Saltu al enhavo

Ekvadora trogono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ekvadora trogono

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Trogonoformaj Trogoniformes
Familio: Trogonedoj Trogonidae
Genro: Trogon
Specio: Ekvadora trogono T. mesurus
Trogon mesurus
(Cabanis & Heine, 1863)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Sinonimoj
  • Troctes mesurus
  • Curucujus melanurus pacificus
  • Trogon melanurus mesurus
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Ekvadora trogono (Trogon mesurus) estas mezgranda birdo el la familio de Trogonedoj. Ĝi estas unu el 24 trogonaj specioj de la tipa genro Trogon, la plej granda en la familio. Ĝi troviĝas en okcidenta Ekvadoro kaj apuda limigita areo de norda Peruo.[1]

Taksonomio kaj sistematiko

[redakti | redakti fonton]

La nuna Ekvadora trogono travivis plurajn sciencajn nomŝanĝojn. La lasta antaŭ la nuna binomo estis Trogon melanurus mesurus, subspecio de nigravosta trogono. Genetikaj studoj en la komenco de la 2000-aj jaroj determinis, ke ĝi estas specio en si mem. Ĝi estas monotipa.[2][3][1]

La Ekvadora trogono estas 30,5 ĝis 32 cm longa. Unu masklo pezis 96 g kaj ino 100 g. La masklo havas nigrajn vizaĝon kaj gorĝon kun ruĝa ringo ĉirkaŭ la okulo. La krono, nuko, supraj partoj kaj supra brusto estas irizecverdaj. Blanka bendo apartigas la supran bruston de la intense ruĝa malsupra brusto, ventro kaj pugareo. La supra flanko de la vosto estas verda, kaj la malsupra flanko estas ardezgriza. La faldita flugilo havas fajnan nigran kaj grizecan blankan vermikulecon. La ino anstataŭigas la verdajn partojn de la masklo per nuancoj de grizo.[3]

Distribuo kaj habitato

[redakti | redakti fonton]

La Ekvadora trogono troviĝas ekde la plej norda provinco de Ekvadoro, Esmeraldas, suden ĝis la provinco Lambayeque de Peruo. Ĝi loĝas ĉe la randoj kaj interno de humidaj ĉiamverdaj arbaroj kaj duonfalfoliaj arbaroj. En Ekvadoro, ĝia alteco varias de marnivelo ĝis ĉirkaŭ 2 000 m kaj en Peruo ĝi troviĝas inter 400 kaj 1 250 m.[3]

La manĝokonduto kaj dieto de la Ekvadora trogono ne estas studitaj. Oni supozas, ke ĝi saltas de ripozejo por pluki fruktojn aŭ artikulojn el vegetaĵaro same kiel aliaj trogonoj.[3]

Reproduktado

[redakti | redakti fonton]

La solaj priskribitaj nestoj de la Ekvadora trogono estis kavaĵoj elfositaj en aktivaj arbaraj termitejoj. La ovodemetado estis de tri ovoj. Ambaŭ seksoj kovis la ovojn.[3]

La IUCN taksis la ekvadoran trogonon kiel Malplej Zorgigan. Kvankam ĝia populacio ne estis kvantigita, oni kredas, ke ĝi estas stabila.[4] Tamen, "Kiel ĉe aliaj specioj, kiuj okupas arbarajn vivejojn, [la] ekvadora trogono estas vundebla al habitatperdo aŭ degenero."[3]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. 1 2 IOC World Bird List (v 11.2) (Julio 2021). Alirita 14a de Julio, 2021 .
  2. Remsen, J. V., Jr., J. I. Areta, E. Bonaccorso, S. Claramunt, A. Jaramillo, D. F. Lane, J. F. Pacheco, M. B. Robbins, F. G. Stiles, kaj K. J. Zimmer. Versio de 24a de Aŭgusto 2021. A classification of the bird species of South America. American Ornithological Society. Alirita la 24an de Aŭgusto, 2021
  3. 1 2 3 4 5 6 Schulenberg, T. S. kaj H. F. Greeney (2020). Ecuadorian Trogon (Trogon mesurus), version 1.0. En Birds of the World (T. S. Schulenberg, Editor). Cornell Lab of Ornithology, Ithaca, NY, USA. Alirita la 26an de Oktobro, 2021
  4. BirdLife International (2024). Trogon mesurus”, IUCN Red List of Threatened Species 2024. doi:10.2305/IUCN.UK.2024-2.RLTS.T22736256A263991414.en.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]