Ekzilo de la Romanov-familio en Tobolsko
Ekzilo de la Romanov-familio en Tobolsko komenciĝis en aŭgusto 1917 kaj finiĝis en aprilo–majo 1918. Ĝi komenciĝis laŭ decido de la Provizora registaro de Rusio kaj finiĝis laŭ ordono de la sovetia registaro. La ekzilon antaŭis abdiko de Nikolao la 2-a kaj aresto de la Romanov-familio en Carskoje Selo, kaj sekvis la translokado al Jekaterinburgo kaj la ekzekuto tie.
Alveno
[redakti | redakti fonton]La 6-an de aŭgusto[jul.]/ 19-an de aŭgusto 1917[greg.] vespere la ŝipoj kun la Romanov-familio, iliaj akompanantaro kaj servistaro, kaj gardistaro venis al Tobolsko. Surborde ilin atendis homamaso, ĉar onidiroj pri la alveno jam cirkulis en la urbo. Loka ĵurnalo "Siberia Folio" (ruse Сибирский листок, Sibirskij listok) skribis ke oni atendis ilian alvenon antaŭtage, sed vaporŝipoj malfruiĝiis. Estis du vaporŝipoj: "Tjumen" (ruse Тюмень, Tjumen) de la Okcidentsiberia Partnereco "Rus" kaj "Nutranto" (ruse Кормилец, Kormilec) el Tomsko, akompane de barĝo. La ĉeestintoj miris ke la eks-caro estis gaja kaj bonhumora dum lia edzino aspektis malsana kaj malĝoja, oni promenigis ŝin en rulseĝo. Aleksej estis karakterizata kiel malsanaspekta knabo en soldatmantelo kun epoletoj de ĉefsoldato. La knabinoj estis mallonge frizitaj post antaŭnelonge trafinta ilin morbilo. La ŝipo plurfoje haltis ĉe havenoj por surpreni brullignon kaj la infanoj, tre simple vestitaj, kuris surkampe plukante florojn. Proksimiĝante al Tobolsko, Nikolao de sur la ferdeko montris al la familio domojn, kiujn li rekonis, sed post atingi lignosegejon de Peĉokas la tuta familio sin kaŝis en kajutoj[1].
Krom la guberniestra domo kaj tiu de negocisto Kornilov, por la alvenintoj estis destinitaj butiko de Usaĉov, domo de Siromjatnikov (hotelo "Loskutnaja") kaj domo de Niĵegorodceva[1].
Princo Vasilij Dolgorukov, komisaro kaj komandanto esploris la domojn, destinitajn por loĝado, kaj konkludis ke ili malpretas, ĉar estas malpuraj kaj malplenaj, sen iuj ajn mebloj kaj riparendaj. Nikolao skribis en sia taglibro ke li "rememoris vidaĵon al la katedralo kaj la domoj surmonte", do la Sofian katedralon kaj la Tobolskan kremlon, kiujn li jam vidis dum sia unutaga vizito en 1891[2].
Vasilij Dolgorukov skribis en letero al duonpatro grafo Pavel Benckendorff, ke malpreteco de la ejoj ŝokis ilin[3].
![]() |
|
La 13-an de aŭgusto[jul.]/ 26-an de aŭgusto 1917[greg.] la Romanov-familio estis translokita al la guberniestra domo. Nikolao registris en sia taglibro, ke multaj ĉambroj de la Kornilov-domo ankoraŭ ne estis riparitaj, la ĝardeno kaj legomejoj estis aĉaj, ĉio aspektas forgesita kaj malnova. Tagmeze pastro konsekris la guberniestran domon[4]. Evidentiĝis ke parto de la aĵoj, senditaj el Carskoje Selo, laŭvoje estis ŝtelitaj[5].
Komisaro Vasilij Pankratov
[redakti | redakti fonton]Komence de aŭgusto 1917 la Provizora registaro de Rusio proponis al revoluciulo Vasilij Pankratov okupi postenon de komisaro (ruse комиссар) ĉe la Romanov-familio en Tobolsko. Li diris ke unue li rifuzis, ĉar li koncentriĝis je kleriga laboro en la garnizono de Petrogrado, sed provizora estro de la Petrograda milita distrikto Andrej Kuzmin kaj la estimata revoluciulino Jekaterina Breŝko-Breŝkovskaja admonis lin akcdepti la proponon kiel civitanan devon[6]. Post kelkaj tagoj li interparolis kun registarestro Aleksandr Kerenskij, kiu plej urĝigis lin, speciale post alveno de Pavel Makarov kaj Vasilij Verŝinin, kiuj akompanis la Romanov-familion kaj ekveturis reen la 14-an de aŭgusto[jul.]/ 27-an de aŭgusto 1917[greg.][7]. La Omska Soveto de Deputitoj dubigis la registaron, same kiel la taĉmentestro Jevgenij Kobilinskij, kiun denuncis pluraj enviuloj[8]. La 21-an de aŭgusto 1917 Pankratov ricevis instrukciojn de la registaro[9].
La 23-an de aŭgusto Vasilij Pankratov kune kun asistanto kaj soldato ekveturis el Petrogrado kaj la 1-an de septembro ili venis je vaporŝipo al Tobolsko, kie en la eks-rezidejo de la guberniestro loĝis la Romanov-familio gardata de taĉmento subestre de Kobilinskij, loĝinta en la eksa domo de negocisto Kornilov[10]. Pankratov ricevis en la Kornilov-domo ĉambron por si kaj plian por kancelario[11].
Nikolao jam en la unua renkontiĝo kun Vasilij Pankratov petis permeson frekventi la preĝejon kaj promeni tra la urbo, argumentante ke li neniam fuĝus, lasinte sian familion. Pankratov respondis ke vizito al preĝejo eventuale eblos, ĉar li havas necesan permeson, sed promenado tra la urbo apenaŭ eblos[11].
Jam en la unua renkontiĝo kun Pankratov la 1-an de septembro 1917 Nikolao petis permeson okupiĝi pri segado de brullignoj. Pankratov proponis al li aranĝi lignaĵistan metiejon, sed la eks-caro argumentis ke li ne ŝtaas tian laboron kaj bezonas nur lignon kaj segilon, kion la komisaro proponis provizi al li sekvan tagon[12]. Li aldonis ke li ŝatas la siberian klimaton, kiu estas ne tro malvarma kaj enhavas pli da sunaj tagoj ol en Peterburgo[13].
Domo
[redakti | redakti fonton]La guberniestra domo estis malbone adaptita por tiu ĉi celo. Normale en ĝi loĝis 10–15 homoj kaj nun venis pli ol 40. Kloako mankis, ofte la loĝantoj plendis pri fiodoro de superplenaj rubujoj ks[14]. En decembro 1917 al Tobolsko venis frosto kaj malgraŭ aktiva hejtado en iuj ĉambroj iĝis tre malvarme. En la halo, kabineto de Nikolao kaj la ĉambro de la grandprincinoj foje estis 9 ĝis 10 gradoj, do necesis surpreni varmajn vestojn[15].
Pierre Gilliard rememoris ke la ĉefa malkomfortaĵo estis malvasteco, ĉar la Romanov-familio rajtis promeni nur en eta legomejo kaj korto ĉirkaŭita de barilo el lignotabuloj, ĉe tio ili ĉiam estis sub fenestroj de la soldata kazerno, altiĝinta super la korto. La akompanantaro kaj servistaro inverse, havis pli da libereco ol dum la aresto en Carskoje Selo kaj dum unuaj monatoj povis libere promeni tra la urbo kaj ĉirkaŭ ĝi[16]
Taĉmento
[redakti | redakti fonton]La taĉmento subestre de kolonelo Kobilinskij konsistis el elektitaj soldatoj de tri gvardiaj pafistaj regimentoj: la 1-a, la 2-a kaj la 4-a, sume 337 homoj kun 7 oficiroj. Plejparte temis pri veteranoj de la Unua mondmilito, kiuj pasigis ĉe la fronto du jarojn, multaj havis po du oraj krucoj de Sankta Georgo. "Tio estis la veraj batalaj, ne ariergardaj, gvardianoj, altaj, belaj kaj disciplinemaj" rememoris Pankratov[17]. Li substrekas ke lia taĉmento draste malsimilis al loka garnizono, kies soldatoj havis vestojn malpurajn kaj malbelajn, ofte estis ebriaj kaj kondutis malbone. La taĉmentanoj ĝuis favoron de lokaj virinoj, kio akrigis malamikecon de la loka soldataro, do la konfliktoj ne okazis nur ĉar lokanoj timis la gvardianojn[18].
En la unua tago de sia alveno al Tobolsko Pankratov diris al la gardistaro ke ilia tasko estas ne juĝi la eksan caron kaj lian familion, sed nur gardi ilin kaj konduti digne.
![]() |
|
Vasilij Pankratov asertis ke la taĉmento pravigis liajn esperojn — "konduto de la taĉmento estis kavalira".
La taĉmento kvartiris en kazernoj, malbone adaptitaj tiucele kaj postulintaj grandan riparadon. Liberan tempon soldatoj ofte uzis por labori ĉe haveno. Por okupi ilin vintre Pankratov helpe de 3 oficiroj aranĝis alfabetigan lernejon kaj lecionojn[20].
La taĉmentestro estis Jevgenij Stepanoviĉ Kobilinskij, gvardia oficiro, komandanto de la Aleksandra palaco en Carskoje Selo, grave vundita dum la Unua mondmilito. Vasilij Pankratov aprezis lin kiel homon sinceran, laboreman kaj senavidan, kvankam mencias ke militestroj en Petrogrado malŝatis lin kaj malrekomendis. Kobilinskij kiel la taĉmentestro respondecis pri financoj kaj mastrumado dum Pankratov kiel komisaro prizorgis ĉion alian[20].
Post la Traktato de Brest-Litovsk estis anoncita malmobilizado kaj multaj taĉmentanoj profitis ĝin por reveni hejmen[21]. Anstataŭ ili venis soldatoj el Petrogrado, komenciĝis kvereloj inter la malnova kaj nova partoj de la taĉmento[22]. Pierre Gilliard asertas ke eksigi Pankratov verdiktis la soldata komitato[23].
La 3-an de januaro[jul.]/ 16-an de januaro 1918[greg.] tagmeze okazis kunveno de soldata komitato dum kiu oni decidis per 100 voĉoj kontraŭ 85, forigi la epoletojn de sur uniformoj de la soldatoj kaj oficiroj[24]. Tio estis tre ĝene por Nikolao kiel kolonelo de la rusia armeo, plejparte survestita je uniformo. La 5-an de januaro[jul.]/ 18-an de januaro 1918[greg.] Tatiŝĉev kaj Dolgorukov estis admonantaj lin forigi la epoletojn[25]. Sekvan tagon la eks-caro, irante al la preĝejo, sin vestis je ĉoĥo, tiel anstataŭinta la militistan mantelon kun epoletoj, dum Aleksej kaŝis la epoletojn sub baŝliko[26].
la 20-an de februaro[jul.]/ 5-an de marto 1918[greg.] la komandanto petis Pierre Gilliard admoni la infanojn laŭeble plej malmulte interparoli kun la soldatoj, ĉar tiuj malĝuste intrepretas tiujn ĉi konversaciojn kaj rakontas unu al alia diversajn teruraĵojn (ruse по-своему интерпретируют эти разговоры и рассказывают друг другу всякие ужасы)[27].
Akompanantaro kaj servistaro
[redakti | redakti fonton]Vasilij Pankratov atestas ke kun la Romanov-familio al Tobolsko venis pli ol 40 servistoj. Li asertas ke ili ofte friponis kaj misuzis la familion de la eksa caro por sia profito. Ekzemple la persona asistanto (ruse дядька, do onklo) de la carido Aleksej, matroso Derevenko (ruse Деревенько) estas karakterizata de li kiel "duonklera sed ruza ĥoĥolo" (ruse полуграмотный, но хитрый хохол), ĝuinta grandan fidon de la carino Aleksandra Fjodorovna. Antaŭ la forveturo al Tobolsko li prezentis al Kobilinskij fakturon, laŭ kiu la carido eluzis dum julio 1917 botojn sume kostajn 700 rublojn. La taĉmentestro indignis kaj rifuzis preni lin al Tobolsko, kio kaŭzis protestojn de la carino al kiu li rakontis tiun ĉi historion. Tamen poste Derevenko plurfoje skribis al Pankratov, demandante kiam oni vokos lin al Tobolsko por daŭrigi la servon[28].
Pankratov konsideris multajn servistojn troa ŝarĝo, kaŭzinta nenecesan kreskojn de la elspezoj (ruse многие из них являлись совершенно излишними пансионерами, только увеличивающими расходы). Ilin financis la Romanov-familio, tamen trovi por ili konvenajn loĝejojn estis granda problemo dum lui loĝejojn negardatajn malpermesis la Provizora registaro. Sed Pankratov konkludis ke tiu ĉi parto de la instrukcio estis nerealisma — "bone estis krei la instrukcion en Petrogrado sen koni lokajn kondiĉojn (ruse хорошо было составлять инструкцию в Петрограде, не зная местных условий), do parton de la servistaro li lokis en liberaj loĝejoj, tuj informinte pri tio Kerenskij. La akompanantaro (ruse свита) estis enloĝigita en la Kornilov-domo, tuj apud la eks-rezidejo de la guberniestro[29].
Pankratov asertas ke malgraŭ senĉesaj deklaroj pri fideleco kaj sinforgesa servado, la servistaro ofte friponis kaj misuzis la eks-caran familion, kion ili apenaŭ farus antaŭ la revolucio. Foje instruistino Klavdija Bitner rakontis al li pri plendo de Aleksej, demandinta "kial ĉiuj nin trompas?" El sekvinta rakonto ŝi eksciis ke antaŭtage laŭ ordono de la doktoro li devis bani sin kaj ĝis malfrua nokto atendis tiun eblecon, sed servistoj respondis ke la banujo estas fuŝita kaj bezonas riparadon. Matene li eksciis ke tiutempe en ĝi sin banis la servistino (kamer-jungerfra) Maria Tutelberg.
![]() |
|
La servistoj kaj korteganoj ricevadis salajrojn kaj nutraĵojn de la eks-cara familio. Ili manĝis en la guberniestra domo laŭe al siaj rangoj. Botkin, Tatiŝĉev, Dolgorukov, Hendrikova, Schneider, la instruistoj, Pierre Gilliard kaj Sydney Gibbes tagmanĝis kun la eks-cara familio. Derevenko foje tagmanĝis en sia hejmo. La aliaj fraŭlinoj havis egalan tagmanĝon en sia ĉambro. La aliaj servistoj havis manĝon apartan, oble pli magran kaj ankaŭ strikte klasifikitan. Ĉambristoj de Nikolao kaj Aleksandra Fjodorovna manĝis pli bone kaj estis priservataj de lakeoj, sed Pankratov nuligis tion. Li rememoras ke la servistoj ĉiam portis hejmen restintajn manĝaĵojn kaj la kuiristoj aĉetadis ilin kun granda rezervo por profiti troaĵojn. Akaparo de la nutraĵoj en bazaroj de Tobolsko fare de la servistaro eĉ kaŭzis indignon de lokanoj, do Pankratov malpermesis aĉeti troaĵojn kaj forporti ilin el la guberniestra domo. Ofte ankaŭ estis rompata vazaro, anstataŭigata per ĉipaj fuŝaĵoj, pluraj aĵoj malaperadis senspure, do necesis strikta politiko tiukampe[31].
Doktoro Jevgenij Botkin estas karakterizata de Vasilij Pankratov kiel homo edukita, sed tre sorbita je kortegana vivo kaj persone tre ema al Aleksandra Fjodorovna, kies petojn li ofte peris[32].
El Krimeo venis kortega dentokuracisto Sergej Kostrickij por helpi al Aleksandra Fjodorovna, kiu ekde aŭgusto suferis ne nur vizaĝan neŭralgion, sed ankaŭ fortajn dentodolorojn, speciale noktajn[33]. Li kuracis ŝin kaj la doloroj pasis[34]. Li loĝis ĉe Vasilij Pankratov, la kuracado okazis en la guberniestra domo. Al Pankratov li prezentis sin kiel tolstovanonen. Pankratov skribis ke li impresis kiel "bonkora, malfermita homo"[35].
La 17-an de aŭgusto[jul.]/ 30-an de aŭgusto 1917[greg.] al Tobolsko senpermese venis honordamo Margarita Ĥitrovo kaj vizitis la honordamon Anastasija Hendrikova. La aŭtoritatoj reagis per samtage okazigita priserĉado, Ĥitrovo estis arestita kaj eskortita al Moskvo, sed post enketado liberigita. La afero estis vaste priraportita de gazetaro, ekcirkulis onidiroj pri "komploto kontraŭ respublika potenco"[36].
Religio
[redakti | redakti fonton]Tuj post alveno al Tobolsko, la eks-cara familio aĉetis en ikona-libra stokejo de la Tobolska Eparĥia Frataro 7 Bibliojn, 27 Novajn Testamentojn, 13 Evangeliojn, 3 preĝlibrojn, kelkajn kristanajn librojn kaj ikonojn[37].
