Ekonomiko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Ekonomikoekonomiscienco estas socia scienco, kiu studas ekonomion: produktadon, distribuon kaj konsumadon de servoj kaj varoj. Ekonomiko komparas ankaŭ diversajn kaj eĉ kontraŭdirajn teoriojn de ekonomiaj sistemoj. Ĉefa celo de studado de ekonomikistoj estas homa konduto kaj bonstato. Ĝenerale oni dividas la ekonomikon en makroekonomikon kaj mikroekonomikon.

Tre gravaj aspektoj en ekonomiko estas ekspluatado de krudmaterialoj, produktado, distribuo en komercajn cirkvitojn kaj konkurenco, kontentigante la sociobezonojn.

La vorto ekonomiko eliras el grekaj vortoj oikos (domo) kaj nomos (leĝo, normo).[1] 'Politika ekonomio' estis la pli frua nomo por la fako, sed ekonomikistoj fine de la 19a jarcento sugestis la pli mallongan esprimon "ekonomiko" por la "priekonomia scienco" por starigi ĝin kiel separata fako ekster la politika scienco kaj aliaj sociaj sciencoj.[2][3]

Mikroekonomiko[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Mikroekonomiko.

Mikroekonomikoentrepren-ekonomiko estas parto de ekonomiko kiu studas la konduton de konsumaj unuoj (individuoj kaj familioj) flanke al tio de la firmaoj kaj la estigon de prezoj de havaĵoj, servoj kaj produktaj faktoroj.

Funkcio de elementa merkato[redakti | redakti fonton]

Kompreno de elektoj de individuoj kaj grupoj estas centra en mikroekonomiko. Ofte elekto de unu alternativo subkomprenas rezignon de alia alternativo. Ekonomikistoj emas akcepti ne elektitan alternativon kiel kosto de eventualeco. Por ekzemplo, lernado de iu scipovo implicas maldediĉon de tempo al alia arto. En fako de merkato, manko de ia varo estas esprimita pere de prezaj interrilatoj. Oni difinas la individuan demandon kiel la kvanto de iu ajn havaĵo kiu la konsumanto volas konsumi en iu ajn tempoperiodo.

Teorio pri demando deriviĝis de hipotezo pri la elekto de konsumanto inter la havaĵoj kiujn ties monon permesas akiri. Tiu individua demando dependas de prezo de havaĵo; prezo de aliaj havaĵoj; persona rento kaj emoj aŭ preferoj. Preskaŭ ĉiuj varoj obeas la leĝon de malkreskanta demando, laŭ kiu, la kvanto da varo serĉata malkreskas kiam ĝia prezo pligrandigas. Tio okazas ĉar la individuoj emas aĉeti pli malmultkostajn varojn.

Teorie, ekvilibro de ofertado kaj mendado en konkureca merkato okazus kiam la prezo ekvilibras la forton de ofero kaj demando. Ekvilibra prezo okazus kiam la demandata kvanto estas ekzate la sama ol la ofera kvanto. Kompreneble estas multaj faktoroj kiu ne permesas tion okazi kaj la merkato nur ekvilibriĝas relative.

Krome, estas du tipoj da varoj: varoj de elasta demando kaj varoj de malelasta demando. Varoj de elasta demando estas tiuj kiuj ne estas nepraj al survivo de konsumantoj, kiel luksaĵoj, juveloj, kolektaĵoj, hobiaĵoj, ktp. Varoj de malelasta demando, male, estas tiuj kiuj estas nepraj al survivo, kiel manĝaĵon, medikamentojn, ktp. Kompreneble, tiu nepraĵo dependas ne nur de naturo, sed ankaŭ de kulturo. Ekzemple, vino kaj oleo estas nepraj en multaj Eŭropaj landoj, sed ne rizo kaj kafo, male, en Brazilo, rizo kaj kafo estas nepraj, sed vino kaj oleo estas luksaĵoj.

Varoj de elasta demando sekvas la t. n. leĝon de ofero kaj demando ĉar se la prezo kreskas, la demando malkreskas, sed varoj de malelasta demando ne sekvas tiun leĝon, ĉar homoj pagos kion ili povas por havigi ili. Al vendanto estas grava scii se la demando de lia varo estas elasta aŭ ne. Se ĝi estas elasta, li devas malgrandigi la prezon por grandigi siajn profitojn, male, se ĝia demando estas malelasta, li ne devas malgrandigi la prezon por ne malgrandigi la profiton.

Makroekonomiko[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Makroekonomiko.

