Ekscelenco

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ekscelenco estas honora titolo donata al certaj membroj de organizaĵojŝtatoj. La vorto etimologie devenas de la latina vorto excellentia (participo "levita", "elstara", kiel titolo uzita en la senco de "elstarulo", eble tutorigine de la vorteroj "ex" [el] kaj "coelus" [ĉielo]).

La titolon en la eŭropa mezepoko uzis inter alie la reĝoj de la Franka Imperio, la reĝoj de la langobardoj kaj la imperiestroj de la germanlingva Sankta Romia Imperio. Ekde la komenco de la 17-a jarcento ĝi en Germanlingvio iĝis honora titolo de plej altrgangaj nearmeaj ŝtataj oficistoj - ministroj, ambasadoroj, ŝtataj konsilistoj ktp. En la germanlingvaj armeoj ĝin ĝis la jaro 1918 uzis la generaloj kaj admiraloj ekde la rango de generalleŭtenantoj kaj vicadmiraloj. En la Rusia Imperio la titolon ĝis la jaro 1917 havis ŝtataj oficistoj ekde la rango de vera ŝtata konsilisto kaj oficiroj ekde la rango de generalmajoro.