El-Uali Mustafa Sajid
Al-Ŭalī Mustafa Sajjid (en araba, الولي مصطفى سيد), kiu en eŭropa historiografio estas konata ofte laŭ El Uali Mustafa Sajed, aŭ pli mallonge, El Uali aŭ Luali (1948 aŭ 1950-1976), estis revoluciulo kaj naciisma estro de la saharanoj, fondinto kaj dua Ĝenerala Sekretario de la Fronto Polisario kaj unua Prezidento de la Araba Demokratia Sahara Respubliko (ADSR).
Biografio[redakti | redakti fonton]
Dekomence bedueno, pro familiaj problemoj, li devis setliĝi en Tan-Tan kaj studi juron en Maroko. Poste li veturis tra Eŭropo. Li kuniĝis al aliaj ribelemaj saharanoj kaj fine de la 1960-aj kaj komence de la 1970-aj jaroj ili fondis diversajn ĝermajn organizojn kiuj kunfluis en la Fronto Polisario. Li suferis la malhumanan militagadon de la invada maroka armeo fine de 1975 kaj komence de 1976 oni kreis la ŝtatan ĝermon de la Araba Demokratia Sahara Respubliko, kies unua prezidento li estis. El Uali mortiĝis dum gerila agado revenate el atako kontraŭ Nuakŝoto, en Maŭritanio, kiu estis unu el la invadintaj ŝtatoj de Okcidenta Saharo.
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- paĝaro de la Fronto Polisario, hispanlingve
- Noticias: El Uali Mustafa Sayed: el ejemplo de la fuerza de la juventud hispanlingva artikolo de Jorge Alejandro Suárez Saponaro, alirita la 19a de aprilo 2015
- [http://diasporasaharaui.blogspot.com.es/2012/06/entrevista-de-cambio-16-con-el-uali.html Intervjuo de gazeto Cambio 16 kun El Uali Mustafa Sajed la 8a de Decembro 1975. 13/06/2012, alirita la 19a de aprilo 2015