Makroekonomiko estas teoria aliro, kiu pristudas ekonomikon tra la rilatoj inter la grandaj aroj ekonomikaj, kiel la gajno, la investo, la konsumo, la senlaborul-kvoto, la inflacio ktp. Ĝi estas grava ilo por analizi la politikajn ekonomikojn de la ŝtatoj aŭ de internaciaj organizoj.

John Maynard Keynes[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo John Maynard Keynes.

Estas ofte opiniita, ke la unua kiu vere "makroekonomikis" estis Keynes. Tiu ekonomikisto influis la "New Deal" de Roosevelt, kaj la ĝeneralan mondan ekonomion ĝis la 1970aj jaroj. El vendcela vidpunkto, la makroekonomikajn cirkonstancojn devas akcepti entrepreno kiel neŝanĝeblaj, ĉar ĝi ne povas rekte influi ilin. Estas nur nerekte, tra la lobioj, ke ĝi povas provi influi ilin.

Liaj ideoj fundamente ŝanĝis la teorion kaj praktikon de moderna makroekonomiko kaj la ekonomiajn politikojn de registaroj. Li konstruis kaj ege plibonigis sian pli fruan verkaron pri la kaŭzoj de la negocaj cikloj, kaj estas amplekse konsiderata kiel unu el la plej influaj kaj famaj ekonomikistoj de la 20a jarcento kaj la kreinto de la moderna makroekonomiko.[4][5][6][7] Liaj ideoj estas la bazo por la skolo de pensmaniero konata kiel Kejnsisma SkoloKejnsisma ekonomiko kaj ties variaj sekvoj. Lia ekonomika skolo estis kaj estas politike tre influa en multaj landoj.

En la 1930-aj jaroj, Keynes pioniris revolucion en ekonomika pensaro, defiante la ideojn de la Novklasika Skolo kiu tenis, ke libera merkato je mallonga al mezlonga limdato aŭtomate havigus plenan dungadon, kondiĉe ke la laboristoj estu flekseblaj je siaj salajraj postuloj. Li male asertis, ke agregita mendado determinis la ĝeneralan nivelon de ekonomia aktiveco kaj ke maltaŭga agregita mendado povus konduki al plilongigitaj periodoj de alta senlaboreco. Laŭ la Kejnsisma ekonomiko, interveno fare de la ŝtato estas necesa por moderigi la oscilajn ciklojn de ekonomia aktiveco.[8] Keynes defendis la uzadon de fiska kaj monkontrola politikoj por malgrandigi la negativajn efikojn de la ekonomiaj recesioj kaj depresioj. Sekve la eksplodo de la Dua Mondmilito, la ideoj de Keynes rilataj al la ekonomia politiko estis adoptitaj de la ĉefaj okcidentaj ekonomioj.

Evoluo de ekonomika pensado[redakti | redakti fonton]

Adam Smith estis filozofo kaj fondinto de la klasika ekonomika skolo.

Oni povas akcepti, ke moderna ekonomiko komenciĝis en la fino de la 18-a jarcento kun Adam Smith, kiu fondis la tiel nomatan klasikan ekonomikan skolon, malgraŭ pli fruaj eltrovaĵoj ekzemple de hispanaj skolastikuloj aŭ psikokratoj, kiuj ankaŭ estis gravaj. Aliaj pensas ke fiziokrata skolo estas la unua scienca ekonomika skolo.

En la 19-a jarcento, Karl Marx sintezis diversajn skolojn de ekonomika pensado, socian distribuon de rimedoj kaj verkon de Adam Smith. Uzinte sisteman aliron de filozofo Hegelo, li verkis sian Kapitalon kaj kreis marksismon. Dum la 19-a kaj 20-a jarcentoj lia verko estis vaste kritikata de adeptoj de merkata ekonomio, unue de Neoklasika ekonomika skolo, poste de aliaj skoloj.

Komence de la 20-a jarcento ekonomiko ricevis trajtojn de statistika disciplino, do studado de ekonometrio ekestis gravega.

Evoluo de makroekonomiko el mikroekonomiko ekis kun Keynes en 1920 kaj estis sistemigita en 1930 de Keynes kaj aliaj pensistoj, konkrete kun partopreno de John Hicks. Multaj ekonomikistoj uzas kombinaĵon de neoklasika mikroekonomiko kaj Keynesa makroekonomiko. Neoklasika skolo rivalis kun monismo, formulita de Milton Friedman kaj asociita kun Universitato de Ĉikago.

Klasika ekonomika skolo[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Klasika ekonomika skolo.
David Ricardo estis reprezentato de la klasika ekonomika skolo.

