Ekspedicio Hanazoro

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Ekspedicio Ĥanazoro (armene:Խանասորի Արշաւանքը , "Ĥanasori Arŝaŭankĕ") estis atako de la armena neregula unuo kontraŭ la kurda tribo Mazriko la 25-an de julio 1897. En 1896, en la sekvo de la Defendo de Van, la Mazrik-tribo embuskis kaj buĉis multajn el armenaj defendantoj de Van kiam ili retiriĝis al Irano. Daŝnako decidis venĝi sin, kondukante al la Ekspedicio Ĥanazoro.

Proksimume unu jaron post la okazaĵoj de la Preno de la Otomana Banko en 1896, la Daŝnako decidis venĝi sin kaj "puni" la kurdan Mazrik-tribon pro ĝia rolo en la Hamidaj masakroj kaj ĝia embusko kontraŭ defendantoj de Van. La Mazrik-tribo troviĝis en la kamparo de Ĥanazoro, proksime de Avarajr. La Armena Revolucia Federacio, kun la subteno de la Hunĉaka Partio kaj la Armenakanoj, organizis atakon kontraŭ la tribo. La operacio estis ideo de Nigol Duman kune kun Vardan Mehrpanjan kaj Iŝĥan Arghutjan, ĉiuj partoprenis kiel komandantoj de la operacio. La 25-an de julio 1897, ĉe la tagiĝo, 150 armenaj fidajoj atakis la Mazrik-tribon, mortigante ĉiujn virojn kaj nur lasis vivantaj la virinojn kaj infanojn. La Mazrik-estro, Ŝaraf Beg, sukcesis eskapi danke al la mallumo. La atako finiĝis la 27-an de julio 1897.

Kvankam Garo, frato de unu el la fondintoj de Daŝnako (Stepan Zorjan) kaj 25 aliaj fidajoj estis inter la viktimoj, la ekspedicio estis malgranda triumfo por la armenoj, kaj armee kaj morale. Kiel rezulto, armenoj konstruis sian memfidon; ilia kredo sur kapablo defendi sin estis nun plifortigita. Tiu tago estas memorata de Armena Revolucia Federacio kiel grava okazaĵo en la historio de la armena lukto por libereco.