Saltu al enhavo

Ekvadora grundokolombo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ekvadora grundokolombo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kolomboformaj Columbiformes
Familio: Kolombedoj Columbidae
Genro: Columbina
Specio: Ekvadora grundokolombo C. buckleyi
(Sclater kaj Salvin, 1877)
Columbina buckleyi
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
v • d • r

La Ekvadora grundokolombo aŭ terkolora grundokolombo (Columbina buckleyi) estas specio de birdoj de la familio de Kolombedoj kiu inkludas turtojn kaj kolombojn. Ĝi vivas en la tropika Nova Mondo, partikulare en Sudameriko, kaj pli precize en Ekvadoro kaj norda Peruo. Ties naturaj habitatoj estas subtropikaj kaj tropikaj sekaj arbaroj kaj subtropikaj kaj tropikaj sekaj arbustaroj. La specifa nomo en la latina scienca nomo aludas al la uzona natursciencisto Samuel Botsford Buckley.

Oxypelia-ChamaepeliaKeulemans.jpg
Oxypelia-ChamaepeliaKeulemans

Temas pri malgranda kolombo tre malhelbruna (kotkolora) kun rimarkindaj vertikalaj nigraj strioj videblaj en flugiloj ripoze, ruĝaj kruroj kaj griza beko kun nigra bekopinto. La vizaĝo estas pli hela kaj flaveca ol la cetero de la korpo.