Klasika ekonomika skoloEkonomika liberalismo estas ekonomika "skolo" kiu komenciĝis kun Adam Smith en la fino de la 18-a jarcento. Vere, Klasika ekonomika skolo ne estis skolo laŭ la senco ke ĝiaj teoristoj konscie partoprenis ĝin. Vere, oni kreis la nomojn klasika ekonomika skoloekonomika liberalismo nur en 20-a jarcento, male de fiziokratiistoj kiuj konscie formis skolon.

La unua verko de tiu movado estis la influa libro La Riĉo de Nacioj (1776). Kiam la libro, kiu iĝis klasika manifesto kontraŭ merkantilismo, donis fortan senton favore al libera komerco en Britio kaj Ameriko. Ĉi tiu sento naskiĝis el la ekonomiaj suferoj kaj malriĉeco kaŭzite de la militoj. Tamen, samtempe de la eldonado, ne ĉiuj estis tuj konvinkataj pri la avantaĝoj de libera komerco: la brita publiko kaj Parlamento ankoraŭ alkroĉiĝis al merkantilismo por multaj venontaj jaroj. Ekzistas iom da diskutado pri la originaleco de Smith en La Riĉo de Nacioj. Iuj argumentas ke la verko aldonis malmulte al la jam establitaj ideoj de pensuloj kiel David Hume kaj Montesquieu. Malgraŭ tio, ĝi restas kiel unu el la plej influaj kaj gravaj libroj en la fako ĝis hodiaŭ.

Vere, Smith kreis teorion tre simila al Fiziokratio. Ambaŭ klopodis trovi naturajn leĝojn aplikeblaj al ekonomiaj fenomenoj. Smith kaj la fiziokratiitoj postulis ekonomikan liberalismon. Sed, Smith sciis, pli bone ol fiziokratiistoj, bazigi la studadon de ekonomiajn problemoj pli vaste en scienco.

Smith havis pli ampleksan vidpunkton ol la fiziokratiistoj, ne limigis ĝin al agrikultura produktado, sed adoptis la laboron kiel centran problemon de sia pensado. Per "laboro", li komprenis ĉian produktan agon, (poste marksistoj reelaboros tion koncepton), kaj diris ke produkta ago estus la veran fonton de ĉia riĉeco.

Krom Smith, aliaj aŭtoroj de klasika ekonomika skolo estis William Petty, Robert Malthus, David Ricardo kaj John Stuart Mill.

Marksisma ekonomiko[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Marksismo.
La Kapitalo, la unua volumo de la ĉefverko de Karl Marx.

La esplorobjekto de la marksisma politika ekonomio estas historie disvolviĝantaj kaj anstataŭantaj unu la alian sociaj manieroj de produktado, aŭ sistemoj de produktadaj rilatoj. La metodo de la marksisma politika ekonomio estas la dialektika metodo kiel reflekto de la objektiva dialektiko (ĝeneralaj leĝoj de iĝado, evoluo kaj pereo) de produktadmaniero.

La fonto de la marksisma politika ekonomio estis la politika ekonomio de Adam Smith kaj David Ricardo, speciale, la ellaborita de ili labora teorio de valoro. La ĉefa objekto de esploro de Markso kaj Engelso en sfero de politika ekonomio estas la kapitalisma produktadmaniero (kvankam dum ĝia esplorado Markso kaj Engelso metis komencon ankaŭ por politika ekonomio de antaŭkapitalismaj produktadmanieroj). La ĉefa verko, esploranta la kapitalisman produktadmanieron, estas "La kapitalo" de K. Markso.

Varo kaj valoro, la labora teorio de valoro, konkreta kaj abstrakta laboro[redakti | redakti fonton]

La deirpunkto en esploro de kapitalismaj produktadaj rilatoj ĉe Markso estis analizo de la varo, ĉar la varo historie kaj logike antaŭas la kapitalon, estante ties ĝerma formo. Varo estas produkto de laboro, produktita por interŝanĝo.

Citaĵo
 Varo estas, 1-e, aĵo, kontentiganta iun bezonon de homo; 2-e, aĵo, interŝanĝata al alia aĵo. Utileco de aĵo faras ĝin uzvaloro. 
— Lenin[9]

Kiel uzvaloroj varoj diferencas nur kvalite, ĉar ili kontentigas malsamajn bezonojn de homoj, sed ne diferencas kvante, ĉar ili estas heterogenaj kaj rekte ne kunmezureblaj. Valoro de varo fenomene montras sin kiel interŝanĝvaloro, t. e. kiel eco de varo interŝanĝiĝi al aliaj varoj.

