El Barco de Ávila

El Vikipedio, la libera enciklopedio
El Barco de Ávila
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 05600
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 2 276  (2023) [+]
Loĝdenso 190 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 22′ N, 5° 31′ U (mapo)40.359722222222-5.5236111111111Koordinatoj: 40° 22′ N, 5° 31′ U (mapo) [+]
Alto 1 009 m [+]
Areo 12 km² (1 200 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
El Barco de Ávila (Provinco Avilo)
El Barco de Ávila (Provinco Avilo)
DEC
El Barco de Ávila
El Barco de Ávila
Situo de El Barco de Ávila
El Barco de Ávila (Hispanio)
El Barco de Ávila (Hispanio)
DEC
El Barco de Ávila
El Barco de Ávila
Situo de El Barco de Ávila

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo El Barco de Ávila [+]
vdr

El Barco de Ávila [elBARko deAbila] estas municipo en la sudokcidento de la provinco Avilo, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al Komarko de El Barco de Ávila-Piedrahíta kaj al la jurisdikcia teritorio de Piedrahíta, en la sudokcidento de la provinco. La loknomo El Barco de Ávila estas komprenebla etimologie kiel La Boato de Avilo (por trapasi la riveron). Tio videblas simbole en la blazono. Tamen estas aliaj etimologia proponoj el hebrea, eŭskera, araba ktp. Estis iam alternativa nomo El Barco de Tormes.

El Barco de Ávila en la provinco Avilo.
Panoramo de El Barco de Ávila.
Vidaĵo de la urbo inter la rivero Tormes kaj la Sierra de Gredos fone.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 12,68 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 2 298 loĝantojn. Ĝi ne perdis loĝantojn el la mezo de la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel okazis ĉe aliaj samprovincaj loĝlokoj, male ties loĝantaro kreskis el 1 000 el la mezo de la 19-a jarcento ĝis pli ol 2 500 por la 21-a jarcento, kiel komarka centro. Ĝi distas 86 km de Avilo, provinca ĉefurbo.

Ĝi limas kun La Carrera, El Losar del Barco, San Lorenzo de Tormes, Navatejares kaj Los Llanos de Tormes. Ĝi funkcias kiel ĉefurbo de natura komarko formata de la valoj de Tormes kaj Aravalle, pli konata kiel Supra Tormes.

La tereno estas la valo de la rivero Tormes kaj la montaro de La Alberca okcidente. La rivero Tormes trapasas la teritorion de sudo norden. La altitudo gamas inter 1356 m (montopinto Santa Bárbara) kaj 990 m borde de la rivero Tormes. La urba kerno staras je 1007 m super marnivelo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Jam la vetonoj konstruis fortikaĵon sur la dominanta monteto. La araboj plibonigis agrikulturon aparte per konstruado de putoj, kiu utilis por rezisti sieĝojn. Loknomoj kiel Navamorisca, Navalmoro kaj Navamures memorigas pri la islama epoko. Gravis ankaŭ la juda loĝantaro, kiu dediĉis sin al profitaj profesioj.

En Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Kastilio. Kun Piedrahíta, El Mirón, La Horcajada kaj Bohoyo, El Barco estis parto de la Senjorlando de Valdecorneja, teritorio propraĵo de la familio Álvarez de Toledo, Dukoj de Alba. El Barco de Ávila estis grava elirpunkto de gravuloj kiuj parotprenis en la koloniigo de Hispanameriko, eble eĉ dum la ŝipveturoj de Kristoforo Kolumbo, kie estis kelkaj "del barco". En la romano For Whom the Bell Tolls (1940), de Ernest Hemingway, estas rolulo nome Anselmo, kiu diras, ke li estas el El Barco de Ávila.​

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj ĉefe brutobredado kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Preĝejo "Asunción".
Kastelo.

La mezepoka pasinteco, la terena protekto inter la rivero kaj la monteto kaj la konservado de murego rezultis en interesa historia urba kerno, en kiu elstaras la preĝejo "Asunción" kaj la kastelo, krom la murego mem kaj la Pordego de la Pendumito. La ĉefa kunvenejo estas la Placo. Estas kaj blazondomoj kaj tipa popola arkitekturo. La preĝejo estis konstruita el la 14-a al la 16-a jarcentoj, trinava, laŭ gotika stilo kaj baroka retablo, kun kvadratplana turo pintigita per bulornamoj. Ĝi montras similaĵojn kun la Katedralo de Avilo.

La nomita "malnova ponto" plej verŝajne estis rekonstruita kelkajn fojojn laŭlonge de la historio. La lasta rekonstruo okazis en la 12-a jarcento laŭ romanika stilo. En la centro estis turo, kiu estis detruita dum la Milito de Hispana Sendependiĝo, kaj kies restaĵoj ankoraŭ videblas sur la akvofluejo de la rivero Tormes.

La kastelo estis konstruita sur kastrumo de vetonoj, detruitaj de romianoj. Ĝi estis konstruita en la 12-a jarcento kaj rekonstruita en la 12-a jarcento. Tiees areo estas kalkulebla al 1700 m² sen kalkuli dependaĵojn malaperintajn. Meze de la 19-a jarcento ĝi iĝis municipa tombejo kaj tio pliigis ties ruinigon. Aktuale la kastelo, propraĵo de la familio Alba, estis restaŭrita kaj estas uzata por kultura agado.

La survivanta murego startas ĉe la kastelo kaj estas de la 12-a jarcento, havas kvinlateran disponon kaj similas al tiuj de Avilo, Salamanko kaj Segovio. Ĝi havis du romanikajn pordegojn, nome Campillo aŭ Horcajada, aktuale detruita, kaj de Piedrahíta aŭ de la Pendumito (reference al pendumita urbestro), rekonstruita; kun duoncirkla arko kaj avancturoj por defendo. Estis aliaj elementoj, jam malaperintaj.

Ermitejo del Santísimo Cristo del Caño kaj Fontano Trituba.

La Ermitejo del Santísimo Cristo del Caño (de la Kristo de la Akvotubo) rilatas al tradicio de la 13-a jarcento laŭ kiu inundo alportis figuron de Kristo, kiu portita al preĝejo ĉiunokte "mirakle" revenis al la riverbordo kaj tie oni konstruis ermitejon, kiu estis rekonstruita en la 17-a jarcento kie aperis fonto laŭ kiu fontano kaj ermitejo nomiĝis de la Akvotubo.

Aliaj vidindaĵoj estas la Horloĝdomo (iama urbodomo, nune ekspoziciejo kaj turisma oficejo) ĉe la placo; alia kultura centro estas iama prizono; la Domo de la Balkonoj estis la unua domo kun balkonoj en la urbo, kaj ĝi havas aliajn ornamaĵojn, estis la Inkiviziciejo; ĉe la placo estas ankaŭ la Domo de la Impostokolektejo de fino de la 14-a jarcento; la domo de la familio Gasca havas elementojn de la 15-a jarcento, kaj estis blazondomo de Pedro de la Gasca, membro de la Inkvizicio.

Aliaj gravaj altiraĵoj estas kuirarto, en kiu tutlande famas la tipaj fazeoloj de El Barco, rekoneblaj pro sia grando, la Festivalo de Amatora Teatro kaj Matematika Olimpiko.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]