Eksperimenta arkeologio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La eksperimenta arkeologio estas specifa areo de arkeologio. Ĝi provas esplori, reprodukti vivmetodojn kaj teknikon de la pasinto.

Kiel patro de la eksperminta arkeologio estas ofte nomata la amatora arkeologo Frederik Sehested (1813-1882), kiu en 1879 en Soholm (Danio) konstruis per ŝtonepokaj iloj ŝtonepokan kabanon, kiu longtempe estis vizitebla en la subĉiela muzeo Den Fynske Landsby, en Odense sur Fünen.

Pli poste oni pruvis per rekonstruo de mezepokaj longarkoj ties enorman trabatan forton. Konata ekzemplo estas ankaŭ la vojaĝoj de Thor Heyerdahl, kiuj provis pruvi la eblecon traŝipi la Pacifikon per egiptaj ŝipoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]