Ekonomio de la Eŭropa Unio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Malneta nacia enspezo porpersone de Eŭropa Unio, 2016.
La Eŭrozono aŭ euro-areo (malhelblue) reprezentas 343 milionojn da personoj. La eŭro estas la dua plej granda rezerva valuto en la mondo.

La Eŭropa Unio estas la dua plej granda ekonomio en la mondo laŭ pograndaj kriterioj (post Usono) kaj laŭ la akirpova pareco aŭ PPP laŭ anglalingva siglo (post Ĉinio). La Malneta enlanda produkto de la Eŭropa Unio estis ĉirkaŭkalkulita je 18.8 bilionoj da usonaj dolaroj (ĝenerale) en 2018,[1] reprezentante ~22% el la tutmonda ekonomio (Ĝenerala tutmonda MEP).[2]

La eŭro, uzata de 19 el ties 28 membroj, estas la dua plej granda rezerva valuto same kiel la dua plej komerca valuto en la mondo post la Usona dolaro.[3][4][5] La eŭro estas la oficiala valuto en 25 landoj, nome en la Eŭrozono kaj en ses aliaj landoj de Eŭropo, ĉu oficiale aŭ de facto.

La ekonomio de la Eŭropa Unio (EU) konsistas el interna merkato de miksa ekonomio bazita sur libera merkato kaj progresaj socialaj modeloj. La MEP porpersone estis de 37,800 usonaj dolaroj en 2017,[6] kompareble kun 59,495 usonaj dolaroj de Usono, 42,695 de Japanio kaj 16,636 de Ĉinio.[7] Estas gravaj malegalecoj en MEP porpersone inter membraj ŝtatoj game el 105,148 usonaj dolaroj en Luksemburgio ĝis 21,678 usonaj dolaroj en Bulgario.[8] Kun malata Koeficiento de Gini de 31, la Eŭropa Unio havas pli egalecan dispartigon de riĉo ol la averaĝo de la mondo.[9][10]

Gravaj ekonomiaj kaj financiaj centroj kie granda nombro de institucioj, kompanioj kaj bankoj funkcias estas Amsterdamo, Bruselo, Bukaresto, Dublino, Frankfurto, Helsinko, Lisbono, Londono, Luksemburgo, Madrido, Milano, Parizo, Stokholmo kaj Varsovio.

Euronext estas la ĉefa borso de la Eŭrozono kaj la 7a plej granda borso en la mondo laŭ la merkata kapitaligo.[11] La eksterlanda investado faris en la Eŭropa Unio totalon de 5.1 bilionoj da usonaj dolaroj en 2012, dum la investado de EU en eksterlandaj ŝtatoj estis de totalaj 9.1 bilionoj da usonaj dolaroj, klare la plej alta enlanda kaj eksterlanda investado en la mondo.[12][13]

Ekde la komenco de la publikŝulda krizo jam en 2009, kontraŭaj ekonomiaj situacoj aperis inter Suda Eŭropo unuflanke, kaj Centra kaj Norda Eŭropoj aliflanke: pli alta proporcio de sendungo kaj ŝtata ŝuldo en la Mediteraneaj landoj kun la escepto de Malto, kaj pli malalta sendunga proporcio kun pli alta malneta enlanda produkto en la landoj de Oriento kaj Nordo. En 2018, la publika ŝuldo en la Eŭropa Unio estis de 80% de MEP, kun malegalecoj inter la plej malgranda proporcio, nome Estonio kun 8.4%, kaj la plej alta, Grekio kun 181.1%.[14]

La dek plej grandaj komercaj partneroj de la Eŭropa Unio estas Usono, Ĉinio, Svisio, Rusio, Turkio, Japanio, Norvegio, Suda Koreio kaj Barato (la komerco kun ĉiuj el tiuj landoj estis de 110 mil milionoj da usonaj dolaroj en 2016). La EU estas reprezentata kiel unuigita ento en la Monda Organizaĵo pri Komerco (MOK), en la G-20 kaj en la G7, kune kun la ŝtatoj membroj de la EU.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Eurostat - Tables, Graphs and Maps Interface (TGM) table.
  2. Report for Selected Country Groups and Subjects. Alirita 12a de oktobro 2016.
  3. Triennial Central Bank Survey 2007. BIS (19-a de decembro 2007). Alirita 25a de julio 2009.
  4. . Compositional Analysis of Foreign Currency Reserves in the 1999–2007 Period. The Euro vs. The Dollar As Leading Reserve Currency. Munich Personal RePEc Archive, Paper No. 14350 (30-a de marto 2010). Alirita 27a de decembro 2010.
  5. Boesler, Matthew, "There Are Only Two Real Threats To The US Dollar's Status As The International Reserve Currency", 11-a de novembro 2013. Kontrolita 8a de decembro 2013.
  6. The World Factbook — Central Intelligence Agency. Arkivita el la originalo je 2020-06-11. Alirita 13a de oktobro 2016. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2020-06-11. Alirita 2019-08-26.
  7. Report for Selected Countries and Subjects. Alirita 13a de oktobro 2016.
  8. Report for Selected Countries and Subjects. Alirita 2018-12-31.
  9. Eurostat - Tables, Graphs and Maps Interface (TGM) table. Alirita 14a de oktobro 2016.
  10. GINI index (World Bank estimate) | Data. Alirita 14a de oktobro 2016.
  11. Monthly Reports. Alirita 12a de oktobro 2016.
  12. The World Factbook — Central Intelligence Agency. Arkivita el la originalo je 2007-12-11. Alirita 12a de oktobro 2016. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2007-12-11. Alirita 2019-08-26.
  13. The World Factbook — Central Intelligence Agency. Arkivita el la originalo je 2011-11-17. Alirita 12a de oktobro 2016. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-11-17. Alirita 2019-08-26.
  14. Eurostat - Tables, Graphs and Maps Interface (TGM) table. Alirita 13a de oktobro 2016.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]