Ekzoskeleto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Abandonita eksoskeleto de nimfo de libelo

Eksoskeleto (el greka ἔξω, éksō "ekstera" kaj σκελετός, skeletos "skeleto"[1]) estas la ekstera skeleto kiu eltenas kaj protektas korpon de animalo, kontraste al interna skeleto (endoskeleto) de, ekzemple, homo. En populara uzado, kelkaj el plej grandaj tipoj de eksoskeletoj estas konataj kiel "ŝeloj" aŭ "konkoj". Ekzemploj de eksoskeletaj animaloj estas insektoj kiaj lokustoj kaj blatoj, kaj krustuloj kiaj kraboj kaj omaroj. La konkoj de variaj grupoj de konkaj moluskoj, kiaj tiuj de helikoj, pektenoj, skafopodoj, ĥitonoj kaj naŭtiloj, estas ankaŭ eksoskeletoj.

Mineraligitaj eksoskeletoj unuafoje aperis en la fosilia registro antaŭ ĉirkaŭ 550 mj, kaj ties evoluo estis konsiderata de kelkaj kiel ludinta gravan rolon en la sekva animala eksplodapero de Kambrio.

Kelkaj animaloj, kiaj la testudoj, havas kaj endoskeleton kaj eksoskeleton.

Notoj

  1. exoskeleton. Online Etymology Dictionary.