Ekologio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ernst Haeckel, kreinto de la termino ekologio konsiderata ankaŭ fondinto de ties studado.

Ekologio (de la greka: οἶκος, "domo"; - λογία, "studo pri") estas la scienca studo de interagoj inter organismoj kaj ilia medio, kiel ekzemple la interagaj organismoj kiujn havas kun unu la alia kaj kun ilia abiota medio. Temoj de intereso al ekologoj inkludas la biodiversecon, distribuon, kvanton (biomaso), nombron (populacio) de organismoj, same kiel konkuradon inter ili ene de kaj inter ekosistemoj. Ekosistemoj estas kunmetitaj de dinamike interrilatantaj partoj inkluzive de organismoj, la komunumoj kiujn ili konsistigas, kaj la ne-vivantaj komponentoj de sia medio. Ekosistemaj procezoj, kiaj ekzemple primarproduktado, pedogenezo, nutra cirkulado, kaj diversaj niĉaj konstruaktivecoj, reguligas la fluon de energio kaj materio tra medio. Tiuj procezoj estas daŭrigitaj per organismoj kun specifa vivhistoriaj trajtoj, kaj la gamo da organismoj estas nomitaj biodiverseco. Biodiverseco, kiu rilatas al la gamoj da specioj, genoj, kaj ekosistemoj, plifortigas certajn ekosistemajn servojn.

Ekologio estas interfaka kampo kiu inkludas biologion kaj tersciencon. La vorto "ekologio" ("Ökologie") estis kreita en 1866 fare de la germana sciencisto Ernst Haeckel (1834-1919). Malnovgrekaj filozofoj kiaj ekzemple Hipokrato kaj Aristotelo bazigis la fundamentojn de ekologio en siaj studoj pri naturhistorio. Moderna ekologio transformiĝis en pli rigoran sciencon en la fino de la 19-a jarcento. Evoluaj konceptoj en adaptado kaj natura selektado iĝis bazaj ŝtonoj de moderna ekologia teorio. Ekologio ne estas sinonima kun medio, ekologiismo, naturhistorio, aŭ mediscienco. Ĝi estas proksime rilatita al evolua biologio, genetiko, kaj etologio. Kompreno de kiel biodiverseco influas ekologian funkcion estas grava fokusareo en ekologiaj studoj. Ekologoj serĉas klarigi aspektojn de:

  • Vivprocezoj, interagoj kaj adaptiĝoj
  • La movado de materialoj kaj energio tra vivantaj komunumoj
  • La sukcesia evoluo de ekosistemoj, kaj
  • La abundo kaj distribuado de organismoj kaj biodiverseco en la kunteksto de la medio.

Ekologio estas homa scienco. Ekzistas multaj praktikaj aplikoj de ekologio en konservadisma ekologio, malsekregiona administrado, naturresursa administrado (agroekologio, agrikulturo, forstado, agroforstado, fiŝbredejoj), urbaniza planado (urba ekologio), komunumsano, ekonomiko, baza kaj aplikata scienco, kaj homa socia interagado (homa ekologio). Organismoj kaj resursoj kunmetas ekosistemojn kiuj, en victurno, konservas biofizikajn religmekanismojn kiuj moderigas procesojn reagantajn al vivantaj (biotaj) kaj neporvivaĵaj (abiotaj) komponentoj de la planedo. Ekosistemoj daŭrigas viv-apogajn funkciojn kaj produktas naturan kapitalon kiel biomasa produktado (manĝaĵo, fuelo, fibro kaj medicino), la reguligo de klimato, tutmondaj biokemiaj cirkuladoj, akvofiltrado, grunda formado, eroziokontrolo, eniras en protektadon kaj multajn aliajn naturajn ecojn de scienca, historia, ekonomia, aŭ propra valoro.

Difinoj

Protekto de ĉirkaŭa medio

Ekologio estas scienco studanta rilatojn inter vivaj organismoj kaj ilia vivmedio, t.e. ĝi estas la fako, kiu celas kompreni la funkciadon kaj evoluon de la ekosistemoj, rilatojn inter vivantaj specioj kaj ilia vivmedio, kaj ekvilibrojn estiĝantajn en la natura medio aŭ ĉirkaŭumo. Tiu kompreno atingeblas per observado, eksperimentoj, post kiuj eblas elpensi klarigajn teoriojn pri la koncernaj fenomenoj. Ankaŭ la rilatoj de la homa specio kun la natura medio povas esti tereno de ekologio.

