Ekspedicio Challenger

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La ŝipo HMS Challenger (1858).

La ekspedicio Challenger estis la unua grava scienca ekspedicio, inter decembro 1872 kaj majo 1876, kiu larĝe kontribuis al la naskiĝo de oceanografio.

Historio[redakti | redakti fonton]

Ĝi estis organizita de la skota Charles Wyville Thomson, el la universitato de Edinburgo. La Reĝa Societo de Londono akiris ŝipon, la HMS Challenger, el la Royal Navy, kaj aliformis ĝin inter 1870 kaj 1872 en sciencan esplorŝipon, ekipitan kun laboratorioj por biologio kaj kemio, kromaj kajutuj por loĝi scientistojn, kaj platformoj por drago kaj trolofiŝkapto.

La ŝipo, estrita de la kapitano George Nares, foriris el Portsmouth (Anglio) la 21-an de decembro 1872 : ĝi vojaĝis tra preskaŭ 70 mil mejloj[1], mapigante kaj esplorante Atlantikan , Sudan, Indan kaj Pacifikan Oceanojn . La ekspedicion estris Charles Thomson kaj William Benjamin Carpenter (1813 - 1885), akompanatj de pluraj scientistoj inter kiuj la skota Sir John Murray.

La ĉefa celo de la ekspedicio estis la studo pri pelagaj bestoj kaj pri la marfluoj. El la ekspedicio rezultis la Report Of The Scientific Results of the Exploring Voyage of H.M.S. Challenger during the years 1873-76, kiu interalie listigis 4 000 antaŭe nekonitajn speciojn. John Murray, kiu supervizis tiun raporton, parolis pari ""plej granda antaŭeniro en la kono pli nia planedo, ek'de la famaj malkovroj de la 15-a kaj 16-a jarcentoj".

La ekspedicio eltrovigis novajn datumojn pri oceanografio. Ĝi ne sukcesis, spite al la espero de W. B. Carpenter, malkovri la meĥanismojn de la oceana cirkulado, sed kolektis multenombrajn datumoj pri la temperaturo, la saleco kaj la denseco de la marakvo dum tri jaroj. William Dittmar (1833 - 1892), de la Universitato de Glasgovo eltrovis la komponon de la marakvo, Murray et Alphonse Renard (1842 - 1903) mapas la oceanajn sedimentojn.

Inter malkovroj pri la submaraj fundoj, estas la Mariana Fosego, la atlantika mezoceana dorso kaj la plurmetalaj nodetoj.

Entute, ĝi navigis je 127 500 km, faris 429 sondadoj, 133 dragadoj, 151 troladoj, 263 mezuradoj de la akva temperaturo. 4 717 novaj marvivaĵoj estis katalogitaj, iuj je pli da 5 500 m de profundo.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 120 000 kilometroj

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]