Ekspansio de la universo
En kosmologio, la Ekspansio de la Universo estas la nomo de la fenomeno, kiu vidas grandskalajn objektojn konsistigantajn la Universon (galaksioj, galaksiaroj, ktp.) malproksimiĝi unu de la alia. Tiu ĉi reciproka disiĝo, kiun oni povus kompreni kiel movo de la galaksioj en la spaco, estas efektive interpretata per ŝveliĝo, dilatiĝo de la spaco mem, la ĉielaj objektoj per tio estas forigitaj unu de la alia. Sur pli malgranda skalo, la vastiĝo ne influas la grandecon de la galaksioj mem, kie "interna" gravito havas superregan efikon.
La ekspansio de la Universo estas la teoria solvo trovita de Aleksandr Fridman por klarigi la fakton ke la Universo ne jam kolapsis sub la efiko de gravitado. Ĝi ebligas malhavi la kosmologian konstanton, artifikon enkondukitan de Albert Einstein, firme ligita al la ideo de statika universo.
El la observa vidpunkto, la ekspansio rezultigas pliiĝon de la ondolongo de la lumo elsendita de la galaksioj: jen la ruĝenŝoviĝo-fenomeno. Tiu movo ne estas homologa kun la Doppler-efiko, kiu ŝuldiĝas al la movado tra spaco de la observita objekto; ĉi tio temas pri la ekspansio de spaco mem. Oni parolas pri kosmologia spektra ŝanĝo.
La malkovro de tiu ĉi ruĝenŝoviĝo estas atribuita al la usona astronomo Edwin Hubble en 1929, kvankam ĝi estis implicite elstarigita 15 jarojn pli frue de Vesto Slipher kaj antaŭvidita, eĉ mezurita, de Georges Lemaître fine de la 1920-aj jaroj. Samtempe, la ĝusta fizika interpreto de tiu ĉi ruĝenŝoviĝo estas donita de la Ĝenerala teorio de relativeco de Albert Einstein, kiu ebligas priskribi la dinamikon de la Universo kiel tuto. La ekspansio de la Universo estas fakte rimarkinda konfirmo de la ĝenerala relativeco, eĉ se Albert Einstein komence ne aliĝis al ĝi, eĉ provante proponi alternativan klarigon, la laca lumo, teorio delonge forlasita.
La tuja sinsekvo de la ekspansio de la Universo estas ke ĝi estis pli densa kaj tial pli varma en la pasinteco. La koncepto de la Praeksplodo, kiu baziĝas sur la ideo, ke tia densa kaj varma tempo ja ekzistis, nature sekvas el tio kaj tial povas esti konsiderata kiel establita.
El la teoria vidpunkto, la vastiĝo de la Universo estas enhavita en la modeloj rezultiĝantaj el ĝenerala relativeco priskribanta la Universon kiel tutaĵo. Tiaj konstruoj nomiĝas "kosmologiaj modeloj". La ekvacioj kiuj priskribas la vastiĝon de la Universo dependas de la ecoj de la formoj de materio kiuj plenigas la Universon. Ili estas nomitaj ekvacioj de Fridman.