Saltu al enhavo

Ekzilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ekzilo estas oficiala forigo de persono el ties hejmlando, kun malpermeso reveni. La verbo ekzili signifas forsendi en tiu senco.

Ekzilo normale estas ordonita de oficiala instanco, registaro aŭ regnestro. Ĝi foje estas aplikata kontraŭ personoj, kiuj ne kulpis aŭ iukiale ne estas puneblaj, sed tamen ne (plu) dezirataj en sia lando. Ne malofte ili estas eksaj registoj.

Oni povas konsideri ekzilon speco de puno, sed ĝi ne respondas al la principoj de leĝeco.

En modifita senco la vorto estas uzata, se reveno al la hejmlando estus ebla, sed rezultus en gravaj malavantaĝoj, ekzemple enprizonigo aŭ malpermeso profesie agi. Speciala kazo estas la ekzisto de ekzilaj registaroj, kiuj pretendas regi iun lando de ekstere, ĉar la lando mem ne havas sendependecon por havi internan registaron. Ekzemploj estas:

"Interna ekzilo"

[redakti | redakti fonton]

La esprimo Interna ekzilo povas rilati disvermaniere: historie kaj politike temas formo de ekzilo, en kiu oni estas forpelita al fora (kaj kutime neglektita) parto de sia propra lando anstataŭ esti deportita eksterlande.

Metafore kaj emocie de la propra persono, tiu rilatas al mensa stato, en kiu persono aŭ grupo sentas sin fremdigita, izolita aŭ forpuŝita ene de sia propra socio, lando aŭ komunumo, kvankam ili fizike restas en tiu loko. Ĝi priskribas psikologian aŭ emocian distancon de la ĉirkaŭa medio, ofte pro politikaj, kulturaj, sociaj aŭ ideologiaj konfliktoj.

Ekzemploj:

  • Politika interna ekzilo: Kiam iu malkonsentas kun la reganta reĝimo aŭ ideologio en sia lando, sed ne forlasas ĝin, tamen sentas sin ekskludita aŭ silentigita.
  • Kultura interna ekzilo: Kiam individuo aŭ grupo sentas, ke iliaj valoroj, kredoj aŭ identeco ne kongruas kun la domina kulturo, kvankam ili vivas en tiu socio.
  • Psikologia interna ekzilo: Profunda sento de soleco aŭ apartigo, eĉ kiam oni estas ĉirkaŭita de aliaj, pro internaj konfliktoj aŭ malkonekto.

En literaturo, la termino povas esti uzata por priskribi rolulojn, kiuj spertas tiun ĉi staton de fremdiĝo, ofte esprimante sentojn de melankolio, senpoveco aŭ serĉado de signifo. La koncepto estas ofte ligita al ekzistencialismaj temoj aŭ al situacioj de subpremo.

Famaj personoj kiuj estis ekzilitaj

[redakti | redakti fonton]

Ordigitaj per familia nomo:

Ekzilo en Esperanto

[redakti | redakti fonton]
Ekzilo, muzik-eldono el Lorko.

"Ekzilo" estas titolo de kanto kaj KD de bando de progresiva rok-muziko el Lorca, Regiono Murcio, Hispanio, publikigita en 2020. Esperantlingva titolo estis sugestita al la grupo fare de ties iama ano Joaquín Periago (drumisto), esperantisto, pro ties konotacio al interkulturo. Spite la titolon, la disko mem estas ĉefe instrumenta kaj senvorta, escepte pri la kanto mem "Ekzilo" kiu fakte estas kantata angle sen klara rilato al la temo ekzilo.[1]

  1. Ekzilo en concierto para Stgo. Art Rock IX. en Jutubo. Alirita la 25an de Junio 2022.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]