Ekpaniko

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ekpanikojpanikatakoj estas subitaj periodoj de intensa timo, kiu povas inkludi korbatajn perceptojn, ŝvitadon, skuiĝadon, aermalsaton, sensentecon aŭ senton, ke io malbona baldaŭ okazos. La maksimuma grado de simptomoj okazas ene de minutoj. Tipe ili daŭras por ĉirkaŭ 30 minutoj sed la tempodaŭro povas varii de sekundoj ĝis horoj. Povas okazi timo perdi memregon aŭ brusta doloro. Ekpanikoj solaj ne estas fizike danĝeraj.

Ekpanikoj povas okazi pro diversaj perturboj, inkludante panikan perturbon, socian anksian perturbon, posttraŭmatan streĉan perturbon, droguzan perturbon, deprimon kaj medicinajn problemojn. Ili povas esti kaŭzitaj de io specifa aŭ okazi neatendite. Fumado kaj psikologia streĉo pliigas la riskon suferi ekpanikon. Antaŭ ol diagnozi ekpanikon, malsanoj, kiuj produktas similajn simptomojn devas esti eliminitaj, kiel hipertiroidismo, hiperparatiroidismo, kora malsano, pulma malsano kaj droga uzo.

Kuraco de ekpanikoj devas celi la fundamentan kaŭzon. En homoj kun oftaj atakoj, psikoterapiomedikamentoj povas esti uzataj. Ankaŭ spirtrejnaj kaj muskol-malstreĉiĝaj teknikoj povas helpi. Homoj, kiuj suferas ekpanikojn, havas pli altan riskon sinmortigi.

En Eŭropo ĉirkaŭ 3 elcento el la loĝantaro havas ekpanikojn en ajna jaro dum en Usono ekpanikoj afliktas proksimume 11 elcenton. Ili estas pli oftaj ĉe virinoj ol viroj. Ili ofte komencas dum pubereco aŭ frua plenaĝeco. Infanoj kaj pli maljunaj homoj estas malpli ofte afliktataj.

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Panic attack en la angla Vikipedio.