Eksploda ritmo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Eksploda ritmo (angle „blast beat“) estas frapinstrumentara ritmo ofte uzata en Ekstrema Metalo kaj grinckerna muziko, kvankam ties uzokutimo antaŭdatas tiujn ĝenrojn kaj inkludas ankaŭ multajn aliajn metal-stilojn malsimilajn.[1] Laŭdifine de Adam MacGregor, „eksploda ritmo ĝenerale enhavas ripetan, deksesonan muziknoton ludatan per rapidega ritmo, kaj disigatan egale inter la bas-, drat-tamburo kaj la kraka, tinta aŭ ĉarlestona cimbalo.“[1] La efiko ŝajnas kvazaŭ baro de sono aŭ pafado de maŝinpafilo. Oni priskibis eksplodan ritmon kiel „frenezaj tamburaj eksplodadoj, celante malpli ritmon mem ol absoluta sona perforto“.[2]

Napalm Death laŭdire kreis la esprimon,[2] kvankam tiu tamburad-stilo antaŭe estis praktikata de D.R.I.,[1] Repulsion[3] kaj aliaj. Eksplodaj ritmoj sinsekvigadas aŭ samtempigadas frapojn precipe ĉe la bas- kaj drat-tamburo. Diversaj ritm-modeloj kaj temp-aranĝoj ankaŭ estas ofte uzataj de pli fakulaj drumistoj, kiel ekzemple Gene Hoglan (Death/Dark Angel), Alex Hernandez (Immolation), Flo Mounier (Cryptopsy), la francano Romain Goulon (Necrophagist) aŭ la svisano Seb Schacher (Mumakil). En la alternativaj stiloj de eksploda ritmo troviĝas la dufoja frapo ĉe la bastamburo sekvata de unu frapo ĉe la drattamburo. Pete Sandoval ofte uzas tiun teknikon.

„Northern Hyperblast“, tipa ritmmodelo fare de Kataklysm. Pri tiu ĉi sono Aŭskulti (MIDI)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 Adam MacGregor, Agoraphobic Nosebleed review, Dusted, June 11, 2006. [1] Arkivigite je 2008-12-21 per la retarkivo Wayback Machine Access date: October 2, 2008.
  2. 2,0 2,1 Strub, Whitney. "Behind the Key Club: An Interview with Mark 'Barney' Greenway of Napalm Death" Arkivigite je 2009-12-16 per la retarkivo Wayback Machine. PopMatters, May 11, 2006. Accessed on September 17, 2008.
  3. Matthew Widener, "Scared to Death: The Making of Repulsion's Horrified", Decibel no. 46, August 2008, p. 63-69.