La nuntempa signifo de la vorto ekologio estas pli vasta ol ĝi estis en la unuaj jardekoj de la evoluado de tiu ĉi scienco. Eĉ pli, aŭdante pri ekologiiaj aferoj oni kutime pensas, ke temas pri mediprotektado, ekzemple celado gardi endanĝerigitajn speciojn aŭ naturajn mediojn, kaj biodiversecon. (vd. ankaŭ Ekologiismo).
Fine, de ĉ. tridek jaroj la vorto "ekologio" estas ricevinta ankaŭ trian sencon: tiu de ekologiismo aŭ de politika ekologio(pri tio vidu ankaŭ Verdaj Partioj).
Tian ĉi sencoŝanĝiĝon multe kontribuis ĉiam pli rimarkeblaj konsekvencoj de la homa influo al la medio. Resume, en kelkaj landoj oni distingas inter kelkaj nocioj, en kelkaj ne. Ekzemple, anglalingvanoj distingas la vortojn ecological (rilata al la scienco ekologio) kaj environmental (rilata al la medio kaj mediprotektado), kaj ruslingvanoj uzas ambaŭkaze la vorton экологический (ekologia).

Jen ekzemplo pri kiel ĉeesto de apartaj specioj povas rekte kaj malrekte influi la biotopon, kaj kun si kuntreni tutan vicon da aperoj (aŭ inverse da malaperoj) de specioj: En marĉo de Pagny-ĉe-Mozo (Loreno) vivloko elstare malriĉa je herbaj specioj kaj mineralaj konsistaĵoj, oni enigis en 1988 du inbestojn kaj unu virĉevalon de la raso konik polski, rasmiksaĵo de Tarpano kaj polaj malsovaĝaj ĉevaloj. La fortikaj bestoj, perfekte taŭgaj je la kontinenta malvarma klimato, kapablis elturniĝi nutre en tiaj malriĉaj medioj sen bezono de ekstera nutrigo. Post pluraj jaroj eksperimentaj la "Konserv-instanco de la lorenaj situoj" observis, ka la flaŭra diverseco pliiĝis, kaj eĉ ke reaperis rara endanĝerita orkideo Liparis loeselii. Observatis ankaŭ nova nestanta bird-loĝantaro kun specioj herbejemaj kiel herbejpipio, kanemberizo, kanbirdo kaj grilbirdo.
Sed tio ne devas pensigi, ke bonas enigi fremdajn speciojn en ekosistemon: Fine de jaroj 1950 angloj enmetis nilajn perkojn en Lago Viktoria cele pligrandigi fiŝproduktado, dum dudek jaroj nenio rimarkinda okazis, sed dum la 1980-aj jaroj ĝi elkonkeris la lagon, kaj nun konsistigas 80% de ties biomaso, kaj la tradiciaj haplokromenaj fiŝoj, kiuj kun 400 specioj kaj 80% de ties biomaso, estis la ekologia riĉeco de ĝia, estas nur 1% de la biomaso! kaj duono el ties specioj jam malaperis. Kaj nun post eksterminte la haplokromenojn, la nilaj perkoj nun trudatas intermanĝi!

Integraj niveloj, rigardoj kaj skalo de organizado

Ekosistemoj regeneriĝas post tumulto kiel ekzemple incendio, formante mozaikojn de malsamaj aĝoklasoj strukturitaj trans pejzaĝo. Bildigitaj malsamaj stadioj estas en arbarkovritaj ekosistemoj komencantaj de pioniroj koloniigantaj tuŝitan lokon kaj maturiĝantaj en sukcesiaj stadioj kondukantaj al praarbaroj.

La amplekso de ekologio kovras larĝan aron de interrilatantaj niveloj de organizo enhavantajn de mikro-nivela (ekz., ĉeloj) ĝis planedskalajn (ekz., biosfero) fenomenojn. Ekosistemoj, ekzemple, enhavas abiotajn resursojn kaj interrilatanta-vivoformojn (t.e., individuaj organismoj nome agregaĵo en populacioj kies agregaĵoj iras en apartajn ekologiajn komunumojn). Ekosistemoj estas dinamikaj, ili ne ĉiam sekvas linian sukcesian vojon, sed ili ĉiam ŝanĝiĝas, foje rapide kaj foje tiel malrapide ke ĝi povas preni milojn da jaroj por ekologiaj procezoj por alporti proksimume certajn sukcesiajn stadiojn de arbaro. La areo de ekosistemo povas varii multe, de malgrandega al vasta. Unuopa arbo estas de nur malmulte da gravo al la klasifiko de arbara ekosistemo, sed danĝernivele signifa al organismoj vivantaj en kaj sur ĝi.[1] Pluraj generacioj de afidaj populacioj povas ekzisti dum la vivotempo da ununura folio. Ĉiu el tiuj afidoj, en victurno, subtenas diversspecajn bakteriajn komunumojn.[2] La naturo de ligoj en ekologiaj komunumoj ne povas esti klarigita sciante la detalojn pri ĉiu specio en izoliteco, ĉar la emerĝa padrono estas nek rivelita nek antaŭdirita ĝis la ekosistemo estas studita kiel integra tutaĵo.[3] Kelkaj ekologiaj principoj, aliflanke, ekspozicias kolektivajn trajtojn kie la sumo de la komponentoj klarigas la trajtojn de la tutaĵo, kiel ekzemple naskfrekvencoj de populacio estanta egalaj al la sumo de individuaj naskiĝoj dum elektita tempokadro.[4]

Fakoj

Ekologie kreskigataj legomoj en Capay, Kalifornio, Usono.

Ekologia scienco

Ekologiismo kaj politika ekologio

Nocioj

Sciencaj terminoj

Arealo de la ondatro (Ondatra zibethicus)
Ruĝe:origina nearkta arealo
Verde:nenature enkondukita

Temoj kaj aferoj

Oranĝe, la landoj kultivante pli ol 95% de la por-komercaj GMO-oj en 2005. Oranĝstreke, la ceteraj areoj kie porkomercaj GMO-oj estis kulturitaj en 2005. La punktoj indikas la landojn kiuj uzis eksperimentajn GMO-ojn.

Organizoj

Internaciaj

Dosiero:WWFbalaobrasilia22032007.jpg
Balono kun simboloj de WWF

Naciaj

Ĉeĥio
Kroatio

Personoj

Vandana Shiva 2007

Informiloj

Notoj

Ŝablono:Reflist

Eksteraj ligiloj

greke Ekopedia

Libroj

  • Berlow EL (1999) Strong effects of weak interactions in ecological communities. Nature, 398, 330–334.
  • Hartmut Bick: Grundzüge der Ökologie, 3. Auflage, Gustav Fischer, Stuttgart 1998; ISBN 3-437-25910-5.
  • Roger Dajoz, Précis d'écologie. Dunod, (Paris) 615 p., 2000
  • Dobzhansky, Theodosius (1973), «Nothing in Biology Makes Sense Except in the Light of Evolution» (angle), The American Biology Teacher 35 (3): 125-129, ISSN 0002-7685, Resumo disvastiga
  • Paul Duvigneaud, La synthèse écologique : populations, communautés, écosystèmes, biosphère, noosphère, Doin éditeurs 1984 (ISBN 2-7040-0351-3)
  • Margalef, Ramón (1998). «1». Ecología (9a eldono). Barcelona: Omega. ISBN 84-282-0405-5.
  • Patrick Matagne, Comprendre l'écologie et son histoire. La bibliothèque du naturaliste. Les origines, les fondateurs et l'évolution d'une science..., Delachaux et Niestlé, 2002 (ISBN 2-603-01268-1)
  • Alain Milon, Pour une critique de la raison écologique, éd. Circé, 2014.
  • Molles, Manuel C. Jr. (2006). Ecología: Conceptos y aplicaciones. (3a eldono). Madrid: McGraw-Hill. ISBN 84-481-4595-X.
  • Eugene P. Odum: Fundamentals of ecology. Saunders, Philadelphia 1971.
  • Thomas M. Smith, Robert L. Smith: Ökologie. 6. Auflage, Pearson Studium, München 2009; ISBN 978-3-8273-7313-7
  • C.R. Townsend, J.L. Harper, M.E. Begon: Ökologie. 2. Auflage, Springer-Verlag, Berlin 2003; ISBN 3-540-00674-5
  • Ludwig Trepl: Allgemeine Ökologie, Bd. 1: Organismus und Umwelt. Lang, Frankfurt/M. 2005.

Gazetoj

Filmoj

Ligoj

(Bonvolu meti ĉi tien ligilojn nur al esperantlingvaj fontoj pri la scienco ekologio. Por alilingvaj fontoj uzu koncernlingvajn fakojn de Vikipedio. Por medi- kaj naturprotektadaj aferoj, same kiel por paĝaroj pri organizoj, movadoj kaj teknologioj, bv. Uzi la koncernajn fakojn atingeblajn de ĉi paĝo.

Kontraŭargumento: Vikipedio servu al la esperantistoj! Ili ofte havas konojn de pluraj lingvoj, almenaŭ pasivajn. Bonajn fontojn ili povu rekte aliri sen pena serĉado tra alilingvaj vikioj. Ju pli utila, des pli uzata estos nia vikipedio. Krome la eksteraj ligoj instigos eltiri/traduki informojn por kompletigi la esperantlingvan artikolon. Tamen unu peto: se temas pri ligoj al alilingvaj retejoj, ĉiam indiku la lingvo(j)n!)


  1. Citaĵa eraro Malvalida etikedo <ref>; neniu teksto estis provizita por ref-oj nomataj Stadler98; $2
  2. Citaĵa eraro Malvalida etikedo <ref>; neniu teksto estis provizita por ref-oj nomataj Humphreys97; $2
  3. (20a Septembro 2012) “Ecological Complexity in a Coffee Agroecosystem: Spatial Heterogeneity, Population Persistence and Biological Control”, PLoS ONE 7 (9), p. e45508. doi:10.1371/journal.pone.0045508. 
  4. Citaĵa eraro Malvalida etikedo <ref>; neniu teksto estis provizita por ref-oj nomataj Odum05; $2