Ekstera montoĉeno de la Krimea montaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Situo de la tri montoĉenoj de la Krimea montaro sur la mapo de Krimeo (la Ekstera montoĉeno estas montrita verde).

La Ekstera montoĉeno de la Krimea montaro estas la plej norda kaj malalta parto de la Krimea montaro, kiu situas okcidente kaj nord-okcidente de la Interna montoĉeno kaj estas dividita disde ĝi fare de granda laŭlonga valo. La suma longo de la montoĉeno estas ĉirkaŭ 110-115 km; la maksimuma alto - 352 m..

Geografio[redakti | redakti fonton]

La Ekstera montoĉeno apud la Alma valo

La montoĉeno prezentas vicon de kuestoj, kies sudaj ekstremaĵoj estas krutaj kaj rokecaj, dum la nordaj kaj nord-okcidentaj deklivoj estas malkrutaj (tamen, la okcidenta parto de la montoĉeno ĉe la marbordo formas krutajn deklivojn, kiuj altas ĝis 50 metroj). La averaĝaj altoj de la montoĉeno varias inter 250-300 metroj super la marnivelo. La montoĉenon formas plejparte neogenaj kalkoŝtonoj, krome ankaŭ marnoj kaj argiloj. La ĉeno situas sur la suda iom levita parto de la skita geologia platformo.

La montoĉeno komenciĝas ĉe la kabo Fiolento per la montokresto Kara-Agaĉ; poste ĝin formas la monteto Sapuno kaj la altaĵo Mekenziaj montoj; poste la montoĉeno estas tranĉita de la rivero Belbeko. Trans Belbeko la montoĉeno reaperas kiel masivo Karatau (inter la riveroj Belbeko kaj Kaĉo). La sekva parto de la montoĉeno (inter la riveroj Kaĉo kaj Almo) nomiĝas Jaŝlav (ĝia plej alta pinto estas la monto Kazan-Taŝ, 344 m.). Okcidente de Simferopolo la montoĉeno havas la plej altajn pintojn (ekz., la sennoma pinto ĉe la vilaĝo Trjoĥprudnoje altas 352 metrojn). Poste la montoĉeno ĉirkauas Simferopolon norde (parto de la urbaj kvartaloj situas sur la montoĉeno aŭ eĉ norde de ĝi) kaj, iom post iom malaltiĝante, ĝi malaperas apud la loĝloko Zujo.

Klimato kaj biologio[redakti | redakti fonton]

La klimato de la Ekstera montoĉeno pro ĝia malgranda alto malmulte diferencas disde la klimato de la ĉirkaŭaj regionoj. En la okcidentaj partoj (pli proksimaj al la maro) la klimato estas milde kontinenta. En la centraj kaj orientaj partoj ĝi estas modere kontitenta, kun milda vintro kaj varmega kaj longa somero.

La deklivoj de la Ekstera montoĉeno estas kovritaj plejparte de herbejoj kaj duonstepoj. Fojfoje aperas negrandaj foliaj arbaretoj kaj negrandaj artefaritaj pinarbaroj.

Homa aktivado[redakti | redakti fonton]

Sur la kuestoj de la Ekstera montoĉeno iuj rimarkindaj homaj aktivadoj mankas. La teritorioj estas uzataj ĉefe kiel ĉasejoj, kvankam la plej nordaj (malaltaj) partoj de la montoĉeno estas ankaŭ plugataj. La pli multaj loĝlokoj situas aŭ ene de la rivervaloj, kiuj iras tra la montoĉeno (ekz., la valoj de Belbeko, Kaĉo, Almo), aŭ en la valo inter la Ekstera kaj la Interna montoĉenoj - i.a., ĝuste en tiu valo troviĝas la urboj Simferopolo kaj Baĥĉisarajo.

Ekstera montoĉeno sur la ruslingvaj topografiaj mapoj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • P. D. Podgorodeckij. Krimeo: la naturo. eld. "Tavrija", Simferopolo, 1988, ISBN 5-7780-0002-2 (en la rusa lingvo)