Ekotopo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ekotopoj estas la plej malgrandaj ekologie distingaj trajtoj de pejzaĝo en sistemoj por mapado kaj klasigoj. Tiele, ili reprezentas relative homogenajn, spacunuojn de pejzaĝo kiuj estas utilaj por klasigi pejzaĝojn en ekologie distingaj trajtoj por la mezurado kaj mapado de pejzaĝaj strukturoj, funkcioj kaj ŝanĝoj.

Kiel ĉe ekosistemoj, ekotopoj estas identigitaj uzante flekseblajn kriteriojn, difinitajn en specifa ekologia mapado kaj klasiga sistemo. Same kiel ekosistemoj estas difinitaj per la interagado de biotaj kaj abiotaj komponantoj, la klasigo de ekotopoj tavoligas pejzaĝojn baze sur la kombino kaj de biotaj kaj de abiotaj faktoroj, kiel vegetaĵaro, grundoj, hidrologio kaj aliaj faktoroj. Aliaj parametroj konsiderindaj por la klasigo de ekotopoj estas ilia periodo de stabileco (kiel la nombro de jaroj kiun trajto povas daŭri), kaj ilia spaca skalo (minimuma mapunuo).

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Bastian, O., C. Beierkuhlein, H. J. Klink, J. Löfffler, U. Steinhardt, M. Volk, kaj M. Wilmking. 2003. Landscape structures and processes. pp. 49–112 en O. Bastian kaj U. Steinhardt, eld. Development and Perspectives of Landscape Ecology. Kluwer Academic Publishers.
  • Farina, A. 1998. Principles and Methods in Landscape Ecology. Chapman & Hall, London; New York.
  • Foreman, R. kaj Godron, M. 1986. Landscape Ecology. Wiley, New York.
  • Haber, W. 1994. System ecological concepts for environmental planning. pp. 49–67 en F. Klijn, ed. Ecosystem Classification for Environmental Management. Kluwer Academic Publishers, Dordrecht, Nederlando.