Eksterparlamenta opozicio (APO)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Eksterparlamenta opozicio (germane; Außerparlamentarische Opposition, mallongigo: APO) estis opozicia movado en FRG kiu celis realigi celojn politikajn per eksterparlamenta agado. Ĉio komenciĝis post la formiĝo de la granda koalicio inter CDU kaj SPD en 1966 kaj la opinio de multaj, ke ekde tiam platformo por politikaj alternativoj en asembleoj oficialaj perdiĝus. Similaj protestaj agadoj estis ankaŭ ekster de Germanlando.

Historio[redakti | redakti fonton]

APO estis larĝa informiga agada forumo kiun subtenis antaŭ ĉio kleritaj maldekstruloj. La plej antaŭeniganta forto estis la studenta ligo Sozialistischer Deutscher Studentenbund (SDS). APO taksis sin neaŭtoritata movado kaj agadis ofte per spontaneaj, provokantaj protestoj (kun gamo disde ŝercaj gerilaj agadoj kaj persidadaj okupoj de domoj ĝis manifestacioj perfortaj).

Estiĝis APO en la kvereloj pri la organizado de altlernejoj, sed baldaŭ la simpatiantoj ĝenerale atakis regantajn strukturojn kiel ankaŭ la ekonomian kaj politikan sistemojn de FRG. Oni kontraŭis ekzemple diversajn akceptitajn specialajn leĝojn kontraŭopoziciajn (Notstandsgesetze) kaj la koncentriĝon gazetaran: ĉefa celo estis tiukuntekste la amaskomunikila hamburga koncerno Axel Springer. Krome oni instigis al publika, malferma kaj aktiva konfrontiĝo kun la nacisocialismaj jaroj. Protestoj kontraŭ la Vjetnama milito radikaligis anojn de APO. Kulminoj de la APO-faritaĵoj estis kampanjo kontraŭ Springer dum Pasko de 1968 post la atenco je la studenta gvidanto Rudi Dutschke kaj la demonstracioj kontraŭ la Notstand-leĝoj en majo de 1968.

Dum la integrigema politiko sub kanceliero Willy Brandt ekde 1969, APO ekdisfalis. Ĝi neniam estis unuforma organizaĵo sed havis multajn diversajn branĉojn. Kelkaj pioniroj de tiuj novaj maldekstruloj engaĝiĝis laŭ la volo de Dutschke en marŝo tra ĉiuj institucioj. Malplejmulto rezignaciis pro la malefiko de la manifestacioj kaj aliĝis al Rote Armee Fraktion kaj aliaj tiaj radikalaj grupoj. Pri la grado de la rolo de GDR en la subteno de APO kun la intenco malstabiligi la okcidentgermanan politikon estas diversaj opinioj.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Wieland Eschenhagen: "Außerparlamentarische Opposition", en: Microsoft Encarta 2007, [DVD], Microsoft Corporation, 2006.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]