La Romanovoj ne rajtis eliri la korton, do plejparte la diservoj okazis en la domo. Aleksandra Fjodorovna persone aranĝis ĉion — starigis ikonon de la Savinto, kovris la diservan pupitron, dekoris ilin per siaj kudraĵoj ktp. Je la 8-a vespere venis pastro de la Epifania preĝejo kaj 4 monaĥinoj de la Johano-Entempliga monaĥejo. Venis la akompanantaro kaj servistaro, ĉiu okupis sian lokon laŭe al sia rango. Nikolao kun la familio eliris el flanka pordo kaj la familio okupis la lokojn ĉiam en la sama sinsekvo: dekstre Nikolao, poste Aleksandra Fjodorovna, Aleksej kaj la filinoj. La ĉeestantoj, inkluzive la pastron kaj la monaĥinojn, renkontis ilin per ĝistalia kliniĝo. Ili preĝis fervore, genuiĝis. Konfirmacio okazis je la sama sinsekvo, laŭ rangoj[38]. La ikonostazo, videbla en la fotoj, estas tre simpla, sen pentritaj ikonoj. La centra vico konsistis el presitaj ikonkopioj, la malspura konsistis el bildoj de preĝejoj kaj kristanaj historioj. La unua hejma diservo fare de la pastro Vladimir Ĥlinov okazis la 5-an de januaro 1918 kaj ekde la 13-a de januaro regule okazis mezaj horoj kaj tutnoktaj diservoj[39].
Plej ofte ili ĉeestis koncizan version de la diservo — meza horo (ruse обедница), kutime servatan je la 12-a horo. Ĝi diferencas de liturgio per manko de la eŭkaristia preĝo (ruse анафора). La liturgio ne povis esti servata ĉar tiucele necesis antimenso (speco de korporalo en la ortodoksa eklezio), do lina aŭ silka tuko kun enkudrita je ĝi peco de restaĵoj de sanktulo. Episkopo Hermogen ne donis antimenson al la pastro Vladimir Ĥlinov, do li ne povis servi la liturgion. Tiu ĉi manko grave malĝojigis la familion, kion konfirmas en siaj rememoroj Pierre Gilliard: "manko de la antimenso estis granda sufero por la cara familio". Aleksandra Fjodorovna skribis al Maria Sirobojarskaja[40]:
![]() |
|
La meza horo komenciĝis je 11-30, do relative malfrue, ĉar pli frue la sama sacerdoto faris ĝin en la Epifania preĝejo. Ankaŭ la tutnokta diservo (ruse всенощная) pro la sama kialo komenciĝis relative malfrue, je la 8-a aŭ 9-a vespere, aŭ eĉ pli malfrue[40]. 4 monaĥinoj venadis regule por kanti dum la diservoj. El la sama Johano-Entempliga monaĥejo estis alportataj lakto kaj ovoj[41]. En 1918 anstataŭ la monaĥinoj venis preĝeja koruso, sed ekde marto dum la diservoj kantis la Romanovoj mem kaj iliaj proksimuloj, ĉar la koruso estis tro okupita en preĝejo kaj ne povis kanti po kvarfoje tage, krome mankis mono por pagi ĝin[42]. Anastasia Hendrikova en sia taglibro skribis la 11-an de marto 1918 ke la kantistoj kaj Vladimir Ĥlinov proponis servi senpage, sed la dokumentoj montras ke ĉiuj servoj kaj la akompanaj elspezoj estis pagitaj[43].
La Epifania preĝejo situis tre proksime, 100–120 saĵenojn (213–256 m) for, ĉe kontraŭa finaĵo de la placo, sed Pankratov timis ke dum la iro de la eks-cara familio povus okazi ekscesoj flanke de malamikemaj lokanoj, jam sendintaj plurajn anonimajn leterojn al la Romanovoj kaj postulintaj ke oni transloku la eks-caran familion al la Tobolska prizono[44].
Unuafoje la Romanovoj partoprenis liturgion en la preĝejo la 8-an de septembro 1917, dum la festo de Naskiĝo de Maria. Ĉeesti en la preĝejo la tutnoktan diservon ili povis eĉ ne unufoje[40]. Oni aranĝis la vizitojn tiel. De la domo ĝis la preĝejo staris du vicoj da taĉmentanoj, formintaj larĝan vojstrion. Ĉe transiro de la strato Svoboda staris pli densaj vicoj por garantii ke iu gapulo ne ĵetu ŝtonon aŭ faru alian fuŝaĵon. Liturgio por la Romanovoj estis interkonsentita je la 8-a matene, pli frue ol tiu ĝenerala kaj dum tiu tempo la preĝejon rajtis eniri nur pastroj, diakono, preĝeja gardisto kaj membroj de ĥoro, formita de la taĉmentestro Kobilinskij. Al la unua liturgio Aleksandra Fjodorovna sekvis en rulseĝo, ruligata de ŝia ĉambristo, ĉar ŝi diris ke la kruroj doloras al ŝi. Gapuloj amasiĝis kaj iuj postulis lasi ilin eniri la preĝejon por gapi la Romanov-familion, kio estis rifuzita[45].
La 14-an de septembro ili denove venis al la preĝejo por festi la Krucaltigon. La diservo okazis en la dekstra alkonstruaĵo. La 1-an de oktobro ili venis por la Kovrofesto. De la 1-a de oktobro ĝis la 17-a de decembro la Romanovoj partoprenis liturgion ĉiudimanĉe. La 22-an de oktobro estis datreveno de surtroniĝo de Nikolao, kiu koincidis kun la festo de la Kazana ikono de Dipatrino. En tiu tago la familio ĉiam komuniis kaj en 1917 ili ricevis permeson viziti la preĝejon, kio grave ĝojigis ilin. La 6-an de decembro estis tago de Nikolao de Mira, do nomtago de la eks-caro, sed oni malpermesis viziti la preĝejon kaj okazis nur hejma diservo. La 24-an de decembro dum la Kristnaska vespero denove okazis nur hejma diservo, post kio la eks-carino donacis al la deĵorintaj soldatoj de la 4-a regimento etan abion, manĝaĵojn kaj po Evangelio al ĉiu kun librosigno kiun ŝi mem pentris. Ŝi kaj Nikolao iom festis kun la soldatoj apud la donacita abio, poste ĉe alia abio kun servistoj kaj akompanantoj, kaj fine ĉe sia familia abio. Je 22-15 komenciĝis la tutnokta diservo. La eks-carino kaj filinoj preparis po kelkaj donacoj por ĉiu servisto kaj akompananto[46].
La 25-an de decembro dum la festado de Kristnasko en la Epifania preĝejo post liturgio okazis diservo al la Abalaka ikono de Dipatrino, alportita el la Oranta Abalaka monaĥejo laŭ ordono de la episkopo Hermogen kaj okazis grava incidento[47]. Ĝis tiam la diservojn en la guberniestra domo faris pastro de la Epifania preĝejo Aleksej Vasiljev (1865–1929/1930), ricevinta kontraŭ ĉiu tutnokta diservo 15 rublojn, kiujn li ne kundividis kun la aliaj klirikoj de la preĝejo. Li ankaŭ instruis la katekismon al la infanoj. Diakono de la sama preĝejo Aleksandr Jevdokimov (1890–1937) postulis lasi ankaŭ lin partopreni kaj profiti, kaj kiam Pankratov rifuzis tion, dum la Kristnaska diservo li deklaris "plurjaran sanon al iliaj reĝaj moŝtoj", ŝokinte la ĉeestintojn kaj kaŭzinte enketadon iniciitan de la Tobolska Soveto. La soldatoj unue deziris mortigi la pastron aŭ almenaŭ bati lin, kaj nur komandestroj pene trankviligis ilin. Dum la enketado la pastro kaj diakono diris ke Pankratov ĉiam permesis tion, do dum ĉiuj diservoj en la guberniestra domo oni preĝas je la reĝa familio. Fine ambaŭ agnoskis ke per tiu ĉi provoko ili deziris eksigi Pankratov kaj altigi siajn enspezojn. Post tio estis vokita alia pastro, Vladimir Ĥlinov dum Aleksej Vasiljev estis urĝe forsendita de episkopo Hermogen al la Johano-Entempliga monaĥejo. Ekde tiam la soldata komitato ne plu kredis al siaj komandestroj kaj verdiktis malpermesi al la Romanov-familio frekventi la preĝejon kaj eĉ dum la hejmaj diservoj ekde tiam ĉeestis soldata reprezentanto, kontrolinta ke oni ne gloru la caran familion. Kobilinskij diris ke li kun peno admonis ilin permesi almenaŭ frekventi la preĝejon dum la Dekduopaj festoj[48][49]. Poste Vladimir Ĥlinov rakontis ke Nikolao mem kritikis tiun ĉi agon, prognozinte ke ĝi nur kaŭzos pliajn limigojn de ilia religia vivo[50].
Aleksej Vasiljev helpis al la Romanovoj, transdonante nutraĵojn kaj mesaĝojn, inkluzive de Anna Virubova. Li volonte rakontis pri sia proksimeco al la eks-cara familio, fanfaronis pri tio en la urbo. Li ankaŭ sugestis al ili ke ekzistas la konspira Frataro de Johano de Tobolsko, preparanta ilian fuĝon. Poste la enketado konkludis ke tia organizaĵo neniam ekzistis[51].
La unuan diservon por la Romanovoj Vladimir Ĥlinov faris en la Epifania preĝejo la 1-an de januaro 1918, dum la festo Cirkumcido de Jesuo, poste la 6-an de januaro por la Bapto de Jesuo. La 20-an de marto ili partoprenis liturgion de la antaŭkonsekritaj pano kaj vino okaze de la unua semajno de la Granda Fasto[50]. Tatjana Botkina, filino de Jevgenij Botkin, esprimis en siaj rememoroj "profundan bedaŭron ke li ne okupis tiun ĉi postenon ekde komence"[52].
Poste Vladimir Ĥlinov rememoris ke dum la unua renkontiĝo Nikolao petis lin transdoni al la episkopo Hermogen ĝisteran kliniĝon kaj pardonpeton pro tio ke en 1912 la caro eksigis lin de la episkopa posteno. Nikolao klarigis sian agon per neceso sekvi formalajn regulojn, kiujn Hermogen rompis, sendinte mesaĝon rekte al la caro, ne al la Sankta Sinodo. Hermogen reciprokis lin, sendinte per la sama pastro ĝisteran kliniĝon, hostion kaj pardonpeton[53].
La 18-an de marto 1918 komenciĝis la Granda fasto kaj la soldata komitato post longa diskuto permesis al la Romanovoj frekventi la preĝejon dum la unua semajno merkrede, vendrede kaj sabate. La 22-an de marto Vladimir Ĥlinov prenis iliajn konfesojn. Sekvan tagon ili lastfoje komuniis, same kiel iliaj akompanantoj kaj servistoj[54]. La 28-an de aprilo okazis la unua liturgio en la guberniestra domo, do evidente Hermogen donis al la pastro antimenson. Tiutage estis festata la Palmofesto[53]. La 5-an de majo okazis diservo okaze de la Pasko. La ikonostazo estis ornamita je floroj kaj abiaj branĉoj, la servistaro ricevis de la grandprincinoj donacojn forme de paskaj ovoj kaj etaj ikonoj, kiel tion kutime faris la imperiestrino. La 19-an de majo la grandprincinoj kaj kelkaj akompanantoj lastan fojon komuniis. Tio estis tago de Ijobo kaj la 50-a naskiĝtago de Nikolao. Sume dum 288 tagoj de la ekzilo okazis 118 diservoj[55].
Edukado
[redakti | redakti fonton]Pankratov asertas ke edukado de la infanoj estis malbona kaj eĉ miras kial la cara familio ne dungis la plej bonajn edukistojn malgraŭ havi ĉiujn eblecojn por tio. El ĉiuj instruistoj li konsideris profesiaj nur la svison Pierre Gilliard kaj la anglon Sydney Gibbes dum ĉiujn aliajn li nomas "nuraj korteganoj" (ruse просто царедворцы)[56]. Historion de Rusio instruis la eks-caro mem, kvankam, laŭ konkludo de Pankratov, li bone konis nur la militan historion, je kiu koncentriĝis liaj tiukampaj paroloj. Laŭ lia rekomendo oni dungis instruistinon Klavdija Miĥajlovna Bitner, edzinon de Jevgenij Kobilinskij, kiun konis ankaŭ la eks-carino pro ties kunlaboro en gimnazio kaj hospitalo en Carskoje Selo. Bitner miris ke la infanoj legis malmulte, inkluzive de Aleksandr Puŝkin, eĉ malpli de Miĥail Lermontov kaj eĉ ne aŭdis pri Nikolaj Nekrasov. Tamen ŝi rimarkis ke ili estas scivolemaj kaj ŝatus lerni ĉion. Post legi poemojn de Nekrasov ili estis fascinitaj kaj demandis kial oni antaŭe nenion rakontis al ili pri tiu ĉi "mirinda poeto"[57]. Bitner konkludis ke edukado de la infanoj estis komplete tasko de Aleksandra Fjodorovna kaj ke tio ne estis bona elekto. Foje post vica enmiksiĝo de la eks-carino ŝi plore deklaris eksiĝon kaj nur admonoj de Pankratov restigis ŝin[58].
Libertempo
[redakti | redakti fonton]En sunaj tagoj, kutime posttagmeze, la familianoj eliris sur balkonon de kie ili povus vidi la ĝardenon, malsupran urboparton kaj straton Svoboda. Lokanoj unue scivole gapis ilin, speciale mirante mallongajn, do knabsimilajn, hararanĝojn de la knabinoj. Aleksandra Fjodorovna kutime sidis en brakseĝo, kudrante aŭ trikante kaj nur malofte rigardante la urbon. Vintre ŝi promenis speciale malofte, ne eltenante malvarmon[59]. Plej malofte sur la balkonon venis Nikolao, preferinta okupiĝi pri segado de traboj je brulligno[60]. Ĉe tio li montris forton kaj eltenemon, kiuj mirigis la komisaron Pankratov. Ofte lin helpis la gefiloj, grafo Tatiŝĉev, princo Dolgorukov, sed ili ĉiuj laciĝis kaj foriris dum la eks-caro daŭrigis sian laboron senhalte. Same aktive kaj longe li ludis gorodki. Li ĝenerale estis aktiva kaj fortika, dum horoj promenadis en la korto kun filinoj aŭ sola[61].
Foje li kaj filinoj okupiĝis pri neĝoforigado[62].
Aleksandra Fjodorovna inverse estis malagema kaj malmoviĝema, malkomunikema, fermita kaj ema al soleco. Ŝi neniam partoprenis ludadon de gorodki aŭ segadon de ligno, nur foje interesiĝis pri anasoj kaj kokinoj, kiujn bredis kuiristo en malantaŭa korto. Pankratov priskribas ŝin kiel personon malsenteman kaj orgojlan[63].
Vespere la familio venis al la halo, kien venis ankaŭ Jevgenij Botkin, Vasilij Dolgorukov, Ilja Tatiŝĉev, Anastasija Hendrikova, Jekaterina Schneider. Ĉiuj konversaciis, foje iu voĉlegis[64]. Vintre oni aranĝis spektaklojn en la franca aŭ angla, reĝisoritajn de Pierre Gilliard kaj Sydney Gibbes[65] kaj foje ankaŭ teatraĵon "Urso" de Anton Ĉeĥov, kie bienulon Smirnov ludis Nikolao[66]. Aleksej foje ludis damludon kun soldatoj[67].
La korespondado, laŭe al la instrukcio de la Provizora registaro, okazis tra la komisaro Pankratov. Li rememoris ke amase venis leteroj kun pornografiaj fantazioj, ofte ilustritaj, same kiel minacoj. La leteroj foje estis en ruĝaj kovertoj kun revoluciaj surskriboj kaj li esprimis certecon ke antaŭe iliaj aŭtoroj humiliĝis antaŭ la ĉiopova caro kaj nur post la revolucio draste ŝanĝis sian pozicion. La caro mem kaj lia familio ĝenerale havis malabundan korespondadon, plejparte kun siaj parencoj. Nikolao skribis al sia patrino kaj fratino Ksenija Aleksandrovna. La infanoj korespondis pli aktive. La eks-carino kaj la infanoj neniam mesaĝis al Maria Fjodorovna[68].
Nikolao abonis rusajn, anglajn kaj francajn gazetojn. Iu sendis al li ankaŭ "gajajn gazetojn", kiel nomas ilin Pankratov[69].
Pankratov mencias ke la Romanovoj ne deziris forlasi Rusion kaj foje unu grandpincino rekte diris al li: "Prefere oni ekzilu nin eĉ pli for al Siberio, sed ne eksterlanden" (ruse Лучше пусть нас вышлют еще дальше куда-нибудь в Сибирь, но не за границу)[70].
Ekde 1918 la reĝimo iĝis pli strikta. Dum januaro Pierre Gilliard kaj la infanoj konstruis en la korto deglitejon, sed la 4-an de marto la soldata komitato decidis detrui ĝin, ĉar Nikolao kaj Aleksandra Fjodorovna supreniris ĝin por observi foriron de la 4-a regimento. Sekvan vesperon venis soldatoj kaj per fosiloj kaj pioĉoj detruis ĝin[27]. La 8-an de marto la soldata komitato decidis ke la akompanantaro kaj servistaro rajtas eliri la domon sen soldata akompano nur unufoje semajne por 2 horoj[71].