Citaĵo
 Interŝanĝvaloro... estas antaŭ ĉio rilato, proporcio en interŝanĝo de iu kvanto da uzvaloroj de unu speco al iu kvanto da uzvaloroj de alia speco. Ĉiutaga sperto montras al ni, ke milionoj kaj miliardoj da tiaj interŝanĝoj egaligas ĉiam ĉiujn kaj ĉiajn, plej diversajn kaj nekompareblajn inter si, uzvalorojn unu al la alia. Kio do estas komuna inter tiuj malsamaj aĵoj, ĉiam egaligataj unu al la alia en difinita sistemo de sociaj rilatoj? Komuna inter ili estas tio, ke ili estas produktoj de laboro. Interŝanĝante produktojn, homoj egaligas plej malsamajn specojn de laboro. 
— Lenin[9]

Do, la esenco de valoro estas la realigita kaj materiigita en varo socia laboro de varproduktantoj.

Citaĵo
 Produktado de varoj estas sistemo de sociaj rilatoj, en kiu apartaj produktantoj kreas malsamspecajn produktojn (socia divido de laboro), kaj ĉiuj ĉi produktoj estas egaligataj unu al la alia dum interŝanĝado. Sekve, tio komuna, kio estas en ĉiuj varoj, estas ne konkreta laboro de iu fako de produktado, ne laboro de unu speco, sed abstrakta homa laboro, la homa laboro ĝenerale. Tuta labora forto de difinita socio, prezentita en sumo de valoroj de ĉiuj varoj, estas la sama labora forto: miliardoj da faktoj de interŝanĝado pruvas tion. Kaj, sekve, ĉiu aparta varo montriĝas nur kiel certa ono de socie necesa labortempo. 
— Lenin [9]

Socie necesa laboro (labortempo) estas laboro, elspezata por produktado de iu varo ĉe socie normalaj (mezumaj) kondiĉoj de produktado, t. e. ĉe:

  1. mezuma nivelo de teĥniko,
  2. mezuma intenseco de laboro kaj
  3. mezuma lerteco de laborantoj.
Citaĵo
 Grandon de valoro determinas kvanto de socie necesa laboro, aŭ labortempo, socie necesa por produktado de difinita varo, de difinita uzvaloro. 
— Lenin [9]

La leĝo de vara produktado, regulanta interŝanĝadon de varoj konforme al kvanto de socie necesa laboro, elspezita por ilia produktado, nomiĝas leĝo de valoro. Do, la duecan karakteron de la varo (uzvaloro kaj interŝanĝvaloro) determinas la dueca karaktero de laboro de varproduktantoj. Uzvaloro de varo estas rezulto de konkreta laboro, t. e. de iu utila laboro, kreanta aĵon, kontentigantan tiun aŭ alian bezonon de homo. Ĝuste specifecoj de iu speco de konkreta laboro determinas specifan uzvaloron de ĝia produkto.

Tamen interŝanĝan valoron (aŭ simple valoron) de varo kreas abstrakta laboro. Abstrakta laboro estas laboro ĝenerale, laboro en ajna formo kiel elspezo de homaj fortoj; abstrakta laboro estas kvanta karakterizaĵo de laboro de produktantoj de malsamaj varoj, abstraktanta kvalitajn diferencojn. Tial ĝi permesas egaligi unu al la alia varojn, kiuj estas produktoj de plej malsamaj specoj de laboro. Abstrakta laboro estas socia, ekonomia fenomeno, propra nur al vara produktado. En vara produktado varoj, kiel rezultoj de elspezo de laborforto de senperaj varproduktantoj, plenumas specialan socian funkcion — ligas produktantojn inter si per merkato.

Nur per interŝanĝo de varoj surbaze de la leĝo de valoro iĝas ebla socia takso de rezultoj de mastrumado de apartaj produktantoj. Tiamaniere, ekonomiaj rilatoj inter homoj en kondiĉoj de vara produktado, bazitaj sur privata proprieto, neeviteble ricevas formon de rilatoj inter aĵoj. Okazas tiel nomata materiigo de produktadaj rilatoj, vara fetiĉismo, mistika rilato al varo kiel al supernatura forto; ĝin naskas la vara formo, kiu ŝirmas tion, ke varproduktantoj dependas de la merkato.

Mono[redakti | redakti fonton]

Interrilato de mendado kaj ofertado.

Mono estas speciala varo, en kiu esprimiĝas valoro de ĉiuj aliaj varoj kaj kiu interŝanĝiĝas al ili (universala ekvivalento). Historie la rolo de universala ekvivalento fiksiĝis ĉe noblaj metaloj, kiuj iĝis mono. Valoro de varo, esprimita en mono, estas ĝia prezo .

