Eksoskeleto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Abandonita eksoskeleto de nimfo de libelo

Eksoskeleto (el greka ἔξω, éksō "ekstera" kaj σκελετός, skeletos "skeleto"[1]) estas la ekstera skeleto kiu eltenas kaj protektas korpon de animalo, kontraste al interna skeleto (endoskeleto) de, ekzemple, homo. En populara uzado, kelkaj el plej grandaj tipoj de eksoskeletoj estas konataj kiel "ŝeloj" aŭ "konkoj". Ekzemploj de eksoskeletaj animaloj estas insektoj kiaj lokustoj kaj blatoj, kaj krustuloj kiaj kraboj kaj omaroj. La konkoj de variaj grupoj de konkaj moluskoj, kiaj tiuj de helikoj, pektenoj, skafopodoj, ĥitonoj kaj naŭtiloj, estas ankaŭ eksoskeletoj.

Mineraligitaj eksoskeletoj unuafoje aperis en la fosilia registro antaŭ ĉirkaŭ 550 mj, kaj ties evoluo estis konsiderata de kelkaj kiel ludinta gravan rolon en la sekva animala eksplodapero de Kambrio.

Kelkaj animaloj, kiaj la testudoj, havas kaj endoskeleton kaj eksoskeleton.

Artefaritaj eksoskeletoj[redakti | redakti fonton]

Homoj dum longa tempo uzis kirasojn kiel artefarita eksoskeleto por protekto, antaŭ ĉio dum bataloj. Nuntempe ankaŭ estas eksoskeletmaŝinoj uzataj por medicinaj kaj industriaj celoj. Homaj eksoskeletoj jam aperis en scienc-fikciaj rakontoj, sed intertempe ekzistas veraj prototipoj.

Ortezo (ortopedia protezo) estas limigita medicina formo de eksoskeleto, kiu estas alfiksita sur korpomembro aŭ sur la torso, por subteni la funkciadon aŭ formon de la membro aŭ spino.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. exoskeleton. Online Etymology Dictionary.