Elŝrankigo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri la kontraŭvola malkaŝo de ies GLAT-eco. Por informoj pri la propravola malkaŝo de onia propra GLAT-eco, vidu la artikolon elŝrankiĝo.

Elŝrankigo estas ago malkaŝi la seksan orientiĝon aŭ sekson de samseksema, neniuseksema, ambaŭseksema, aŭ transgenra persono sen ties konsento. Elŝrankigado diskutigis onin pri aferoj, kiaj privateco, elekto, hipokriteco, kaj damaĝo kaj debatigis onin pri kio estas la komuna bono en klopodoj kontraŭstari homofobion kaj aliseksemismon. Publikigita elŝrankigo celas elstarulojn el la socio, ekzemple bone konatajn politikistojn, talentajn atletojn aŭ popularajn artistojn. Kontraŭuloj al movadoj por GLAT-aj rajtoj kaj ankaŭ akivistoj en GLAT-aj komunumoj uzis tian elŝrankigon kiel polemikan politikan kampanjon aŭ strategion. En klopodo antaŭmalhelpi elŝrankigon, publika GLAT-ulo povas decidi publike elŝrankiĝi mem, kvankam rego de la kondiĉoj de la malkaŝo de GLAT-a idento estas nur unu el diversaj motivoj por elŝrankiĝi.

Historio[redakti | redakti fonton]

Estas malfacile precize trovi la unuan elŝrankigon modernsencan. En numero de la gazeto Harper's, Taylor Branch antaŭdiris, ke elŝrankigado iĝos politika metodo kaj la enŝranka mondo trovos sin en inter du militantaj flankoj. La artikolo "Forcing Gays Out of the Closet" ("Devigi gejojn elŝrankiĝi") fare de William A. Henry III en Time (January 29, 1990) enkondukis la koncepton al la ĝenerala publiko.[1]

Kvankam la termino estas moderna, la praktiko estas antikva. Elŝrankigo de viroj, kiuj seksumis kun viroj, estis ofta insulto de grekaj kaj romaj parolistoj. Antaŭ la Kristana erao, sodomio inter plenkreskaj civitanoj ne estis kontraŭleĝa en greka aŭ romia juro, sed samseksa amoro inter civitanoj estis akceptata nur en iuj sociaj cirkonstancoj. Kaj romianoj kaj grekoj rikane nomis vulgaraj la personojn, kiuj faris tiajn agojn.

La afero Harden-Eulenburg de 1907–1909 estis la unua publika elŝrankiga skandalo de la 20-a jarcento. Maldekstraj ĵurnalistoj, kiuj oponis la politikojn de la germana imperiestro Vilhelmo la 2-a, elŝrankigis multajn eminentajn membrojn de lia ministraro kaj interna cirklo — kaj, implice, la imperiestron mem —komencante kun la akuzo fare de Maximilian Harden de la aristrokrata diplomato kaj princo Phillip de Eulenburg kaj Hertefeld. La akuzoj de Harden incitis aliajn ĵurnalistojn al sama agado, inkluzive de Adolf Brand, fondinto de Der Eigene.

Maldekstraj ĵurnalistoj elŝrankigis la plej proksiman aliancanon de Adolf Hitler, Ernst Röhm, en la fruaj 1930-aj jaroj. Brand sekve skribis:[2]

Citaĵo
 Kiam iu —kiel instruisto, pastro, reprezentanto, aŭ politikisto —volus, en la plej damaĝa maniero, submetigi al degrada kontrolo la intimajn amajn kontaktojn de aliaj —en tiu momento, ankaŭ lia propra am-vivo ĉesas esti privata afero, kaj ekde tiam forlasis ĉian pretendon al la rajto resti protektata kontraŭ publika kontrolo kaj suspektema observado. 
— Adolf Brand[2]