Gazetaro
[redakti | redakti fonton]Gazetaro grave komplikis la aferon, senhalte publikigante malverajn informojn kaj onidirojn, laŭ kiuj la Romanov-familio vivas en Tobolsko tute libere aŭ eĉ fuĝis, aŭ estis translokita al la Oranta Abalaka monaĥejo, Nikolao divorcis kun sia edzino ktp. Pankratov rememoris ke senhalte venis informpetoj de armeo, la Omska Provinca Soveto, lokaj aŭtoritatoj. Dufoje semajne li sendis telegramojn al Kerenskij kaj plurfoje petis lin ĉesigi tiujn ĉi kalumniojn, sed vane. Venis eĉ minacoj de armeaj trupoj ke ili venos por surloke disciplinigi la eks-caron kaj puni la komisaron. Iuj soldatoj de lia taĉmento ankaŭ emis transloki la Romanovojn al la prizono kaj ne aliĝis al la postulintoj nur ĉar ilin ofendis onidiroj pri "malfideleco" de la taĉmento, konsiderita nesufiĉe revolucia. Pro tio Pankratov devis certagrade striktigi la reĝimon por ne subteni la onidirojn pri libera vivo de la Romanovoj[72].
Pierre Gilliard atestis ke Nikolao filozofie reagis al la gazetaraj kalumnioj pri sia familia vivo[73].
Onidiroj pri rilatoj de la Romanov-familio kun Germanio, kvazaŭ formintaj kun siaj germanaj parencoj komploton kontraŭ Rusio, laŭdire estis indigne rifuzataj de la familianoj, speciale de la eks-carino kiun distingis forta germanofobio. Pierre Gilliard skribis ke al sciigoj pri la Traktato de Brest-Litovsk kaj kvazaŭ trudita al ĝi sekreta postulo de la germana flanko ke la Romanov-familio estos transdonita al Germanio, la geedzoj reagis tre emocie kaj Aleksandra Fjodorovna diris: "Post ĉio kion ili faris al la Imperiestro, mi preferas morti en Rusio ol esti savita de la germanoj"[74].
Sano
[redakti | redakti fonton]En januaro 1918 la infanoj mansaniĝis je rubeolo[24].
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]La 25-an de februaro 1918 venis telegramo, informinta ke ekde la 1-a de marto la eks-cara familio estos ricevanta la saman financadon kiel ordinaraj soldatoj, do po 600 rublojn monate por persono, sume 4 200 rubloj por la 7-homa familio. La pagoj venos el procentaĵoj de la eks-caraj posedaĵoj. Antaŭe la elspezojn pagis la kortega administracio, do la ŝtato kaj venis ĉrkaŭ po 30 mil rubloj monate. La nova monata sumo egalis al la antaŭaj elspezoj por kafo (1 680), pano (2 400) kaj butero (700). La imperiestrino petis Pierre Gilliard helpi ŝin reagordi la buĝeton, dirinte ke ŝi ŝparis el sumoj, kiujn ŝi antaŭe ricevadis por la vestoj (40 mil jare) kaj etaj elspezoj, do sume ŝi havis 75 mil. Oni decidis ke necesos elspezi tiun ĉi kapitalon laŭeble plej malrapide, do 10 servistoj estos maldungitaj, salajroj de la aliaj estos reduktitaj, Hendrikova, Schneider, Dolgorukov, Pierre Gilliard kaj Sydney Gibbes pagos po 150 rublojn monate por nutrado. Pierre Gilliard petis ĉe la komandanto permeson doni privatajn lecionojn en la urbo. La butero kaj kafo estis komplete ekskluditaj. Inter la maldungitoj estis frizisto Aleksej Dmitrijev, kiu servis en la cara familio 28 jarojn[75]. La 4-an de marto Gillard kaj la eks-carino interkonsentis pri monata buĝeto je 10 mil rubloj[76]. La 4-an de aprilo forveturis al Tjumeno 3 maldungitaj servistoj[77].
La eks-cara familio alportis multajn juvelojn kaj klopodis kaŝi ilin, laŭeble ekstere. Pierre Gilliard interparolis la 6-an de marto kun Aleksandra Fjodorovna pri ŝiaj multnombraj juveloj kies kaŝado estis malfacila, ĉar ili estis tro abundaj. Juveloj de la infanoj estis konsiderataj pli facile elporteblaj[71].
Familiaj rilatoj
[redakti | redakti fonton]Ĉiuj observantoj diras ke rilatoj ene de la Romanov-familio estis harmoniaj kaj amoplenaj. Instruistino Klavdija Bitner, malgraŭ sia kritika rilato al eduknivelo de la infanoj kaj rolo de la eks-carino je tio, priskribas la familion kiel unike harmonian kaj amoplenan[78].
![]() |
|
Al miro de generalo Tatiŝĉev, foje espriminta al la geedzoj sian admiron, Nikolao respondis ke lia miro klarigas gazetajn kalumniojn.
![]() |
|
Rilatoj kun ekstera medio
[redakti | redakti fonton]Anna Virubova rakontis ke la Romanovoj sukcesis aranĝi korespondadon kun la ekstera medio krom tiu kontrolita de la komisaro Vasilij Pankratov (laŭ instrukcio de Kerenskij)[80].
![]() |
|
Rilatoj kun lokanoj
[redakti | redakti fonton]Vasilij Pankratov asertas ke lokanoj montris neniujn signojn de simpatio aŭ kompato al la Romanov-familio, esprimante nur simplan scivolon kaj ofte malŝaton. Li opinias ke al tia malfavoro grave kontribuis Grigorij Rasputin, ĝuinta subtenon de la cara familio kaj malkaŝe misuzanta ĝin por sia profito.
![]() |
|
En la urbo kreskis ĥaoso, venis ĉiam pli multaj soldatoj, kiuj vagadis laŭ stratoj kaj akcentis ke ili "verŝis la sangon" (ruse кровушку проливали). Ekcirkulis onidiroj pri grandaj trezoroj, alportitaj de la eks-cara familio. Maliculoj preparis noktan atakon kontraŭ la guberniestra domo, preventitan danke al ĝustatempe ricevitaj informmoj[82].
Foje palaca administracio, laŭ peto de la Romanov-familio, sendis al Tobolsko iliajn personajn aĵojn, aldoninte kelkajn kestojn kun vino. Dum translokado de trajno al vaporŝipo, okazinta en Tjumeno, unu kesto rompiĝis kaj soldatoj eksentis odoron de vino. Kiam la kargo venis al Tobolsko, ĉe haveno jam amasiĝis soldatoj, kolere kriantaj ke dum al la militistoj estas malpermesite drinki kaj oni detruas alkoholaĵojn ĉe negocistoj por oficiroj de la taĉmento venis vino. Pankratov proponis al la Tobolska Ekzekutiva Komitato transdoni la vinon al hospitaloj por kuraci vunditojn, sed la prezidanto Varnakov rifuzis, timante popolajn tumultojn kaj fine la tuta vino estis forĵetita al Irtiŝo[83].
Foje la Romanov-familio per siaj agoj provokis negativajn reagojn. Kiam taĉmentanoj aranĝis monkolektadon por la armeo, la tuta eks-cara familio oferis nur 300 rublojn, kio indignigis la soldatojn kaj lokanojn. Pankratov rimarkigis ke ili vere estis avaraj, speciale la eks-carino, kiu laŭ lia opinio decidis tion, same kiel ŝi estis decidanta ĉion alian. Li aldonas ke ŝi estis avara nur por Rusio dum ŝi faris oferojn por la Germana Ruĝa Kruco eĉ dum la milito, por Grigorij Rasputin ks[84].
Rilatoj kun lokaj aŭtoritatoj
[redakti | redakti fonton]Gazetoj ofte publikigis malverajn informojn pri la Romanov-familio kaj ties restado en Tobolsko, diskonigante onidirojn pri ilia tro libera vivo, ekstrema favoro de la gardanta ilin taĉmento ktp. Foje la Tobolska Soveto de Popolaj Deputitoj subestre de Varnakov vokis Pankratov al sia oficejo, kie Varnakov, Pisarevskaja kaj Kiseleviĉ diris ke lia taĉmento estas malfidinda kaj necesas anstataŭigi liajn soldatojn per laboristoj sendotaj el Omsko. Pankratov komplete rifuzis la asertojn kaj la proponon, kaj ekde tiam la soveto malamis lin[85].
Dufoje militkomisaro de la Omska Provinca Soveto ordonis transloki la Romanovojn al la prizono kaj aresti la gubernian komisaron, sed Pankratov rifuzis ambaŭ ordonojn[86].
Loka bolŝevisto Isaak Koganickij rememoris poste ke plurfoje nokte li vekiĝis kaj kuris al la guberniestra domo por kontroli, ĉu ĉio estas en ordo[87].
Eventuala fuĝo
[redakti | redakti fonton]Daŭras diskutoj ĉu fuĝoplanoj efektive ekzistis aŭ estis nura elpensaĵo de ambaŭ flankoj — monarĥiistoj kaj bolŝevistoj.
Pastro Aleksej Vasiljev sugestis al la eks-cara familio ke ekzistas la konspira Frataro de Johano de Tobolsko, preparanta ilian fuĝon. Poste la enketado konkludis ke tia organizaĵo neniam ekzistis[51].
