Ekvilibra kunfanda ordigo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La algoritmo pri Ekvilibra Kunfanda Ordigo (aŭ natura kunfanda ordigo) estas stabila eksterordiga algoritmo bazita sur la tekniko "dividu k venkos" kaj estas plibonigo de la metodo kunfanda ordigo.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La baza ideo estas partigi la tuton je ordigitaj vicoj tiel longaj kiel eble anstataŭ je antaŭdifinite konstantlongaj ordigitaj vicoj. Poste oni kunmetas tiujn vicojn alterne sur du dosierojn. Ripetante tiun procezon plurfoje, oni atingas tute ordigi la dosieron.

Por realigi tiun ĉi algoritmon, oni bezonas kvar dosierojn. La fontan dosieron k tri helpajn, el kiuj du estos enigaj k la aliaj du eligaj, alterne en ĉiu etapo de la algoritmo. La procezo finiĝos kiam je fino de etapo, la dua eliga dosiero restas vakua.

Legu en vikifonto la (hispanlingvan) fontokodon de realigo kiu uzas ĉi tiun eksteran ordigon: Ekvilibra kunfanda ordigo