Ekstera politiko de Azerbajĝano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Landoj kun diplomatiaj misioj de Azerbajĝano.
Landoj kun diplomatiaj misioj en Azerbajĝano.
La mapo de la regiono. Oranĝkolora parto estas regata de Respubliko Montara Karabaĥo

La ekstera politiko de Azerbajĝano priskribi la duflankaj rilatoj de Azerbajĝano kun aliaj ŝtatoj kaj internaciaj organizoj.

La efemera Azerbajĝana Demokratia Respubliko sukcesis establi diplomatiajn rilatojn kun ses landoj kaj la sendado de diplomatiaj reprezentantoj el Germanio kaj Finnlando[1]. La procezo pri internacia agnoskado de la sendependeco de Azerbajĝano disde Sovetunio daŭris ĉirkaŭ unu jaro. La lasta lando kiu agnoskis ĝin estis Barejno, la 6-an de novembro 1996[2]. La egalrajtaj diplomatiaj rilatoj, inkluzive de la reciprokaj interŝanĝoj de misioj, establiĝis unuafoje kun Turkio, Argentino, Usono, Irano kaj Israelo[3]. Nuntempe Azerbajĝano havas diplomatiajn rilatojn kun 158 ŝtatoj kaj ĝi apartenas al 38 internaciaj organizoj[4]. Ĝi estas observanto en la Movado de Nealiancitaj Landoj kaj la Monda Organizaĵo pri Komerco kaj ĝi estas korespondanto de la Internacia Telekomunika Unio. kaj samtempe, ekzistas ĉ. 12 centroj por la etnaj malplimultoj ene de Azerbajĝano, inkluzive de la germana societo "Karelhaus", la slava kulturcentro, la uda kulturcentro kaj aliaj. La 9-an de majo 2006 Azerbajĝano estis elektita membro de la ĵuse kreata Konsilio pri Homaj Rajtoj de Unuiĝintaj Nacioj.

La prioritatoj de la ekstera politiko de Azerbajĝano estas: unue, la restablado de la nacia teritorio, la forigado de la negativaj konsekvencoj de la perdo de Montara Karabaĥo kaj aliaj sep regionoj de Azerbajĝano[5], la evoluo de la politiko pri bonaj rilatoj kaj reciprokaj avantaĝoj kun najbaraj landoj, la promociado de la sekureco kaj stabileco en la regiono, la eŭropa integriĝo en la sekureco kaj la strukturoj de kunordigado kaj la plifortigo de la ekonomio, projektoj pri transportado inter aliaj.

La registaro de la lando, fine de 2007, deklaris ke la longigado de la disputo pri la memproklamita sendependeco de Montara Karabaĥo kaj la teritoria okupado de Armenio en sep azeraj regionoj povas estigi novan militon se oni daŭre ne trovas solvon al la situacio. La registaro troviĝas en procezo por pligrandigi la militan buĝeton, danke al la ingresoj de la petrolo kaj gaso. Krome, la ekonomiaj punoj flanke de Turkio okcidente kaj de Azerbajĝano mem oriente, kuniĝis por konsiderinde malfortigi la ekonomion de Armenio, kiu plialtigas la prezojn de bazaj produktoj kaj granda malpliigo en la ingresoj de la armena ŝtato.

Azerbajĝano estas aktiva membro de la internaciaj koalicioj kontraŭ la internacia terorismo. La lando kontribuas al la stabileco en Kosovo, Afganio kaj Irako. Azerbajĝano estas aktiva membro de programo Asocio por la Paco de NATO. Ĝi havas bonajn rilatojn kun la Eŭropa Unio kaj ĝi povus iam peti la aliĝon al ĉi tiu komunumo.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. CountryStudies.us http://countrystudies.us/azerbaijan/36.htm
  2. http://www.mfa.gov.az/eng/foreign_policy/bilat.shtml
  3. http://web.archive.org/web/20110721141347/http://baku.mfa.gov.il/mfm/Data/113213.pdf
  4. http://web.archive.org/web/20030731063022/http://www.fco.gov.uk/servlet/Front?pagename=OpenMarket/Xcelerate/ShowPage&c=Page&cid=1007029394365&a=KCountryProfile&aid=1019233781986
  5. http://www.turkishweekly.net/comments.php?id=2886

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]