El Bodón

El Vikipedio, la libera enciklopedio
El Bodón
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 37520
Demografio
Loĝantaro 245  (2023) [+]
Loĝdenso 4 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 29′ N, 6° 35′ U (mapo)40.487777777778-6.5763888888889Koordinatoj: 40° 29′ N, 6° 35′ U (mapo) [+]
Alto 792 m [+]
Areo 60,74 km² (6 074 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
El Bodón (Provinco Salamanko)
El Bodón (Provinco Salamanko)
DEC
El Bodón
El Bodón
Situo de El Bodón
El Bodón (Hispanio)
El Bodón (Hispanio)
DEC
El Bodón
El Bodón
Situo de El Bodón

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo El Bodón [+]
vdr

El Bodón estas municipo de la provinco Salamanko, en la aŭtonoma komunumo Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la Jurisdikcia teritorio de Ciudad Rodrigo kaj al la municiparo Sierra de Francia.

Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Aldealba de Hortaces, El Bodón, Melimbrazos, Pascualarina, Tejadillo, Valquemada kaj Collado de Malvarín, tiu lasta nun senhoma, okupas totalan areon de 60,74 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2017, ĝi havis 285 loĝantojn. Ĝi perdis pli ol mil loĝantojn dum la dua duono de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj.

Ĝi fondiĝis en la 12-a jarcento. En postaj jarcentoj suferis pro militoj kun najbara Portugalio. En la 25-a de Septembro 1811 okazis batalo inter portugal-brita kaj franca armeoj dum la Milito de Hispana Sendependigo. La venontan tagon ambaŭ armeoj denove frontis ĉe Fuenteguinaldo sed la britoj retiriĝis al Portugalio.

La tradiciaj agrikulturo kaj brutobredado lastatempe iom dekadencis.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]