Ekspozicio (muziko)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Eksponado (muziko))

Ekspozicioeksponado (de lat. exponere eksponi) en muziko estas parto de komponaĵo, kiu unuafoje prezentas la temojn.

En fugo la nocio signifas, ke oni prezentas la temon kaj trakondukas ĝin tra ĉiuj voĉoj.

Eksponaĵo de formo de sonata ĉefmovimento kutime konsistas el "ĉefa frazo" (kun unua temo), la flankofrazo (kun dua temo) kaj fina grupo (teme strukturita pasaĝaro). Laŭregule de la Viena klasikismo la unua temo estas dinamika, prezentita en la tonalo de toniko, kiun kontrastas dua, lirika temo (je maĵoro-tonaloj en la dominantotonalo, je la minoro-tonalloj en la paraleltonalo).

En la 19-a jarcento la ĉefmovimento de sonato pluevoluiĝis, kiu permesis deflankiĝi de la rigida komponaĵa formo. Ekzemple la komponistoj rompis kaj la regulon pri la strukturo de la ĉefmovimento kaj ankaŭ tiun de la deviga konstraŭstarigo de dinamika kaj lirika temo. Jen ekzemploj: