Ekonomia Komisiono por Latinameriko kaj Karibio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
CEPAL / ECLAC
emblemo
Membroŝtatoj
Membroŝtatoj
organization established by the United Nations • subdivido de organizaĵo
Komenco 1948
Sidejo Santiago de Ĉilio
Tipo regiona organizaĵo de Unuiĝintaj Nacioj
Estr(ar)o Alicia Bárcena Ibarra
Lingvoj

hispana, portugala kaj angla

Filioj Latin-Amerika kaj Kariba Instituto por Ekonomia kaj Sociala Planado • Fiscal Observatory of Latin America and the Caribbean vd
Retejo http://www.cepal.org
vdr

Ekonomia Komisiono por Latinameriko kaj Karibio (EKLAK) hispane Comisión Económica para América Latina y el Caribe (CEPAL), brazil-portugale Comissão Econômica para a América Latina e o Caribe (same CEPAL), angle United Nations Economic Commission for Latin America and the Caribbean (ECLAC)) estas regiona komisiono de Unuiĝintaj Nacioj por instigi ekonomian kunlaboron. La komisiono inkluzivas 46 membroŝtatojn (20 en Latin-Ameriko, 13 en Karibio kaj 13 el ekster la regiono), kaj 13 asociitajn membrojn, kiuj estas diversaj nedependaj teritorioj, asociitaj insulaj landoj kaj komunumo de ŝtatoj en Karibio. La organizaĵo publikigas statistikojn pri la landoj de la regiono kaj faras kunlaborajn interkonsentojn kun neprofitociaj institucioj. La ĉefsidejo de la komisiono estas en Santiago de Ĉilio.

EKLAK estis establita en 1948 kiel la "Ekonomia Komisiono de UN por Latin-Ameriko". En 1984, rezolucio estis pasigita por inkluzivigi la landojn de Karibio en la nomo. Ĝi raportas al la Ekonomia kaj Socia Konsilio de Unuiĝintaj Nacioj.

Cetere, ekde 1963 la ĉefo de la statistika fako de Ekonomia por Komisiono Latinameriko estis esperantisto Francisco Azorín Poch.

Membroŝtatoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

la centra oficejo en Santiago de Ĉilio
ĉefa konferenco en oktobro 2012