Ekonomiaj sektoroj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Regionaj diferencoj en la dungostrukturo laŭ ekonomiaj

La ekonomisciencoj subdividas industrion kaj profesiojn en ekonomiajn sektorojn . Tio baziĝas sur la tri-sektoro-hipotezo de la politika ekonomio.

Primara sektoro[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Unuaranga sektoro.

La primara sektoro (aŭ praproduktado) plej ofte alportas la krudajn materialojn por produkto. Al tiu ĉi sektoro apartenas ekz. agrikulturo, forstmastrumado, fiŝkaptado kaj minado. En la plej multaj landoj de la Tria Mondo la kvoto de la loĝantaro, kiu laboras en la primara sektoro, estas pli alta ol en la industrilandoj. Do laŭ la dungiteco en la primara sektoro oni povas ekkoni la evolustaton de lando.

Sekundara sektoro[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Duaranga sektoro.

La sekundara sektoro ampleksas la produktajn profesiojn de nacia ekonomio, tio signifas la transformado de krudmaterialoj ekz. en prilabora metio, industrio, metio, energiekonomio, energiprovizado kaj akvoprovizado, sed ne konstrumetio. Sinonime oni ankaŭ uzas la esprimon de industrisektoro.

Karakteriza por tiu sektoro estas la transformado de varoj el la primara sektoro, pro kio ĝi estas materialintensiva, energikonsuma kaj ofte poluiga. Produktoprocezo per uzado de investaĵoj estas kapitalintensiva.

Terciara sektoro[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Triaranga sektoro.

La terciara sektoro, aŭ servosektoro, estas la ekonomia sektoro, kiu inkludas ĉiujn el tiuj ekonomiaj aktivecojn kiuj ne produktas materiajn varojn de rekta formo, sed servojn kiujn oni proponas por kontentigi la necesojn de la loĝantaro.

Ĝi inkludas subsektorojn kiaj komerco, transportoj, komunikado, financoj, turismo, gastigado, distro, kulturo, spektakloj, la publika administrado kaj la nomitaj publikaj servoj, ĉu fare de la ŝtato ĉu de la privata iniciato (sano, eduko, atento al la dependeco), ktp.

Kvaternara sektoro[redakti | redakti fonton]

Ekzistas malsamaj difinoj pri la kvaternara sektoro (aŭ kvararanga sektoro). Jean Gottmann en 1961 difinis la agadoj apartenaj al tiu sektoro, kiel agadoj el la sfero de la terciara sektoro, kiuj necesigas eksterordinarajn intelektulajn pretendojn kaj elnorman responsecopretecon.

Tiuj estas precipe jenaj:

Kelkfoje oni subigas sub la esprimon kvaternara sektoro ankaŭ nur la tiutempe rapide kreskajn informservojn, do ĉiujn branĉojn, kiuj sin okupas pri la produktado, prilaborado kaj vendado de Informoj (faktoj kaj scio).

Plia difino rigardas la libertempajn kaj amuzadajn servojn kiel kvartarsektoraĵoj. Hans Linde komprenis la kvaternara sektoron en 1977 kiel aro da servoj, kiuj ne estas direktitaj fare de la merkato, sed de la politiko (ŝtataj servoj).

Oni nomas la kvaternaran sektoron ankaŭ informsektoron. Germanio ĉitempe evoluas ekde servosocio al t.n. informsocio.

Kvinara sektoro[redakti | redakti fonton]

Kelkfoje oni uzas tiun esprimon kvinara sektoro (aŭ kvinaranga sektoro) pri la senrubiga ekonomio.