Ekzercaro de la lingvo internacia Esperanto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Ekzercaro de la lingvo internacia Esperanto
Aŭtoro Ludoviko Lazaro Zamenhof
Eldonjaro 1894
Urbo Varsovio
Eldoninto Gins
Paĝoj 43
v  d  r
Information icon.svg

La Ekzercaro de la lingvo internacia Esperanto, estis verkita kaj sendita al la cara cenzurejo de Zamenhof en 1893 kaj eldonita en 1894, Varsovio, 43 p. 2-a korektita versio aperis en 1898, ĉiuj aliaj estas senŝanĝitaj, ekz. la 7-a eld. 1910, 55 p.

Enhavo[redakti | redakti fonton]

La Ekzercaro estas la sola plena lernolibro de Esperanto, verkita de Zamenhof. Ĝi konsistas el 42 ekzercoj, el kiuj la kvar unuaj instruas pri la ĝusta legado (alfabeto, akcento), la ceteraj prezentas gradigitajn esperantajn tekstojn (apartaj frazoj kaj fabelo La Feino); al ekzercoj 5 ĝis 42 estas aldonita kvinlingva komentario klariganta ĉiun novan vorton kaj ĉiun gramatikan regulon. En 1905 ĝi konsistigis la duan parton de la Fundamento de Esperanto, do ĝi fariĝis netuŝebla. M. Ŝidlovskaja.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]