Ekonomia Universitato (Budapeŝto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Ekonomia Universitato (Budapeŝto)
Informoj
fondodato 2016
speco ŝtata
Situo
urbo Budapeŝto, Hungario
Estraro
gvidanto Sándorné Kriszt Éva
Nombroj
nombro de studentoj ĉ. 20.000 (2011)
nombro de kunlaborantoj ĉ. 300 (2003)
Diversaĵoj
retejo www.bgf.hu
v  d  r
Information icon.svg

Ekonomia Universitato de Budapeŝto, (origine hungare Budapesti Gazdasági Egyetem; mallonge BGE; angle Budapest Business School; germane Wirtschaftshochschule Budapest) estas signifa universitato (pli frue altlernejo) de Hungario, kie instruas 987 pedagogoj preskaŭ 17 mil studentojn.

Ĉefa domego de Ekonomia Altlernejo

Altleneja periodo[redakti | redakti fonton]

Historio[redakti | redakti fonton]

Tiu ĉi altlernejo estis kreita en 2000, tiam oni kuntiris 3 funkciantajn altlernejojn. Inter ili la plej longan historion havas la komerca akademio de Pest (urbo) (germane Handelsakademie Pest), kiu estis fondita en 1857. Ĉefe dum la socialismo aliaj altlernejoj fondiĝis.

Funkciado[redakti | redakti fonton]

La altlernejo havas fakultatojn en Budapeŝto, Zalaegerszeg kaj Salgótarján. En Budapeŝto troviĝas diversaj kampusoj kun 3 kolegioj. En kelkaj fakultatoj ekde 2009 pli altaj instruadoj komenciĝis, kiu havas saman valoron al universitata instruado. En la sekva jaro komenciĝis instruado pri PhD. La kutimaj fakultatoj estas ekonomio, financo, komerco kun fremdultrafiko, eksterlanda komerco. En la altlernejo povas lerni (kaj ekzameni) lingvojn anglan, francan, japanan, ĉinan, germanan, italan, rusan kaj hispanan.

Kampuso en Zugló
Alia kampuso en Budapeŝto

Famaj studentoj (ankaŭ en altlernejo)[redakti | redakti fonton]

Universitata periodo[redakti | redakti fonton]

La altlernejo estis levita al universitato en 2016.

Fontoj[redakti | redakti fonton]