Ekskomuniko

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ekskomuniko estas disciplina sankcio, kiu implicas la ekskludon (en variaj gradoj) el komunumo religia aŭ politika, precipe el eklezio kristana pro doktrinaj "eraroj" aŭ morala manko.

Ĝenerale, grupa ekskomuniko kaŭzas la aperon de novaj kristanaj grupoj aŭ disigas frakciojn jam ekzistantajn, kaj estas simptomo de skismo: en la jaro 1054 la papo en Romo kaj la patriarko de Konstantinopolo reciproke ekskomunikis unu la alian; je la 3-a de januaro 1521 la papo Leono la 10-a ekskomunikis Martenon Luteron; post la ekskomuniko fare de la Roma papo en 1906 mariavitoj malkaŝe deklaras sin kiel nova eklezio.

En mezepoko, individua ekskomuniko estas grava ilo de la katolika eklezio eĉ kontraŭ milita perforto, sed ekde la reformacio, ekskomunikata individuo povis lasi sian originan grupon kaj aliĝi al alia. La disigo inter eklezio kaj ŝtato preskaŭ nuligis la efikon de ekskomuniko. En la 19-a jarcento la katolika eklezio plurfoje ekskomunikis la katolikojn aliĝintajn al framasonismo, sed se tio preskaŭ ne havis influon en la framasona homforto, ĝi avertis kaj revenigis konsciiĝintojn al la eklezio.

La kazo de framasonismo montras, ke ekskomunikado ne nepre estas individua decido, ĉar la ekskomuniko de la framasonoj validas ankaŭ por estontaj katolikaj anoj de tiu grupo, kiuj per la nura fakto (latine ipso facto) de sia aniĝo ekskomunikiĝas.

En katolikismo, ekskomuniko estas konsiderata "kuraca" puno (kanono 1312), kaj ĝia celo ne estas la neniigo de la kulpulo, sed, male, liaj kulpokonscio kaj pardonpeto kaj repaciĝo kun la eklezia komunumo; kaj samtempe estas averto por aliaj pri la bono protektinda kaj minacata. Post la dua koncilio vatikana pluraj voĉoj leviĝis por ke la ekskomuniko estu fine forigita el la ekleziaj punaj leĝoj: efektive la kanonaj artikoloj okultire reduktiĝis de 219 al 88 en la kodo de 1983; sed la ekskomuniko restis ĉar la eklezio ne rajtas rezigni al sia celo eduki kaj savi la devojiĝantojn, al kiuj se estas malpermesite ricevi sakramentojn, al tiuj ili povas partopreni pardonpetante. Ĉiukaze laŭ la kanona leĝo, la malpli juna ol sesdekjarulo ne estas ekskomunikopunebla. Kaj ankoraŭ: por trafi en eskomunikon necesas scii kaj konscii pri la religia malobservo kaj pri la puna leĝo.

Ekzistas listo de 12 pekoj, kiuj kaŭzas aŭtomatan ekskomunikiĝon (latine latæ sententiæ = per transigita verdikto). Tiuokaze la ekskomuniko povas resti nekonata ĉe la komunumo pro tio ke la koncerna kulpo ne estas publika (ekzemple, katolikaj prokurantoj de abortigo). Ĉiuokaze multaj sacerdotoj estas rajtigitaj, de dioceza episkopo, absolvi pentintojn sincere pekkonfesantajn.

Ĉar la ekskomuniko havas primaran celon konsciigi pri sia kulpo la ekskomunikiton, povas okazi ke la ĉesigata ekskomuniko ankoraŭ ne rajtigus la akceptiĝon en la katolikan komunumon: tio okazis rilate la Lefebvrajn kvar episkopojn kiuj ricevis pardonon pri la senpermesa episkopiga ordiniĝo, sed ne la enmeton en la katolika komununo pro manko de aliaj gravaj karakterizoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

  1. Apostatado (forlaso de la fido)
  2. Herezo
  3. Skismo
  4. Simonio (komercado per religiaĵoj)
  5. Profanado de la eŭkaristio
  6. Korpa atako al papo
  7. Provo absolvi partoprenanton en sekspekon
  8. Ordinado de episkopo sen papa mandato
  9. Malkaŝo de detaloj de konklavo fare de ne-elektanto
  10. Simonia havigo de la papa ofico
  11. Lezo de la konfesa sekreto fare de episkopo aŭ pastro
  12. Perado de plenumita abortigo

Sed eĉ en tiuj okazoj, ĉiu sacerdoto rajtas kaj devas absolvi en mortodanĝero de la pentanto.

Ankaŭ aliaj religioj, kiel judismo kaj Ortodoksa Bahaa kredo, havas formojn de ekskomuniko.