En la 1950-aj jaroj aperis klaĉgazetoj kia Confidential, kies fako estis la malkaŝado de skandala informo pri famaj amuzistoj kaj politikistoj. Inter la politikaj gravuloj celitaj de la gazeto estis la iama usona Subsekretario de Ŝtato Sumner Welles[3] kaj Arthur H. Vandenberg, Jr., kiu mallonge servis kiel rendevua sekretario al la usona prezidento Eisenhower.[4]

Elŝrankigo povas esti juĝita kiel kalumnio fare de jura kortumo. Ekzemple, en 1957 la usona pianisto Liberace sukcese procesis la gazeton Daily Mirror pro nura implico, ke li estas geja.[5][6] Daily Mirror defendis sin, dirante, ke la vortoj priplenditaj, en artikolo verkita de William Connor sub la kaŝnomo 'Cassandra', ne implicis, ke Liberace estas geja. La gazeto ne klopodis pruvi la verecon de la akuzo: ĝi klopodis pruvi, ke neniu akuzo estis farita.[7][8] Post la morto de Liberace pro aidoso, la ĵurnalo petis la repagon de la aljuĝita mono.[9]

Post la ribelo de Stonewall en 1969, amasoj da samseksemaj liberigistoj elŝrankiĝis en la 1970-aj jaroj, ekkriante: "Out of the closets, Into the streets!" ("El la ŝrankoj, en la stratojn!") Iuj komencis postuli, ke ĉiuj samseksemuloj elŝrankiĝu, kaj se ili ne volus fari tion, estus la respondeco de la komunumo elŝrankigi ilin. Unu ekzemplo estis la elŝrankigo de Oliver Sipple (kiu savis la vivon de la usona prezidento Gerald Ford dum asasina klopdo) fare de gejaj aktivistoj, plej elstare Harvey Milk. La negativa efekto de la elŝrankigo al la vivo de Sipple poste incitis kontraŭstaradon. Iuj argumentis, ke privateco estu plej grava, kaj sentis, ke estas pli bone por la movado protekti enŝrankajn gejojn, precipe en homofobiaj religiaj institucioj kaj la militistaro. Malgraŭ iliaj plej bonaj klopodoj, multaj gejoj kaj lesbaninoj ankoraŭ ne volis elŝrankiĝi.

Ankaŭ iuj politikaj konservistoj, kiuj kontraŭis pli multan publikan akceptadon de samseksemo, engaĝiĝis en elŝrankigado dum tiu periodo, kun la celo hontigi aŭ senkreditigi siajn ideologiajn malamikojn. Konservisma komentisto Dinesh D'Souza, ekzemple, eldonis la leterojn de gejaj kunstudentoj ĉe la altlernejo Dartmouth College en la lerneja ĵurnalo, kiun li redaktis (The Dartmouth Review), en 1981; post kelkaj jaroj, la sekva redaktoro de la ĵurnalo sekrete registris renkontiĝon de geja altlerneja organizo per videa registrilo, poste eldonis transskribon kiel parton de artikolo, kiu denuncis la grupon kiel "huraistojn por latentaj lokaj sodomiistoj."

En la 1980-aj jaroj, la pandemio aidoso kondukis al la elŝrankigado de pluraj gravaj amuzistoj, inklude Rock Hudson.

La unua elŝrankigo fare de aktivisto en Usono okazis en februaro de 1989. Michael Petrelis, kune kun kelkaj aliaj, pretendis, ke Mark Hatfield, Respublikana senatano el Oregono, estis geja. Ili faris tion pro tio, ke li subtenis kontraŭgejajn leĝojn iniciatitaj de Jesse Helms. En financa subten-akira evento ekster Portland, la grupo ekstaris kaj elŝrankigis lin antaŭ la amaso. Petrelis poste klopodis denove igi sin aktualaĵo, starante ĉe la ŝtuparo de la kapitolo de Usono kaj legante la nomojn de "dek du geviroj en politiko kaj muziko, kiuj kaŝe estas gejaj." Kvankam la gazetaro alvenis, neniuj grandaj novaĵ-organizoj eldonis la informon.[10] Eventualaj kalmuniaj procesoj mallogis eldonistojn.

