Ekstera Londono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ekstera Londono
Urbodistriktaro
NUTS 2 statistical territorial entity of the United Kingdom • grupo [+]

LandoBritio
RegionoAnglio

Areo1 253 km² (125 300 ha) [+]



Vikimedia Komunejo:  Outer London [+]
vdr

Ekstera Londono (en la angla : Outer London) estas la nomo de la geografia areo kiu inkluzivas la distriktojn de Londono kiuj ne estas inkluzivitaj en la teritorio de Interna Londono. Tiuj urbodistriktoj ne estis parto de la Distrikto de Londono kaj iĝis parto de Granda Londono en 1965 (kun la escepto de la North Woolwich -areo kiu estis parto de Distrikto de Londono kaj estis transdonita al Newham en 1965 kaj estas tial parto de Ekstera Londono) [1].

La Ekstera Londono-areo inkluzivas la urbodistriktojn:

Difino de Brita Oficejo por Nacia Statistiko[redakti | redakti fonton]

La difino de la Oficejo por Nacia Statistiko de Ekstera Londono ne inkluzivas la urbodistriktojn de Newham kaj Haringey sed inkluzivas la urbodistrikton de Greenwich. Laŭ tiu difino, Ekstera Londono inkluzivas la urbodistriktojn: Barking and Dagenham, Barnet, Bexley, Bromley, Croydon, Ealing, Enfield, Greenwich, Harrow, Havering, Hillingdon, Henslow, Kingston upon Thames, Merton, Redbridge, Richmond upon Thames, Sutton kaj Waltham Forest.

Inter la jaroj 1990 - 2000, la urbodistriktoj de Ekstera Londono havis apartan telefonprefikson ol tiu de la urbodistriktoj de Interna Londono, sed la difino de la telefonareoj estis malsama ol la limoj de la urbodistriktoj.

La loĝantaro de Ekstera Londono dum historio [2]:

Jaro Loĝantaro
1891 1.083.770
1901 1.647.396
1911 2.162.288
1921 2.413.978
1931 3.217.219
1939 4.250.788
1951 4.517.588
1961 4.499.737
1971 4.420.585
1981 4.254.900
1991 4.230.000
2001 4.463.000
2003 4.483.300
2004 4.498.200
2005 4.532.100

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Office of Public Sector Information - London Government Act 1963 (c.33) (as amended)
  2. Outer London through time: Administrative History (post 1974). A vision of Britain through time. Great Britain Historical GIS. Arkivita el la originalo je 2012-02-13. Alirita 2009-11-20. Arkivigite je 2012-02-13 per la retarkivo Wayback Machine