Eksplodo en Gotenburgo 2021

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La eksplodo en Gotenburgo en 2021 estis atenco kiu okazis matene la 28-an de septembro 2021 en plurfamilia loĝdomo en strato Övre Husargatan en centra Gotenburgo, la dua plej granda urbo en Svedio.[1] Ĉirkaŭ 25 homoj estis vunditaj. Centoj da loĝantoj el 140 apartamentoj estis evakuitaj el la domo pro neloĝebleco de la severe damaĝita konstruaĵo.

Kiel farinton de la eksplodo la polico baldaŭ suspektis 55-jaran loĝanton en la domo, kiu la saman tagon riskis eldomigon pro nepagitaj lupagoj. La suspektata viro restis malaperinta dum pluraj tagoj post la faro. La 6-an de oktobro oni trovis lin droninta en la rivero en Gotenburgo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Daniel Andersson (2021-10-06) Dagarna som skakade Göteborg, Göteborgs-Posten, legite 2021-10-08