Ekoregionoj en Paragvajo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Mapo de la paragvajaj ekoregionoj.

Paragvajo havas faŭnan kaj flaŭran riĉegon rilate al la konverĝo de ses ekoregionoj en sia teritorio. Tiuj ĉi etendiĝas ankaŭ en la najbaraj ŝtatoj.

La ekoregionoj estas tre malsamaj. La duonarida klimato karakterizas la okcidenton, la grandegaj inundeblaj zonoj kiuj konstituas Pantanalon, la nordorienton. Laŭlonge de Paragvajo disvolviĝas subtropikaj malsekejoj, karakterizataj de vastas akvejoj kiaj Ipoao.

En la norda zono de la Orienta Regiono troviĝas la subtropikaj savanoj de Cerado, dum ke en la oriento de la lando ĝis la riverbordo de Parano etendiĝas la Atlantikaj arbaroj, unu el la biodiversece plej riĉaj regionoj en la mondo, samtempe unu el la plej minacataj tutmondaj 200-regionoj, difinitaj fare de la Monda Natur-Fonduso (WWF) por esti prioritataj pri la naturprotekto. Fine, la suda zono, havas ebenaĵojn kun pli modera klimato.

Ĉako[redakti | redakti fonton]

La duonarida ekoregiono Ĉako estas la plej seka de Paragvajo. Ĝi estas superregata de vegetaĵaro kserofita, veprejoj kaj matoraloj, kun abundeco de kaktacoj. Ĝi okupas la nordokcidentan parton de la paragvaja Okcidenta Regiono kaj etendiĝas ĝis la nordo de Argentino kaj la sudo de Bolivio. Tiu ekoregiono estas minacata de dezertiĝado.

El la plej okulfrapaj plantospecioj estas la kaktacoj Cereus stenogonus, Cereus forbesi, Echinopsis rhodotricha, Ceiba chodatii (malvacoj) kaj la ruĝa kebraĉo (Schinopsis balansae, ktp.

Tipaj faŭnaj elementoj estas : la granda dazipo (Priodontes maximus), la jaguaro (Panthera onca), la gvanako (Lama guanicoe), la krona solaglo (Harpyhaliaetus coronatus), la amerika reao (Rhea americana), Crotalus durissus, ktp.

Pantanalo[redakti | redakti fonton]

La ekoregiono Pantanalo, kiu estas etendo de la brazila Pantanalo, situas en la ekstrema nordoriento de la paragvaja Okcidenta Regiono, kaj etendiĝas ĝis la rivero Paragvajo.

La ekoregiono estas karakterizata de mezhumidaj arbaroj de meza alto, malsekejoj kaj periode inundeblaj arbaroj. Tiu ekoregiono limtuŝas norde Ĉakon kaj sude Humidan Ĉakon. Ĝi havas altan diversecon de akva flaŭro.

El la bestospecioj oni renkontas : la verdan igvanon (Iguana iguana), Eunectes murinus (serpentoj), Pteronura brasiliensis (musteledoj), Paleosuchus palpebrosus (aligatoredoj), la blankamaskan jukatingon (Pipile cumanensis), ktp.

Humida Ĉako[redakti | redakti fonton]

La Humida Ĉako estas karakterizata de vastaj savanoj de Copernicia alba (arekacoj), kun malsekejoj, marĉoj, inundataj arbareroj, kaj galeriaj arbaroj. Ĝi okupas la sudorientan parton de la paragvaja Okcidenta Regiono kaj la centran-nordan parton de Argentino. Norde ĝi limtuŝas Pantanalon kaj Ĉakon.

Jenaj bestospecioj estas troveblaj en la ekoregiono : la kresta kriulo (Chauna torquata), la sudamerika vanelo (Vanellus chilensis), la tokoa tukano (Ramphastos toco), la blanka egreto (Egretta thula), la granda formikomanĝulo (Myrmecophaga tridactyla), ktp.

Cerado[redakti | redakti fonton]

Cerado troviĝas en la paragvaja Orienta Regiono, precipe en Distrikto Konsepcio kaj reprezentas la etendon de la brazila Cerado. Tiu regiono estas tre diversa kaj ampleksas herbejojn, savanojn, sekajn arbarojn, malsekejojn, ktp.

Jenaj vegetaĵarotipoj ekzistas : campo limpio (natura herbejo kun malmulte da arbustojarbedoj), campo cerrado (savanoj kiuj diferencas laŭ parta arbara ĉeesto), kaj cerradón (densa ligneca vegetaĵaro).

En Cerado vivas : la kolhara lupo (Chrysocyon brachyurus), Anodorhynchus hyacinthinus (papagedoj), la granda formikomanĝulo, Ara ararauna, Tupinambis duseni (skvamuloj), ktp.

Paranaj-paraibaaj landinternaj arbaroj[redakti | redakti fonton]

La ekoregiono de la paranaj-paraibaaj landinternaj arbaroj estas la plej humida de Paragvajo. Ĝi estas karakterizata de alta kaj humida arbaro kiu estas parto de la Atlantikaj arbaroj.

Ĝi estas la plej difekta kaj la plej minacata ekoregiono de Paragvajo.

El la plantoj troviĝas : la arbofiliko Alsophyla atrovirens (Cyatheaceae), la paragvaja ilekso (Ilex paraguariensis), Handroanthus heptaphyllus (bignoniacoj), Peltophorum dubium (fabacoj), ktp.

Tipaj bestospecioj estas : la amerika harpio (Harpia harpyja), la jakutingo (Pipile jacutinga), Cebus apella, la brazila tapiro (Tapirus terrestris), la jaguaro, la komuna arapongo (Procnias nudicollis), ktp.

Mezopotamiaj herbejoj[redakti | redakti fonton]

La ekoregiono mezopotamiaj herbejoj troviĝas en Argentino, Brazilo kaj Urugvajo. Ties centro situas en la altebenaĵo de Urugvajo, en la provincoj Corrientes kaj Entre Ríos, Argentino, sed etendiĝante en apudaj zonoj en Urugvajo, suda Brazilo (precipe en la subŝtato Suda Rio-Grando) kaj la sudoriento de Paragvajo (aparte, en la departementoj Itapúa kaj Misiones) [1].

La vegetaĵaro de tiu ekoregiono estas karakterizata de vastaj periode inundeblaj herbejoj kaj malsekejoj. La plej karakteriza arbospecio estas Butia yatay (arekacoj).

Jenaj minacataj birdospecioj nestumas en la ekoregiono : Sporophila palustris kaj Sporophila cinnamomea. Aliaj bestoj troveblaj en la areo estas : la kojpo (Myocastor coypus), la marĉa blastocero (Blastocerus dichotomus), la kajmano (Caiman yacare) kaj Paroaria coronata ktp...

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]