Ekspresionismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Ekspresionismoesprimismo estas arta orientiĝo, kiu en esprimo de ekstera mondo preferas la internan vivon, precipe sentojn, ol la objektivan naturan figuron.

Por atingi la eksteran esprimon de la internaj sentoj, la ekspresionisma arto-esprimo ofte deformas la eksteraĵon de la temo, por elstarigi trajtojn, kiuj estas influataj de la internaj, aŭ tiajn trajtojn analogie konformajn al la interna vivo.

Praktike, ekspresionismo ne simple forigas la naturalisman arton, sed klopodas por pli da profundeco je la temo. Do historie ekspresionismo jam konstateblas ĉe pentristoj de la antikveco. Tiusence oni rajtas diri, ke troviĝas ia ekspresionismo ĉe artistoj de la praa Egipto, de Mezepoko, de Renesanco, notinde en provaĵoj de Leonardo da Vinci aŭ en la elokventa stilo de Mikelanĝelo, de la manierismo, de la baroko, ktp.

Modernepoke unue mirindis la ekspresionismo de pentraĵoj de la hispano Goya (1746-1828). Je la fino de la 19-a jarcento la postimpresionismo de (Cézanne, Gauguin) kaj de Van Gogh starigas la trajtojn de la ekspresionismo laŭ la nuna senco. Influitaj de ĉi la postimpresionismo kaj de la faŭvismo Picasso, Rouault, Modigliani, Ensor kaj aliaj konstruus la modernan arton de la 20-a jarcento.

Ekspresionismo elstaris en Germanio kaj eŭropaj norda kaj centra: Kokoschka, Nolde, Grosz, Beckmann, Heckel, Klee. En Germanio ĝi fariĝis kritika arto kontraŭ la burĝaj valoroj. La socia problemo de la unuaj jaroj de la 20-a jarcento okulfrapas ĉe tiuj artistoj, laŭ kiuj la arto ne estas nura belaĵo, sed oportuno postuli plibonigon en la homaj valoroj. Tamen tian artan vidpukton ne akceptis la nazia estraro, sub kies inspiro fariĝis la ekspozicio de la "degenerita arto" por tujposta bruligado.

En la 1940-aj jaroj aperas en Usono la esprimismo, novjorka movado, kiu arigis elstarajn nomojn, inter ili Pollock, de Kooning kaj Rothko.