Eksperimenta kinarto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Eksperimenta filmo)

Eksperimenta kinarto, aŭ pli simple eksperimenta kino, estas tiu kiu ampleksigas aŭ movas la limojn de la konvencia esprimaniero de la kinarto kaj ĉefe de la rakonta kino tradicie strukturita ĉirkaŭ historia intriga rakonto, respektante eble nur la skeleton de scenaro, uzante novajn rimedojn por esprimi kaj sentigi emociojn, espertojn, sentojn, mondorigardojn, kritikojn al la propra kinarto ktp. En multaj filmoj, la rakonto permesas vojon al eksperimentoj de tipo forma, kaj oftas la uzado de plastikaj aŭ ritmaj rimedoj, ligite al la traktado aŭ manipulado de la figuro aŭ la sono.

La eksperimenta kino difiniĝas laŭ sia etoso de aplikado kaj ricevo, ĉar ĝi ne kutimas esti ligita al la kultura industrio, nek direktas sin al ampleksa publiko, sed male ĝi estas tre specifa kaj minoritata, kaj kunhavas intereson por produktoj pritakseblaj kiel marĝenaj, ankaŭ nomataj "de kulto".

Superrealismo estas unu el la movadoj de avangardo kiu plej multe influis en la apero de la eksperimenta kino. Nuntempe ĝi estas nepra stilo se temas pri montrado de koŝmaroj.

Kelkaj famaj reĝisoroj kiuj almenaŭ foje dediĉis sin al la eksperimenta kino estas la jenaj: Lars von Trier, Alejandro Jodorowsky, Jean-Luc Godard, Steven Soderbergh, Curtis Harrington, Andy Warhol, Peter Greenaway, Jean Cocteau, David Lynch, Gus Van Sant, Pier Paolo Pasolini kaj Luis Buñuel, kvankam la grado laŭ kiu ties filmoj iras aŭ ne al la ĉefa komerca estetiko ege diferencas.

Listo de filmoj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • André Parente, “A forma Cinema: Variaçoes e Rupturas”; Río de Janeiro, 2009: 23.
  • José Antonio González, La historia del cine experimental. Tesis profesional; México, 2005.