OutWeek, kiu ekeldonis en 1989, estis hejmo por la aktivisto kaj frua elŝrankiganto Michelangelo Signorile, kiu maltrankviligis la publikon, kiam li elŝrankigis la laste forpasintan Malcolm Forbes en marto 1990.[11] Lia artikolserio "Gossip Watch" iĝis ofta loko por la elŝrankigo de riĉuloj kaj famuloj. Kaj laŭdita kaj mallaŭdita pro sia konduto, li ricevis diversajn respondojn al siaj agoj de "unu el la nuntempaj gejaj herooj" ĝis "abomeninda, infaneca, ĉipa insultanto."[12]

Aliaj homoj, kiuj estis elŝrankigitaj, inkludas Fannie Flagg, Pete Williams, Chaz Bono, kaj Richard Chamberlain.

En 2004, GLAT-rajta aktivisto Michael Rogers elŝrankigis Edward Schrock, Respublikana Kongresano el Virginio. Rogers afiŝis artikolon je sia retejo pretendante, ke Schrock uzis interagan telefonan amorservon por renkonti aliajn virojn kaj seksumi kun ili. Schrock ne negis tion, kaj anoncis la 30-an de aŭgusto 2004, ke li ne klopodos esti reelektita. Rogers diris, ke li elŝrankigis Schrock por puni lin pro lia hipokriteco, kiam li voĉdonis por leĝo kaj konstitucia amendo difinante geedziĝon kiel union inter unu viro kaj unu virino.

Nov-Ĵerzeja guberniestro Jim McGreevey anoncis en aŭgusto 20014, ke li estas "geja usonano." McGreevey konsciiĝis, ke li estis nomota en seks-ĝena proceso per Golan Cipel, lia antaŭa sekureca konsiliisto, kun kiu McGreevey supoze havis seksan rilaton. McGreevey rezignis, sed nesimile al Schrock, McGreevey decidis ne forlasi la publikan vivon. La prezidenta klopodo de John McCain forigis imagojn de Alabama Advokat-Generalo Troy King el sia retejo post kiam li estis elŝrankigita en 2008.[13]

Iuj aktivistoj, kia usona kongresano Barney Frank, argumentas, ke elŝrankigado estas taŭga kaj legitima nur en iuj kazoj — ekzemple, se la individuo aktive kontraŭstaras GLAT-ajn rajtojn.[14] Frank klarigis sin, dum la skandalo Mark Foley en 2006, "Mi pensas, ke oni rajtas al privateco. Sed rajto al privateco ne estu rajto al hipokriteco. Kaj homoj, kiuj volas demonigi aliulojn pro iu ago, ne poste rajtu iri hejmen, fermi la pordon kaj fari la saman agon.[15]

Motivoj[redakti | redakti fonton]

Ne ekzistas vaste interkonsentita difino de justa elŝrankigo, nek klara interkonsento en la plimulto da organizoj pri kiam oni rajtas fari ĝin. Virtuale ĉiu, kiu publike opiniis pri elŝrankigado, inkludis la limojn - ofte tre malsamaj laŭ la argumentanto - en kiuj oni rajtas elŝrankigi homojn. La ekstremoj estas "elŝrankigu neniun" kaj "elŝrankigu ĉiun." Inter tiuj, kvar mezaj starpunktoj estas distingeblaj por justigi tiel nomatan justan elŝrankigon:[16]

  1. Nur elŝrankigu hipokritulojn, kaj nur kiam ili aktive kontraŭstaras GLAT-ajn rajtojn kaj interesojn;
  2. Laŭvole elŝrankigu ankaŭ pasivajn kunkulpulojn, kiuj helpas funkciigi homofobiajn instituciojn;
  3. Laŭvole elŝrankigu eminentajn individuojn, kies elŝrankigo frakasus stereotipojn kaj igus la publikon rekonsideri sian sintenon pri samseksemo;
  4. Nur elŝrankigu la mortintojn.

