Ekstera movimento

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Eksteraj movimentoj estas la unuaj kaj lastaj movimentoj de plurmovimentaj komponaĵoj, kiuj estas tenataj en allegro ĝis presto, ofte ankaŭ garnitaj kun la subnotoj de la komponistoj, ekz. "ma non troppo" (ne tro multe), "assai" (tre), "ma non tanto" (ne tiom vigle), samkiel aldonaĵoj, kiuj montras en la alian tempodirekton, ekz. "con brio" (kun fajro) aŭ "furioso" (furioza).

Ekesto kaj evoluo[redakti | redakti fonton]

Unuafoje aparte okulfrape tion uzas Antonio Vivaldi en siaj La kvar sezonoj.

Eksteraj movimentoj do ankaŭ estas aperaĵo de la baroka muziko kaj kontribuas kiel utiligata stilrimedo al esenca elformado de la sonata formo. En eksteraj movimentoj la unua kaj la lasta movimento, kompareble kun ekspozicio kaj reprizo samkiel finaĵo en la sonata ĉefmovimenta formo, lige parenca unu kun la alia. Samtempaj komponistoj, kiel Antonio VivaldiJohann Sebastian Bach kaj Henry Purcell, serĉis novan specon de ligo inter du movimentoj, kiuj transiris trans la jam kaj ofte uzataj muzikaj parametroj de la melodiko kaj harmoniko kaj tiel malkovris por si la eksterajn movimentojn. Tiel la barokaj komponistoj perfektigis siajn orkestroverkojn ĝis tiam maturiĝintajn al trimovimenta konĉertformo, enspirigante al siaj parte entiuziasmigaj eksteraj movimentoj rondan karakteron kaj vivon.

Fontoj[redakti | redakti fonton]