Recesio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Ekonomia recesio)

Recesio estas latindevena vorto, kiu originale signifas retiriĝon. En la nuntempa ekonomia senco, ĝi signifas la retiriĝon de la ekonomia vivo.

Recesio estas la malfortiĝo, modesta malpliiĝo de la ekonomia aktivado por ioma tempo. Dum recesio aperas vendaj malfacilaĵoj de la produktado kaj disponeblaj servoj. En tiu tempo, la entreprenoj klopodas ŝpari monon kaj ofte maldungas laboristojn, provas malpliigi la aliajn elspezojn (luprezojn, prokrasto de investoj ktp.).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]