La plimulto da elŝrankigantoj celas tiujn, kiuj subtenas decidojn kaj pluajn politikojn, kaj religiajn kaj laikajn, kiuj diskriminas kontraŭ GLAT-aj homoj, dum ili samtempe kaŝe pasigas GLAT-an ekziston. "Aforismo por aktivuloj en la geja movado [estas], ke la plej grandaj obstrukcoj al la progreso de samseksemo ofte ne [estas] aliseksemuloj, sed enŝrankaj samseksemuloj," diris Sanfranciska ĵurnalisto Randy Shilts.[17]

Gabriel Rotello, iama redaktoro de OutWeek, nomis elŝrankigon "egaligilo," klarigante, ke "kion ni nomis 'elŝrankigo' estas ĉefe ĵurnalisma movado por trakti samseksemon kiel egalan al aliseksemo en la gazetaro... En 1990, multaj el ni en la geja gazetaro anoncis, ke ekde tiam, ni simple traktus samseksemon kaj aliseksemon kiel egalajn. Ni decidis, ke ni ne plu atendos la alvenon de la perfekta, utopia estonteco antaŭ ol egaligi la du aferojn: ni faros ĝin nun. Tio estas la vera kialo de elŝrankigo: la egaligo de samseksemo kaj aliseksemo en la gazetaro."[18]

Ilia celo ne nur estas riveli la hipokritecon de la personoj en tio, kion Branch nomis la "ŝrankoj de potenco" sed ankaŭ konsciigi gejajn personojn pri la ĉeesto de gejaj homoj kaj politikaj aferoj, tial montrante, ke esti gejalesbana ne estas "tiom groteska, ke ĝi neniam estu diskutata."[19] Richard Mohr rimarkis, ke "iuj personoj komparis elŝrankigon al Makartiismo... Kaj venĝema elŝrankigo ja estas kiel Makartiismo: tia elŝrankigo manĝigas per gejoj la lupojn, kiuj tial iĝas pli fortaj....Sed la formo de elŝrankigado, kiun mi porparolis, ne envokas, mobilizas, aŭ rite konfirmas kontraŭgejajn valorojn; anstataŭe, ĝi tranĉas kontraŭen de ili, funkcias por malfari ilin. La kialo de elŝrankigado, kiel mi defendis ĝin, ne estas venĝo, ne estas puno, kaj ne estas malatentigo de onia propra malnobleco. La kial estas, ke oni evitu malnobligi sin." Tiel, elŝrankigo estas "kaj permesebla, kaj atendita konsekvenco de vivado morala."[20]

Plue, elŝrankigo ne estas la publikigo de privataj detaloj. Kiel Signorile demandis, "Kiel gejeco povas esti privata, sed malgejeco ne estas? Seksumo estas privata. Sed elŝrankigo ne diskutas la seksuman vivon de la elŝrankigitoj. Ĝi nur diras, ke ili estas gejaj."[21] "Mezaj homoj estas elŝrankigataj, jam dum jardekoj. Oni ĉiam elŝrankigis la leterportiston kaj la laktoliveriston kaj la ŝpinistinon, kiu loĝas domblokon pli fore ol oni. Do la celo antaŭ elŝrankigado nur estas montri la kvanton da gejaj homoj inter la plej videblaj homoj en nia socio, por ke, kiam oni elŝrankigas la laktoliveriston aŭ la ŝpinistinon, ĉiu demandos, 'Nu, kaj?'"[22]

Efikeco[redakti | redakti fonton]

