "La nueva sociolingüistica y la ecología de las lenguas". Donostia-San Sebastián: Eusko Ikaskuntza.
  • Selvamony, Nirmal; Alex, Rayson K. (Eds.) (2007). Eseoj en Ecocritics. Nova Delhi: OSLE.
  • Steffensen, Sune Vork (2007): "Lingvo, Ekologio kaj Socio: enkonduko al Dialektika Lingvistiko." In: Bang, Jørgen Christian kaj Jørgen Døør (eds) Lingvo, Ekologio kaj Socio. Dialektika Alproksimiĝo. Redaktita de Sune Vork Steffensen kaj Joshua Nash. Londono: Continuum. Pp. 3–31.
  • Stibbe, Arran (2012) Animals Erased: discourse, ecology and reconnection with the natural world. Middletown, CT: Wesleyan University Press
  • Stibbe, Arran (2013) An Ecolinguistic Approach to Critical Discourse Studies. Critical Discourse Studies 11:1 Stibbe, Arran (2015) Ecolinguistics: language, ecology and the stories we live by. London: Routledge C.F. Voegelin, F. M. Voegelin and Noel W. Schutz, Jr. The language situation in Arizona as part of the Southwest culture area" in Studies in Southwestern Ethnolinguistics: Meaning and history in the languages of the American Southwest, ed. by Dell Hymes and William E. Bittle, 403–51, 1967. The Hague: Mouton
  • Иванова Е. В. Прагматический аспект коммуникативной лингвистики и стилистики: сборник научных трудов / Отв. ред. Н. Б. Попова. — Челябинск: Изд-во ИИУМЦ «Образование», 2007. — С. 41-47.
  • Иванова Е. В. Эколингвистика и роль метафоры при описании экологических пробле

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

(angla) The International Ecolinguistics Association

(angla) Komang Satya Permadi : Slideshow ecolinguistics in Indonesia

Pri lingva ekologio (UEA-retejo)

Ekolingvistiko, Esperanta retradio, la 26-an de decembro 2016.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. COUTO, Hildo Honório do. Ecolingüística: estudo das relações entre língua e meio ambiente. Brasília: Thesaurus editora, 2007.
  2. Evildea : Ĉu Esperanto savos aŭ detruos la aliajn lingvojn ? Jutuba filmeto, la 27-a de oktobro 2015.