Sekvinta lin pastro Vladimir Ĥlinov post sia aresto la 1-an de februaro 1932 atestis ke la episkopo Anatolij (Kamenskij) rakontis al li en Tomsko en 1918 ke tiaj planoj ekzistis. Li tamen asertas ke la episkopo Hermogen, kun kiu li havis streĉitajn rilatojn, neniam rakontis pri ili kaj ke Nikolao ĉiam diris ke li preferus plu resti en Tobolsko[88].
![]() |
|
Tamen la kondamna verdikto de la pastro enhavis interalie akuzon pri perado inter Nikolao kaj Hermogen kadre de preparita fuĝo eksterlanden[89].
Konkuro pri la Romanov-familio
[redakti | redakti fonton]La 26-an de marto venis el Omsko taĉmento el pli ol 100 ruĝarmeanoj por forpreni la Romanov-familion. Sekvan tagon nokte venis taĉmento el Tjumeno, komencinta priserĉadojn kaj arestojn. La 4-an de aprilo la tjumenanoj forveturis sur 15 sledoj, komplete armitaj kaj sub granda ruĝa standardo[90].
Tamen la konkuro daŭris kaj la 11-an de aprilo Pierre Gilliard skibis en sia taglibro: "En la urbo estas tri aŭtoritatoj: komitato de deputitoj (sovdep), ruĝuloj el Omsko kaj ruĝuloj el Jekaterinburgo. Kiu venkos?". Sekvan tagon oni informis ke el Moskvo venas nova komisaro kun specialaj rajtoj kaj taĉmento[91].
Foriro
[redakti | redakti fonton]
La 6-an de januaro[jul.]/ 19-an de januaro 1918[greg.] la Rusia Konstitucifara Asembleo estis malestablita de la bolŝevistoj. Delegacio, sendita el Tobolsko al Petrogrado, revenis kun ordono al loka soveto likvidi ĉiujn instituciojn de la Provizora Registaro. Oni diris ke la sorto de la Romanov-familio estis transdonita al la Omska Provinca Soveto, ordoninte reelekti la tutan estraron kaj soldatan komitaton de la taĉmento. Kvereloj inter la taĉmentanoj atingis sian pinton, kion stimulis alveno de novaj soldatoj el Petrogrado. La 24-an de januaro 1918 Pankratov eksiĝis, post kio li ne plu vidis la Romanovojn. La 26-an de februaro li forlasis Tobolskon[92].
La 1-an de aprilo 1918 prezidio de la Tut-Rusia Centra Ekzekutiva Komitato (TCEK) ordonis[93]:
![]() |
|
Sed jam la 6-an de aprilo la sama prezidio ŝanĝas sian ordonon[93]:
![]() |
|
Plenumi la taskon prezidanto de la TCEK Jakov Sverdlov ordonis al komisaro Vasilij Jakovlev[94].
La 12-an de aprilo soldato, reveninta el Moskvo, alportis ordonon de la Centra Ekzekutiva Komitato, pri alveno de nova komisaro kun sia taĉmento. Tatiŝĉev, Dolgorukov kaj Hendrikova estis transigendaj al la guberniestra domo kiel arestitoj, Sydney Gibbes devis esti fermita je la domo aŭ rompi ĉiujn kontaktojn kun la eks-caro kaj liaj apuduloj. Samvespere Hendrikova kaj Schneider transloĝiĝis, sekvan tagon ilin sekvis Dolgorukov kaj Tatiŝĉev, enloĝiĝinta en la sama ĉambro[95]. La 16-an de aprilo en la guberniestra domo okazis priserĉado, dum kiu interalie ĉe Nikolao estis konfiskita kozaka ponardo, ĉe Dolgorukov kaj Gillard oni forprenis sabrojn kaj transdonis ĉion al la oficira ĉambro[96].
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Abdiko de Nikolao la 2-a
- Aresto de la Romanov-familio en Carskoje Selo
- Translokado de la Romanov-familio de Tobolsko al Jekaterinburgo
- Mortpafo de la Romanov-familio
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 1,0 1,1 (1917-08-21) “О прибытии царской семьи”, Sibirskij listok (98).
- ↑ Хрусталев, В. М.. (2018) Громова А. В.: Тобольское великое сидение (Скорбный путь Царской Семьи на Голгофу: Царское село — Тобольск — Екатеринбург), Научная библиотека Елисаветинско-Сергиевского просветительского общества (ruse), p. 58. ISBN = 9785912151620.
- ↑ Хрусталев, В. М.. (2018) Громова А. В.: Тобольское великое сидение (Скорбный путь Царской Семьи на Голгофу: Царское село — Тобольск — Екатеринбург), Научная библиотека Елисаветинско-Сергиевского просветительского общества (ruse), p. 61–62. ISBN = 9785912151620.
- ↑ Хрусталев, В. М.. (2018) Громова А. В.: Тобольское великое сидение (Скорбный путь Царской Семьи на Голгофу: Царское село — Тобольск — Екатеринбург), Научная библиотека Елисаветинско-Сергиевского просветительского общества (ruse), p. 64. ISBN = 9785912151620.
- ↑ Хрусталев, В. М.. (2018) Громова А. В.: Тобольское великое сидение (Скорбный путь Царской Семьи на Голгофу: Царское село — Тобольск — Екатеринбург), Научная библиотека Елисаветинско-Сергиевского просветительского общества (ruse), p. 75. ISBN = 9785912151620.
- ↑ Панкратов, В. С.. (1990) С царем в Тобольске: Из воспоминаний (ruse), p. 7. ISBN 5755502463.
- ↑ Хрусталев, В. М.. (2018) Громова А. В.: Тобольское великое сидение (Скорбный путь Царской Семьи на Голгофу: Царское село — Тобольск — Екатеринбург), Научная библиотека Елисаветинско-Сергиевского просветительского общества (ruse), p. 65. ISBN = 9785912151620.
- ↑ Панкратов, В. С.. (1990) С царем в Тобольске: Из воспоминаний (ruse), p. 8. ISBN 5755502463.
- ↑ Панкратов, В. С.. (1990) С царем в Тобольске: Из воспоминаний (ruse), p. 9–10. ISBN 5755502463.
- ↑ Панкратов, В. С.. (1990) С царем в Тобольске: Из воспоминаний (ruse), p. 11. ISBN 5755502463.
- ↑ 11,0 11,1 Панкратов, В. С.. (1990) С царем в Тобольске: Из воспоминаний (ruse), p. 12. ISBN 5755502463.
- ↑ Панкратов, В. С.. (1990) С царем в Тобольске: Из воспоминаний (ruse), p. 13. ISBN 5755502463.
- ↑ Панкратов, В. С.. (1990) С царем в Тобольске: Из воспоминаний (ruse), p. 14. ISBN 5755502463.
- ↑ Панкратов, В. С.. (1990) С царем в Тобольске: Из воспоминаний (ruse), p. 33–34. ISBN 5755502463.
- ↑ Хрусталев, В. М.. (2018) Громова А. В.: Тобольское великое сидение (Скорбный путь Царской Семьи на Голгофу: Царское село — Тобольск — Екатеринбург), Научная библиотека Елисаветинско-Сергиевского просветительского общества (ruse), p. 80. ISBN = 9785912151620.
- ↑ Хрусталев, В. М.. (2018) Громова А. В.: Тобольское великое сидение (Скорбный путь Царской Семьи на Голгофу: Царское село — Тобольск — Екатеринбург), Научная библиотека Елисаветинско-Сергиевского просветительского общества (ruse), p. 66. ISBN = 9785912151620.
- ↑ Панкратов, В. С.. (1990) С царем в Тобольске: Из воспоминаний (ruse), p. 16–17. ISBN 5755502463.
- ↑ Панкратов, В. С.. (1990) С царем в Тобольске: Из воспоминаний (ruse), p. 27. ISBN 5755502463.
- ↑ 19,0 19,1 Панкратов, В. С.. (1990) С царем в Тобольске: Из воспоминаний (ruse), p. 16. ISBN 5755502463.
- ↑ 20,0 20,1 Панкратов, В. С.. (1990) С царем в Тобольске: Из воспоминаний (ruse), p. 17–18. ISBN 5755502463.
- ↑ Панкратов, В. С.. (1990) С царем в Тобольске: Из воспоминаний (ruse), p. 49. ISBN 5755502463.
- ↑ Панкратов, В. С.. (1990) С царем в Тобольске: Из воспоминаний (ruse), p. 59. ISBN 5755502463.
- ↑ (2018) Громова А. В.: Тобольский дневник Пьера Жильяра, воспитателя Цесаревича (январь — май 1918 года), Научная библиотека Елисаветинско-Сергиевского просветительского общества (ruse), p. 30–32. ISBN = 9785912151668.
- ↑ 24,0 24,1 (2018) Громова А. В.: Тобольский дневник Пьера Жильяра, воспитателя Цесаревича (январь — май 1918 года), Научная библиотека Елисаветинско-Сергиевского просветительского общества (ruse), p. 20. ISBN = 9785912151668.
