Eksperto-komentisto
Komentisto estas posteno en la amaskomunikiloj, ĉefe en televido kaj radio. La persono en ĉi tiu posteno proponas siaj opiniojn pri aktualaj kaj ĉiutagaj eventoj de ilia ekspertizo, ĉu politikaj (tiel nomataj politikaj analizistoj), ekonomiaj aŭ sportaj (sportkomentisto), en televidaj aŭ radio-elsendoj. En la redakcio, la posteno de komentisto kutime estas donita al profesia ĵurnalisto, por kiu la koncerna areo estas specialiĝo. Iafoje la funkciojn de komentisto plenumas kolumnistoj. Ofte, sendependaj specialistoj el la koncerna agadkampo estas invitataj por komenti.
Jen kutima specifaĵo:
- Politika komentisto
- Eksterpolitika komentisto : okupiĝas pri interpretado kaj komentado de eventoj en la kampo de ŝtatistarto, eksterlandaj rilatoj, internaciaj rilatoj kaj diplomatio.
- Internpolitika (partia) komentisto: okupiĝas pri interpretado kaj komentado de eventoj en la enlanda politika kampo.
- Armea komentisto : okupiĝas pri interpretado kaj komentado pri eventoj de la armeo kaj sekureco.
- Sporta komentisto aŭ analizisto: okupiĝas pri interpretado kaj komentado pri sporteventoj, kutime en specifa sporto (specife vidu futbala komentisto).
- Ekonomia komentisto : okupiĝas pri interpretado kaj komentado de eventoj en la kampo de ekonomiko.
- Jura komentisto : okupiĝas pri interpretado kaj komentado de eventoj en la jura kampo.
Eksperto-komentisto povas ankaŭ specialiĝi pri distinga etna-religia malplimulto en la lando, de kiu la novaĵoj sufiĉe ofte kaj intense interesiĝas (do en la fono de politika maltrankvilo).
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- kolumnisto
- opinia gvidado
- parolada radio
- parolada prezento
- Ĵurnalismo
- televida prezentisto