Biologia interagado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Ekologia rilataro)
La Nigra juglando sekrecias kemiaĵon el siaj radikoj kiuj damaĝas najbarajn plantojn, nome ekzemplo de konkurenca antagonismo.

En ekologio, biologia interagado estas la efiko kiun paro de organismoj kiuj vivas kune en komunumo havas unu sur alia. Ili povas esti ĉu de la sama specio (intraspecia interagado), aŭ de diferencaj specioj (interspecia interagado). Tiuj efikoj povas esti mallongdaŭraj, kiel polenigo kaj predado, aŭ longdaŭraj; ambaŭ ofte forte influas la evolucion de la specioj implikitaj. Longdaŭraj interagado estas nomata simbiozo. Simbiozoj gamas el mutualismo, profita al ambaŭ partneroj, ĝis konkurenco, damaĝa al ambaŭ partneroj.[1] Interagado povas esti rekta, aŭ tra perantoj kiel komunaj rimedoj aŭ komunaj malamikoj. Tiu tipo de rilato povas esti montrata per pura efiko bazita sur individuaj efikoj en ambaŭ organismoj ekster la rilato.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Wootton, JT; Emmerson, M (2005). "Measurement of Interaction Strength in Nature". Annual Review of Ecology, Evolution, and Systematics. 36: 419–44. doi:10.1146/annurev.ecolsys.36.091704.175535. JSTOR 30033811.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Snow, B. K. & Snow, D. W. (1988). Birds and berries: a study of an ecological interaction. Poyser, London ISBN 0-85661-049-6