En kondiĉoj de vara produktado merkataj prezoj deflankiĝas de la valoro rezulte de konkurenca lukto, sub influo de mendado kaj ofertado (postulado kaj proponado). Leviĝo de merkata prezo super la valoron stimulas kreskon de ofertado, kaj sekve, — kreskon de produktado de varoj. Deflankiĝo de merkata prezo sub la valoron kaŭzas redukton de produktado de varoj. Rezulte prezoj oscilas ĉirkaŭ la valoro, kiu estas "la gravita centro" de prezoj.

Funkcioj de mono estas jenaj:

  1. Mezurilo de valoro.
    Mono kiel universala ekvivalento mezuras valoron de ĉiuj aliaj varoj. Tamen ne mono faras varojn kunmezureblaj, sed socie necesa laboro, elspezita por produktado de varoj, kreas kondiĉojn de ilia egaligo. Entenata en varo socie necesa laboro difiniĝas dum produktado per kunmezurado de varoj unu kun alia antaŭ momento de ilia vendo.
  2. Rimedo de cirkulado.
    Partopreno en agoj de aĉetado kaj vendado. Malsame de la unua funkcio, kie varoj estas idee taksataj en mono antaŭ komenco de ilia cirkulado, dum cirkulado de varoj mono devas ĉeesti reale. Vara cirkulado inkludas:
    1. vendon de varo, t. e. transformon de ĝi en monon (V → M), kaj
    2. aĉeton de varo, t. e. transformon de mono en varojn (M → V).
      En tiu procezo mono ludas rolon de peranto en interŝanĝo. Funkciado de mono kiel rimedo de cirkulado kreas kondiĉojn, por ke varproduktanto superu individuajn, tempajn kaj spacajn limojn, kiuj karakterizas rektan interŝanĝon de varo al varo. Mono ĉiam restas en interŝanĝado kaj senĉese ĝin priservas. Tio signifas, ke mono akcelas evoluon de vara interŝanĝado.
  3. Rimedo de akumulado kaj konservado.
    Mono, estante universala ekvivalento, t. e. garantiante al ĝia posedanto ricevon de ajna varo, iĝas universala realiĝo de socia riĉo. Tial al homoj aperas strebo al ilia akumulado kaj konservado. Por kreado de trezoroj mono estas eligata el la cirkulado.
  4. Rimedo de pagado.
    Varoj ne ĉiam estas vendataj kontraŭ kontanta mono. Aperas neceso de aĉetado kaj vendado de varo kun prokrasto de pago, t. e. kredite. Mono kiel rimedo de pagado havas specifan formon de moviĝo: V → Ŝ, kaj post anticipe kondiĉita tempo Ŝ → M (kie Ŝ estas ŝuldatesto). En tia interŝanĝo ne ekzistas renkonta moviĝo de mono kaj varo, amortizo de ŝuldo estas fina etapo en la procezo de aĉeto-vendo.
  5. Monda mono.
    Rimedo de kontado inter ŝtatoj.

Ĉar en kapitalismo mono rolas kiel universala formo de riĉo, tio kaŭzas monan fetiĉismon (kulton de mono) — disvolvitan formon de vara fetiĉismo.

Kapitalo kaj plusvaloro[redakti | redakti fonton]

"Sur certa ŝtupo de evoluo de vara produktado mono iĝas kapitalo. Formulo de vara cirkulado estis: V (varo) → M (mono) → V (varo), t. e. vendo de unu varo por aĉeto de la alia. Ĝenerala formulo de kapitalo estas, male, M → V → M', t. e. aĉeto por vendo (kun profito). Markso nomas plusvaloro tiun kreskon de komenca valoro de mono, sendata en cirkuladon. La fakto de tiu "kresko" de mono en kapitalisma cirkulado estas komune konata. Ĝuste tiu "kresko" transformas monon en kapitalon, kiel specialan, historie determinitan, socian rilaton de produktado" [9]. Do, kapitalo estas valoro, donanta plusvaloron.