- ↑ (2018) Громова А. В.: Тобольский дневник Пьера Жильяра, воспитателя Цесаревича (январь — май 1918 года), Научная библиотека Елисаветинско-Сергиевского просветительского общества (ruse), p. 22. ISBN = 9785912151668.
- ↑ (2018) Громова А. В.: Тобольский дневник Пьера Жильяра, воспитателя Цесаревича (январь — май 1918 года), Научная библиотека Елисаветинско-Сергиевского просветительского общества (ruse), p. 23. ISBN = 9785912151668.
- ↑ 27,0 27,1 (2018) Громова А. В.: Тобольский дневник Пьера Жильяра, воспитателя Цесаревича (январь — май 1918 года), Научная библиотека Елисаветинско-Сергиевского просветительского общества (ruse), p. 39. ISBN = 9785912151668.
- ↑ Панкратов, В. С.. (1990) С царем в Тобольске: Из воспоминаний (ruse), p. 15. ISBN 5755502463.
- ↑ Панкратов, В. С.. (1990) С царем в Тобольске: Из воспоминаний (ruse), p. 16. ISBN 5755502463.
- ↑ Панкратов, В. С.. (1990) С царем в Тобольске: Из воспоминаний (ruse), p. 30–31. ISBN 5755502463.
- ↑ Панкратов, В. С.. (1990) С царем в Тобольске: Из воспоминаний (ruse), p. 31–32. ISBN 5755502463.
- ↑ Панкратов, В. С.. (1990) С царем в Тобольске: Из воспоминаний (ruse), p. 39. ISBN 5755502463.
- ↑ Хрусталев, В. М.. (2018) Громова А. В.: Тобольское великое сидение (Скорбный путь Царской Семьи на Голгофу: Царское село — Тобольск — Екатеринбург), Научная библиотека Елисаветинско-Сергиевского просветительского общества (ruse), p. 69. ISBN = 9785912151620.
- ↑ Хрусталев, В. М.. (2018) Громова А. В.: Тобольское великое сидение (Скорбный путь Царской Семьи на Голгофу: Царское село — Тобольск — Екатеринбург), Научная библиотека Елисаветинско-Сергиевского просветительского общества (ruse), p. 77. ISBN = 9785912151620.
- ↑ Панкратов, В. С.. (1990) С царем в Тобольске: Из воспоминаний (ruse), p. 46–48. ISBN 5755502463.
- ↑ Хрусталев, В. М.. (2018) Громова А. В.: Тобольское великое сидение (Скорбный путь Царской Семьи на Голгофу: Царское село — Тобольск — Екатеринбург), Научная библиотека Елисаветинско-Сергиевского просветительского общества (ruse), p. 65–66. ISBN = 9785912151620.
- ↑ Капков, П. Г.. (2018) Громова А. В.: Последний духовник Императора Николая II и его Семьи: тобольский протоиерей Владимир Хлынов. По архивным документам, Научная библиотека Елисаветинско-Сергиевского просветительского общества (ruse), p. 25–27. ISBN = 9785912151583.
- ↑ Панкратов, В. С.. (1990) С царем в Тобольске: Из воспоминаний (ruse), p. 18–19. ISBN 5755502463.
- ↑ Капков, П. Г.. (2018) Громова А. В.: Последний духовник Императора Николая II и его Семьи: тобольский протоиерей Владимир Хлынов. По архивным документам, Научная библиотека Елисаветинско-Сергиевского просветительского общества (ruse), p. 48. ISBN = 9785912151583.
- ↑ 40,0 40,1 40,2 Капков, П. Г.. (2018) Громова А. В.: Последний духовник Императора Николая II и его Семьи: тобольский протоиерей Владимир Хлынов. По архивным документам, Научная библиотека Елисаветинско-Сергиевского просветительского общества (ruse), p. 30. ISBN = 9785912151583.
- ↑ Хрусталев, В. М.. (2018) Громова А. В.: Тобольское великое сидение (Скорбный путь Царской Семьи на Голгофу: Царское село — Тобольск — Екатеринбург), Научная библиотека Елисаветинско-Сергиевского просветительского общества (ruse), p. 74. ISBN = 9785912151620.
- ↑ Капков, П. Г.. (2018) Громова А. В.: Последний духовник Императора Николая II и его Семьи: тобольский протоиерей Владимир Хлынов. По архивным документам, Научная библиотека Елисаветинско-Сергиевского просветительского общества (ruse), p. 52–53. ISBN = 9785912151583.
- ↑ Капков, П. Г.. (2018) Громова А. В.: Последний духовник Императора Николая II и его Семьи: тобольский протоиерей Владимир Хлынов. По архивным документам, Научная библиотека Елисаветинско-Сергиевского просветительского общества (ruse), p. 55–56. ISBN = 9785912151583.
- ↑ Панкратов, В. С.. (1990) С царем в Тобольске: Из воспоминаний (ruse), p. 19, 34. ISBN 5755502463.
- ↑ Панкратов, В. С.. (1990) С царем в Тобольске: Из воспоминаний (ruse), p. 34–37. ISBN 5755502463.
- ↑ Капков, П. Г.. (2018) Громова А. В.: Последний духовник Императора Николая II и его Семьи: тобольский протоиерей Владимир Хлынов. По архивным документам, Научная библиотека Елисаветинско-Сергиевского просветительского общества (ruse), p. 25–39. ISBN = 9785912151583.
- ↑ Капков, П. Г.. (2018) Громова А. В.: Последний духовник Императора Николая II и его Семьи: тобольский протоиерей Владимир Хлынов. По архивным документам, Научная библиотека Елисаветинско-Сергиевского просветительского общества (ruse), p. 40. ISBN = 9785912151583.
- ↑ Хрусталев, В. М.. (2018) Громова А. В.: Тобольское великое сидение (Скорбный путь Царской Семьи на Голгофу: Царское село — Тобольск — Екатеринбург), Научная библиотека Елисаветинско-Сергиевского просветительского общества (ruse), p. 83–84. ISBN = 9785912151620.
- ↑ Панкратов, В. С.. (1990) С царем в Тобольске: Из воспоминаний (ruse), p. 56–58. ISBN 5755502463.
- ↑ 50,0 50,1 Капков, П. Г.. (2018) Громова А. В.: Последний духовник Императора Николая II и его Семьи: тобольский протоиерей Владимир Хлынов. По архивным документам, Научная библиотека Елисаветинско-Сергиевского просветительского общества (ruse), p. 44–45. ISBN = 9785912151583.
- ↑ 51,0 51,1 Капков, П. Г.. (2018) Громова А. В.: Последний духовник Императора Николая II и его Семьи: тобольский протоиерей Владимир Хлынов. По архивным документам, Научная библиотека Елисаветинско-Сергиевского просветительского общества (ruse), p. 42. ISBN = 9785912151583.
- ↑ Капков, П. Г.. (2018) Громова А. В.: Последний духовник Императора Николая II и его Семьи: тобольский протоиерей Владимир Хлынов. По архивным документам, Научная библиотека Елисаветинско-Сергиевского просветительского общества (ruse), p. 46. ISBN = 9785912151583.
- ↑ 53,0 53,1 Капков, П. Г.. (2018) Громова А. В.: Последний духовник Императора Николая II и его Семьи: тобольский протоиерей Владимир Хлынов. По архивным документам, Научная библиотека Елисаветинско-Сергиевского просветительского общества (ruse), p. 58. ISBN = 9785912151583.
- ↑ Капков, П. Г.. (2018) Громова А. В.: Последний духовник Императора Николая II и его Семьи: тобольский протоиерей Владимир Хлынов. По архивным документам, Научная библиотека Елисаветинско-Сергиевского просветительского общества (ruse), p. 49–51. ISBN = 9785912151583.
- ↑ Капков, П. Г.. (2018) Громова А. В.: Последний духовник Императора Николая II и его Семьи: тобольский протоиерей Владимир Хлынов. По архивным документам, Научная библиотека Елисаветинско-Сергиевского просветительского общества (ruse), p. 61–62. ISBN = 9785912151583.
- ↑ Панкратов, В. С.. (1990) С царем в Тобольске: Из воспоминаний (ruse), p. 27. ISBN 5755502463.
- ↑ Панкратов, В. С.. (1990) С царем в Тобольске: Из воспоминаний (ruse), p. 28–29. ISBN 5755502463.
- ↑ Панкратов, В. С.. (1990) С царем в Тобольске: Из воспоминаний (ruse), p. 29–30. ISBN 5755502463.
- ↑ Хрусталев, В. М.. (2018) Громова А. В.: Тобольское великое сидение (Скорбный путь Царской Семьи на Голгофу: Царское село — Тобольск — Екатеринбург), Научная библиотека Елисаветинско-Сергиевского просветительского общества (ruse), p. 88. ISBN = 9785912151620.
