Ekumena Komisiono

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ekumena Komisiono de IKUE kaj KELI estis fondita kiel Ekumena Komitato en 1968 sekve de la 1-a Ekumena Esperanto-Kongreso en Limburg (Lahn). Tasko estis vivteni kaj aktualigi la entuziasman travivaĵon de tiu unua komuna kongreso de esperantistaj kristanoj. Okaze de la 6-a Ekumena Esperanto-Kongreso en Augsburg en 1985 Adolf Burkhardt kaj Bernhard Eichkorn revivigis tiun komitaton kiel Ekumenan Komisionon. En la gvid-cirklo kunlaboris iom poste ankaŭ Albrecht Kronenberger. Kune kun Ernst Leuze kaj multaj aliaj kunlaborantoj, tiuj tri pastroj publikigis en 2001 la ekumenan preĝ- kaj kant-libron ADORU. Kunlaboris Jacques Tuinder, Eva Farkas-Tatar, Lajos Kóbor kaj Roman Forycki precipe en la preparo kaj gvidado de la 7-a Ekumena Esperanto-Kongreso en 1989 en Annan Court ĝis la 18-a Ekumena Esperanto-Kongreso en 2007 en Pelplin. En 2006 Albrecht Kronenberger kaj Bernhard Eichkorn eldonis la nove aranĝitan tekston de La Sankta Biblio sub la nomo Biblio.