La efikeco de elŝrankigo kiel politika strategio dependas de la volonteco de la gazetaro raporti ies elŝrankigon. La alveno de la Interreto pli faciligas la elŝrankigon de publikaj homoj. Antaŭ 20 jaroj ĵurnalisto devis konvinki ĵurnalon aŭ alian amaskomunikilon riski proceson per raporto de la akuzoj. Hodiaŭ ĵurnalisto rajtas eldoni tiajn akuzojn per sia propra retejo, kaj aliaj amaskomunikiloj poste povas raporti tion sen risko de proceso.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • (angla lingvo) Cory, Donald Webster. The Homosexual in America: A Subjective Approach. New York: Greenfield, 1951.
  • (angla lingvo) Gross, Larry. Contested Closets: The Politics and Ethics of Outing. University of Minnesota Press, 1993 ISBN 0-8166-2179-9
  • (angla lingvo) Johansson, Warren & Percy, William A. Outing: Shattering the Conspiracy of Silence Arkivigite je 2020-07-05 per la retarkivo Wayback Machine. Harrington Park Press, 1994.
  • (angla lingvo) Signorile, Michelango (1993). Queer In America: Sex, Media, and the Closets of Power. ISBN 0-299-19374-8.
  • (angla lingvo) Stramel, James (1996). "Gay Virtue: The Ethics of Disclosure." Dissertation, University of Southern California.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (Johansson&Percy, p. 4)
  2. 2,0 2,1 Brand, Adolph. Political Criminals: A Word About the Röhm Case (1931) Repremita en Homosexuality and Male Bonding in Pre-Nazi Germany, redaktita de Harry Oosterhuis, 235–240. New York, Haworth, 1991.
  3. Benjamin Welles, Sumner Welles: FDR's Global Strategist: A Biography (NY: St. Martin's Press, 1997),370-1
  4. The Papers of Dwight David Eisenhower, vol. 18 (Johns Hopkins University Press, 1966), "Document 48: Eisenhower To Nelson Aldrich Rockefeller," 23-a de februaro, 1957, [1] Arkivigite je 2007-05-15 per la retarkivo Wayback Machine, alirita la 14-a de novembro, 2010
  5. "Yearn-Strength Five", Daily Mirror, 26-a de septembro 1956, p. 6.
  6. En intervjuo el 2011, la aktorino kaj lia intima amikino Betty White diris, ke Liberace estis geja, kaj ke ŝi ofte servis kiel kaŝantino por kontraŭi klaĉon pri la samseksemo de la muzikisto. CNN Official Interview: Betty White: Bea Arthur was not fond of me”. 
  7. Cry all the way to the bank”. 
  8. "High Court Of Justice; Queen's Bench Division, "I Don't Care What My Readers Think", Liberace V. Daily Mirror Newspapers Ltd", June 12, 1959, paĝoj 16.
  9. "How About Refund? Tabloid Says of Liberace Libel Award", Los Angeles Times, 1999-10-09. Kontrolita 2013-11-02.
  10. (Gross, p. 85)
  11. Signorile, Michelangelo (18-a de marto 1990). “The Other Side of Malcolm Forbes”, Outweek (38), p. 40–45. 
  12. (Johansson & Percy, p. 183)
  13. McCain's Alabama Chairman Reportedly Outed – Attorney General Troy King Has a Record of Homophobic Rhetoric fare de Jon Ponder, 11-a de julio 2008
  14. Doug Ireland. "THE OUTING | David Dreier and his straight hypocrisy", 2004-09-23. Kontrolita 2013-11-02.
  15. "Episode Guide – episode 86" HBO's Real Time with Bill Maher. HBO (October 20, 2006). Alirita 2008-02-26.
  16. Johansson & Percy, p. 228
  17. Johansson & Percy, p. 226
  18. ("Why I Oppose Outing", OutWeek, 29-a de majo, 1991)
  19. (Signorile, p. 78)
  20. Mohr, Richard. Gay Ideas: Outing and Other Controversies, Boston: Beacon Press, 1992.
  21. Signorile, p. 80
  22. Signorile, p. 82

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Outing en la angla Vikipedio.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]