El Al
El Al | ||
---|---|---|
IATA LY |
ICAO ELY |
Voksigno EL AL |
Fondita | 1948 | |
Naboj | flughaveno Ben-Gurion Jafo/Tel-Avivo | |
Aviadilaro | 43 | |
Cellokoj | ||
Ĉefsidejo | Lod, Israelo | |
Ĉefuloj | Israel Boroviĉ, Haim Romano | |
Retejo: www.elal.co.il | ||
La entrepreno El Al (hebree אל על, arabe إل عال) estas la plej granda israela flugkompanio. Ĝi havas sian administran sidejon en la komunumo Lod, kie troviĝas la flughaveno Ben-Gurion Jafo/Tel-Avivo. La kompanio laŭ la stato de la jaro 2010 ĉiujare transportas proksimume 11,5 milionojn da pasaĝeroj kaj disponas pri 43 regulaj pasaĝeraj aviadiloj.
La flugoj de la kompanio havas la IATA-mallongigon LY; la ICAO-mallongigo por la entrepreno estas ELY.