Citaĵo
 Plusvaloro ne povas aperi el vara cirkulado, ĉar tiu konas nur interŝanĝon de ekvivalentoj, ne povas ĝi aperi ankaŭ el altigo de prezo, ĉar reciprokaj perdoj kaj gajnoj de aĉetantoj kaj vendantoj ekvilibriĝus, dum temas ĝuste pri amasa, mezuma, socia fenomeno, sed ne pri individua. Por ricevi plusvaloron, «posedanto de mono devas trovi en merkato tian varon, kies uzvaloro mem havus originalan econ esti fonto de valoro», tian varon, procezo de uzado de kiu estus samtempe procezo de kreado de valoro. Kaj tia varo ekzistas. Tio estas labora forto de homo. Ĝia uzado estas laboro, kaj laboro kreas valoron. Posedanto de mono aĉetas laborforton kontraŭ ties valoro, kiun determinas, samkiel valoron de ajna alia varo, socie necesa labortempo, necesa por ties produktado (t. e. valoro de vivtenado de laboristo kaj de lia familio). Aĉetinte laborforton, posedanto de mono rajtas uzadi ĝin, t. e. laborigi ĝin dum tuta tago, ekzemple, dum 12 horoj. Tamen laboristo dum 6 horoj ("necesa" labortempo) kreas produkton, kompensantan lian vivtenadon, kaj dum sekvaj 6 horoj ("plusa" labortempo) kreas nepripagitan de kapitalisto "plusan" produkton aŭ plusvaloron. Sekve, en kapitalo, el vidpunkto de produktada procezo, necesas distingi du partojn: konstantan kapitalon, elspezatan por produktadaj rimedoj (maŝinoj, laboriloj, kruda materialo k. t. p.) — ĝia valoro (tuj aŭ po partoj) senŝanĝe transiras al preta produkto — kaj varian kapitalon, elspezatan por laborforto. Valoro de tiu kapitalo ne restas senŝanĝa, sed kreskas en procezo de laboro, kreante plusvaloron. Tial por esprimo de grado de ekspluatado de laborforto fare de kapitalo necesas kompari plusvaloron ne kun tuta kapitalo, sed nur kun varia kapitalo. Kvoto de plusvaloro, kiel nomas Markso tiun rilaton, estos, ekz., en nia ekzemplo 6/6, t. e. 100%. 
— Lenino [9]

Kapitalo aperas sur tia ŝtupo de vara produktado, kiam laborforto iĝas varo.

Citaĵo
 Historia premiso de apero de kapitalo estas, unue, akumulo de certa monsumo en manoj de apartaj personoj ĉe relative alta nivelo de evoluinteco de vara produktado ĝenerale kaj, due, ekzisto de laboristo, "libera" en du sencoj, libera de ajnaj baroj aŭ limigoj de vendado de laborforto kaj libera de tero kaj ĝenerale de produktadaj rimedoj, senmastruma laboristo, laboristo-"proleto", kiu ne povas ekzisti alie, ol per vendo de sia laborforto. 
— Lenino [9]

K. Markso demonstris kvalitan diferencon inter konstanta kaj varia kapitaloj, t. e. inter tiu parto de komence avancita kapitalo, kiu estas destinita por akiro de produktadaj rimedoj, kaj tiu ĝia parto, kiu estas uzata por aĉeto de laborforto. Li montris, ke produktadaj rimedoj mem ne kreas novan valoron. En procezo de produktado ilia valoro nur estas transportata al nove kreata produkto (varo) sen ajna alkresko. Novan valoron kreas specifa varo — laborforto en procezo de ĝia uzado, t. e. rezulte de laboro de dungitaj laboristoj. Tiamaniere, valoro de produktadaj rimedoj (konstanta kapitalo — c) restas en procezo de produktado senŝanĝa, kaj valoro de laborforto (varia kapitalo — v) kreskas je grando de plusvaloro (m). Dum konstanta kapitalo servas nur kiel premiso por kreo de plusvaloro, varia kapitalo kreas plusvaloron. La divido de kapitalo al konstanta kaj varia unuafoje estis farita de Markso. Ĝi montras, ke nur dunga laboro kreas plusvaloron, senkompense alproprigatan de kapitalisto; la fonto de kapitalisma profito kaj de enspezoj de ĉiuj ekspluatantaj klasoj estas nepripagita laboro de dungataj laboristoj.

Citaĵo
 Pligrandigo de plusvaloro eblas per du ĉefaj artifikoj: per plilongigo de labortago ("absoluta plusvaloro") kaj per mallongigo de necesa labortago ("relativa plusvaloro"). 
— Lenino [9]

Mezuma profitkvoto kaj prezoj de produktado[redakti | redakti fonton]

En la 3-a volumo de "La kapitalo" estis solvita la demando pri kreiĝo de mezuma profitkvoto surbaze de la leĝo de valoro.

Oni diskutas, ke kapitaliston ne interesas diferenco inter konstanta kaj varia kapitaloj, ĉar por li ili ambaŭ estas nur investo de mono. Tial kapitaliston interesas precipe profitkvoto — rilato de plusvaloro (profito) al la tuta kapitalo, investita en la entreprenon.