- ↑ (2018) Громова А. В.: Тобольский дневник Пьера Жильяра, воспитателя Цесаревича (январь — май 1918 года), Научная библиотека Елисаветинско-Сергиевского просветительского общества (ruse), p. 41–42. ISBN = 9785912151668.
- ↑ Панкратов, В. С.. (1990) С царем в Тобольске: Из воспоминаний (ruse), p. 22–23. ISBN 5755502463.
- ↑ Панкратов, В. С.. (1990) С царем в Тобольске: Из воспоминаний (ruse), p. 51. ISBN 5755502463.
- ↑ Панкратов, В. С.. (1990) С царем в Тобольске: Из воспоминаний (ruse), p. 23. ISBN 5755502463.
- ↑ Панкратов, В. С.. (1990) С царем в Тобольске: Из воспоминаний (ruse), p. 23–24. ISBN 5755502463.
- ↑ Хрусталев, В. М.. (2018) Громова А. В.: Тобольское великое сидение (Скорбный путь Царской Семьи на Голгофу: Царское село — Тобольск — Екатеринбург), Научная библиотека Елисаветинско-Сергиевского просветительского общества (ruse), p. 84–85. ISBN = 9785912151620.
- ↑ Хрусталев, В. М.. (2018) Громова А. В.: Тобольское великое сидение (Скорбный путь Царской Семьи на Голгофу: Царское село — Тобольск — Екатеринбург), Научная библиотека Елисаветинско-Сергиевского просветительского общества (ruse), p. 87. ISBN = 9785912151620.
- ↑ Хрусталев, В. М.. (2018) Громова А. В.: Тобольское великое сидение (Скорбный путь Царской Семьи на Голгофу: Царское село — Тобольск — Екатеринбург), Научная библиотека Елисаветинско-Сергиевского просветительского общества (ruse), p. 85. ISBN = 9785912151620.
- ↑ Панкратов, В. С.. (1990) С царем в Тобольске: Из воспоминаний (ruse), p. 25. ISBN 5755502463.
- ↑ Панкратов, В. С.. (1990) С царем в Тобольске: Из воспоминаний (ruse), p. 25–26. ISBN 5755502463.
- ↑ Панкратов, В. С.. (1990) С царем в Тобольске: Из воспоминаний (ruse), p. 54–55. ISBN 5755502463.
- ↑ 71,0 71,1 (2018) Громова А. В.: Тобольский дневник Пьера Жильяра, воспитателя Цесаревича (январь — май 1918 года), Научная библиотека Елисаветинско-Сергиевского просветительского общества (ruse), p. 40. ISBN = 9785912151668.
- ↑ Панкратов, В. С.. (1990) С царем в Тобольске: Из воспоминаний (ruse), p. 37–39, 48. ISBN 5755502463.
- ↑ 73,0 73,1 Хрусталев, В. М.. (2018) Громова А. В.: Тобольское великое сидение (Скорбный путь Царской Семьи на Голгофу: Царское село — Тобольск — Екатеринбург), Научная библиотека Елисаветинско-Сергиевского просветительского общества (ruse), p. 88. ISBN = 9785912151620.
- ↑ Хрусталев, В. М.. (2018) Громова А. В.: Тобольское великое сидение (Скорбный путь Царской Семьи на Голгофу: Царское село — Тобольск — Екатеринбург), Научная библиотека Елисаветинско-Сергиевского просветительского общества (ruse), p. 93. ISBN = 9785912151620.
- ↑ (2018) Громова А. В.: Тобольский дневник Пьера Жильяра, воспитателя Цесаревича (январь — май 1918 года), Научная библиотека Елисаветинско-Сергиевского просветительского общества (ruse), p. 37–38. ISBN = 9785912151668.
- ↑ (2018) Громова А. В.: Тобольский дневник Пьера Жильяра, воспитателя Цесаревича (январь — май 1918 года), Научная библиотека Елисаветинско-Сергиевского просветительского общества (ruse), p. 39. ISBN = 9785912151668.
- ↑ (2018) Громова А. В.: Тобольский дневник Пьера Жильяра, воспитателя Цесаревича (январь — май 1918 года), Научная библиотека Елисаветинско-Сергиевского просветительского общества (ruse), p. 46. ISBN = 9785912151668.
- ↑ Хрусталев, В. М.. (2018) Громова А. В.: Тобольское великое сидение (Скорбный путь Царской Семьи на Голгофу: Царское село — Тобольск — Екатеринбург), Научная библиотека Елисаветинско-Сергиевского просветительского общества (ruse), p. 90–91. ISBN = 9785912151620.
- ↑ Хрусталев, В. М.. (2018) Громова А. В.: Тобольское великое сидение (Скорбный путь Царской Семьи на Голгофу: Царское село — Тобольск — Екатеринбург), Научная библиотека Елисаветинско-Сергиевского просветительского общества (ruse), p. 87. ISBN = 9785912151620.
- ↑ Хрусталев, В. М.. (2018) Громова А. В.: Тобольское великое сидение (Скорбный путь Царской Семьи на Голгофу: Царское село — Тобольск — Екатеринбург), Научная библиотека Елисаветинско-Сергиевского просветительского общества (ruse), p. 68. ISBN = 9785912151620.
- ↑ Панкратов, В. С.. (1990) С царем в Тобольске: Из воспоминаний (ruse), p. 20–22. ISBN 5755502463.
- ↑ Панкратов, В. С.. (1990) С царем в Тобольске: Из воспоминаний (ruse), p. 39. ISBN 5755502463.
- ↑ Панкратов, В. С.. (1990) С царем в Тобольске: Из воспоминаний (ruse), p. 40–42. ISBN 5755502463.
- ↑ Панкратов, В. С.. (1990) С царем в Тобольске: Из воспоминаний (ruse), p. 49–50. ISBN 5755502463.
- ↑ Панкратов, В. С.. (1990) С царем в Тобольске: Из воспоминаний (ruse), p. 26. ISBN 5755502463.
- ↑ Панкратов, В. С.. (1990) С царем в Тобольске: Из воспоминаний (ruse), p. 53. ISBN 5755502463.
- ↑ Хрусталев, В. М.. (2018) Громова А. В.: Тобольское великое сидение (Скорбный путь Царской Семьи на Голгофу: Царское село — Тобольск — Екатеринбург), Научная библиотека Елисаветинско-Сергиевского просветительского общества (ruse), p. 92. ISBN = 9785912151620.
- ↑ Капков, П. Г.. (2018) Громова А. В.: Последний духовник Императора Николая II и его Семьи: тобольский протоиерей Владимир Хлынов. По архивным документам, Научная библиотека Елисаветинско-Сергиевского просветительского общества (ruse), p. 87–88. ISBN = 9785912151583.
- ↑ Капков, П. Г.. (2018) Громова А. В.: Последний духовник Императора Николая II и его Семьи: тобольский протоиерей Владимир Хлынов. По архивным документам, Научная библиотека Елисаветинско-Сергиевского просветительского общества (ruse), p. 93. ISBN = 9785912151583.
- ↑ (2018) Громова А. В.: Тобольский дневник Пьера Жильяра, воспитателя Цесаревича (январь — май 1918 года), Научная библиотека Елисаветинско-Сергиевского просветительского общества (ruse), p. 46–47. ISBN = 9785912151668.
- ↑ (2018) Громова А. В.: Тобольский дневник Пьера Жильяра, воспитателя Цесаревича (январь — май 1918 года), Научная библиотека Елисаветинско-Сергиевского просветительского общества (ruse), p. 48. ISBN = 9785912151668.
- ↑ Панкратов, В. С.. (1990) С царем в Тобольске: Из воспоминаний (ruse), p. 58–60. ISBN 5755502463.
- ↑ 93,0 93,1 Хрусталев, В. М.. (2018) Громова А. В.: Тобольское великое сидение (Скорбный путь Царской Семьи на Голгофу: Царское село — Тобольск — Екатеринбург), Научная библиотека Елисаветинско-Сергиевского просветительского общества (ruse), p. 95. ISBN = 9785912151620.
- ↑ Хрусталев, В. М.. (2018) Громова А. В.: Тобольское великое сидение (Скорбный путь Царской Семьи на Голгофу: Царское село — Тобольск — Екатеринбург), Научная библиотека Елисаветинско-Сергиевского просветительского общества (ruse), p. 97–98. ISBN = 9785912151620.
- ↑ (2018) Громова А. В.: Тобольский дневник Пьера Жильяра, воспитателя Цесаревича (январь — май 1918 года), Научная библиотека Елисаветинско-Сергиевского просветительского общества (ruse), p. 48. ISBN = 9785912151668.
- ↑ (2018) Громова А. В.: Тобольский дневник Пьера Жильяра, воспитателя Цесаревича (январь — май 1918 года), Научная библиотека Елисаветинско-Сергиевского просветительского общества (ruse), p. 49. ISBN = 9785912151668.