Ekspoziciejo "Ĉe Hibernoj" (ĉeĥeU Hybernů) en la placo de Respubliko (ĉeĥenáměstí Republiky) en Prago estas notinda empirstila konstruaĵo el la faroj 1808-1811, alikonstruita laŭ la planoj de arkitekto J. Fischer. Origine ĝi estis baroka preĝejo, konstruita de la irlandaj franciskanoj, nomataj Hibernoj, samtempe kun la apuda monaĥejo (de tie la nomo de la ekspozicia domo kaj de la apuda strato). La objekton oni adaptis post la jaro 1945 por ekspozicioj; ĉi tie okazas precipe specialaj ekspozicioj de arto kaj industrio.