En diversaj fakoj de produktado kapitaloj povas doni diversajn profitkvotojn. Tamen ĉiu kapitalisto strebas ricevi pli grandan profiton rilate al tuta investita kapitalo (sendepende de ties konsisto). Tial ĉe eblo de libera transiro de kapitalo el unu fako en alian okazas transfluo de kapitalo el fako kun malpli granda profitkvoto en fakon kun pli granda profitkvoto. En tiuj fakoj, en kiujn okazas alfluo de kapitalo, kreskas produktado de varoj kaj pro konkurenco okazas malkresko de prezoj; kaj inverse, en la fakoj, el kiuj okazis forfluo de kapitalo, produktado malkreskas, sekve, prezoj kreskas kaj okazas altiĝo de profitkvoto. Tiamaniere, konkurenco inter kapitaloj kaj ilia libera transirado el unu fako en alian kondukas profitkvoton al la mezuma.

Pro tio, kvankam "sumo de valoroj de ĉiuj varoj de donita socio egalas al sumo de prezoj de varoj"[9], tamen "en apartaj entreprenoj kaj apartaj fakoj de produktado varoj, sub influo de konkurenco, estas vendataj ne laŭ iliaj valoroj, sed laŭ prezoj de amasproduktado (aŭ produktadaj prezoj), kiuj egalas al elspezita kapitalo plus mezuma profito"[9].

Tiamaniere, ĉar profito, ricevata de kapitalistoj de aparta fako, iĝas ne egala al plusvaloro, produktata en tiu fako, evidentiĝas, ke kapitalistoj de unuj fakoj alproprigas parton de plusvaloro, produktita en aliaj fakoj. Tio signifas, ke la klaso de kapitalistoj entute ekspluatas la klason de laboristoj entute.

Citaĵo
 Altiĝo de rendimento de laboro signifas pli rapidan kreskon de konstanta kapitalo kompare kun la varia. Kaj ĉar plusvaloro estas funkcio de nur sola varia kapitalo, do estas kompreneble, ke profitkvoto (rilato de plusvaloro al la tuta kapitalo, sed ne al ties nur varia parto) havas tendencon al malkresko. Markso detale analizas tiun tendencon kaj vicon da ŝirmantaj ĝin aŭ kontraŭagantaj al ĝi cirkonstancoj. 
— Lenino [9]

Kapitalismo[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Kapitalismo.

Kapitalismo, el la vidpunkto de marksismo, estas soci-ekonomia formacio, bazita sur privata proprieto de produktadaj rimedoj kaj sur ekspluatado de dunga laboro fare de kapitalo.

La ĉefaj distingiloj de kapitalismo estas: dominado de var-monaj rilatoj kaj de privata proprieto de produktadaj rimedoj, ekzisto de evoluinta socia divido de laboro, kresko de kolektivigo de produktado, transformo de laborforto en varon, ekspluatado de dungitaj laboristoj fare de kapitalistoj. La celo de la kapitalisma produktado estas alproprigo de plusvaloro, kreata de laboro de dungitaj laboristoj.

Kiel laŭleĝa stadio en historia evoluo de la socio, kapitalismo ludis siatempe progresan rolon. Ĝi detruis patriarkajn kaj feŭdajn rilatojn inter homoj, kiuj baziĝis sur persona dependo, kaj anstataŭigis ilin per monaj rilatoj. Kapitalismo kreis grandajn urbojn, draste plimultigis urban loĝantaron per la vilaĝa, neniigis feŭdan diserigitecon, kio kaŭzis kreiĝon de burĝaj nacioj kaj centrigitaj ŝtatoj, levis sur pli altan ŝtupon rendimenton de socia laboro.

La ĉefa kontraŭeco de kapitalismo estas la kontraŭeco inter socia karaktero de produktado kaj privatkapitalisma formo de alproprigo de ĝiaj rezultoj. Tiu kontraŭeco naskas anarkion de produktado, senlaborecon, ekonomiajn krizojn, nepacigeblan batalon inter la ĉefaj klasoj de la kapitalisma socio — la proletaro kaj la burĝaro — kaj kondiĉas historian kondamnitecon de la kapitalisma sociordo, kreante objektivajn premisojn de nova sociordo, bazita sur socia proprieto de produktadaj rimedoj.

Novklasika ekonomika skolo[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Novklasika ekonomika skolo.

Ekde 1870, la burĝa ekonomika penso transiris nebulan periodon antaŭ marksismo. La klasika skolo, bazita sur Adam Smith, kaj fiziokratio ne proponis sufiĉajn respondojn al kritikoj de Karl Marx. Tiam aperis, sub influo de Pozitivismo, la Novklasika skolo, kiu modifis la metodojn de ekonomikaj studoj, ĉefe per la uzo de statistiko. Laŭ tiu teorio, homo estas racia, do ekvilibrigas siajn enspezojn kaj elspezojn. La novklasika skolo solidigis la liberalan penson. Ĝi postulas konkurencan ekonomian sistemon kiu emas, aŭtomate, al ekvilibro.

Subskoloj[redakti | redakti fonton]

Oni povas dividi ĉi tiun skolon en kvar subskolojn:

  • Skolo de Vieno, aŭ Aŭstra Psikologia skolo;
  • Skolo de Lausanne, aŭ Matematika Skolo;
  • Skolo de Cambridge;
  • Sveda Novklasika skolo.

La unua formulis novan teorion pri valoro, bazitan sur uzebleco (teorio de subjektiva valoro), t. e., la valoro ne estas determinata nur de kvanto, sed ankaŭ de kvalito. Oni kreis tiun teorion por kontraŭi la teorion pri valoro de Marx. La teorio pri valoro estas samtempe la bazo kaj la plej malforta parto de marksisma teorio. Se oni akceptas la marksiman teorion pri valoro, ne eblas nei la tutan teorion, kiu estas tre logika disvolvo de teorio pri valoro. La novklasika skolo diris, ke la valoro de laboro dependas de la valoro de varo, ĉar akiranto povas akcepti la prezon aŭ ne.

La Skolo de Lausane ankaŭ nomata teorio de ĝenerala ekvilibro, emfazis la interdependeco de ĉiuj prezoj en ekonomia sistemo por konservi la ekvilibron.

La teorio de parta ekvilbroSkolo de Cambridge konsideris ke ekonomiko estas studado pri homa agado en ekonomiaj aferoj, tiel ekonomiko estas scienco pri homa konduto, ne pri riĉeco.

Fine, la Sveda novklasika skolo kunigis la analizon de monsistemo kun analizo de reala sistemo, kion poste faris ankaŭ Keynes.

Ekonomia sociologio[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Ekonomia sociologio.
Max Weber.

Ekonomia sociologio estas studo de sociaj kaŭzo kaj efiko de variaj ekonomiaj aferoj. Tiu fako povas esti larĝe konsiderite dividita en klasika kaj nuntempa periodo.

La klasika periodo koncernis partikulare kun moderneco (respektive modernigo) kaj ties konstituaj aspektoj kiuj estas raciigo, sekularigo, urbanizado, socia tavoligo, kaj tiel plu. Ĉar sociologio aperis dekomence kiel reago kontraŭ la kapitalisma modernigo, ekonomiko ludis gravan rolon en multo el la klasika sociologia priserĉado. La specifa termino "ekonomia sociologio" estis la unuan fojon stampita fare de William Stanley Jevons en 1879, poste uzata en verkoj de Émile Durkheim, Max Weber kaj Georg Simmel inter 1890 kaj 1920.[10]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Mikroekonomiko[redakti | redakti fonton]

Makroekonomiko[redakti | redakti fonton]

Publika elekto[redakti | redakti fonton]

Rilataj temoj[redakti | redakti fonton]

Ekonomikistoj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Harper, Douglas (Novembro 2001). "Online Etymology Dictionary – Economy". Alirita la 27an de Oktobro, 2007.
  2. Marshall, Alfred, and Mary Paley Marshall (1879). The Economics of Industry, Macmillan, p. 2.
  3. Jevons, W. Stanley (1879). The Theory of Political Economy, 2nd ed., Macmillan. p. xiv.
  4. Daniel Yergin and Joseph Stanislaw. book extract from The Commanding Heights (PDF). Alirita 13a de Novembro 2008.
  5. "How to kick-start a faltering economy the Keynes way", BBC. Kontrolita 13a de Novembro 2008.
  6. (2006) Reintroducing Macroeconomics: A Critical Approach. M.E. Sharpe, 111. ISBN 0-7656-1450-2. 
  7. Davis, William L, Bob Figgins, David Hedengren, and Daniel B. Klein. "Economic Professors' Favorite Economic Thinkers, Journals, and Blogs," Econ Journal Watch 8(2): 126–146, Majo 2011.[1]
  8. Time Value of Money. How John Maynard Keynes Changed the World of Economics. Alirita 2a de Oktobro 2013.
  9. 9,00 9,01 9,02 9,03 9,04 9,05 9,06 9,07 9,08 9,09 9,10 V. I. Lenino. "Karolo Markso (Mallonga biografia eseo kun prezento de marksismo)".
  10. Principles of Economic Sociology by Richard Swedberg – An extract. Alirita 2009-12-02.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]